Unua Versio 'Komparo Inter La Japana Kaj La Internacia Lingvoj'

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Komparo inter la japana lingvo kaj esperanto.

En la teksto mi uzas kutiman transliterumadon - anglisman, do 'j' estas nia 'ĝ' kaj 'y' estas nia 'j'. Por longaj sonoj, mi simple duobligas la literon, ekz. 'i' = stomako, 'ii' = bona.

Krome, mi devas diri ke mi ne ĉie povis esti kompleta (por artikolo). Sed por konatiĝo, 16 reguloj sufiĉu. Eble iam poste oni legu PAG au la PoMEGon, chu ne?  ;)

1. numeraloj

Verŝajne, ĉiu esperantisto jam scias ke la esperanta nombrosistemo similas al aziaj sistemoj. Do jen, ankau en la japana:

    go = 5
    juu = 10
    juu go = 15
    go juu = 50
    go juu go = 55

Komplikaĵo ja estas en la japana, ke ekzistas sinonimaj numeraloj (mi nun parolas nur pri la bazaj numeraloj, ne pri la diversaj nombro-klasoj!)

Ekz. kaj 'shi' kaj 'yon' signifas 4. Eblus ke iu diras 'ichi, ni, san, shi' (1-2-3-4), sed poste diros, por 45: 'yon juu go'. Tiel, 7 estas kaj 'shichi', kaj 'nana'.

Lau mi, ili estas libere intershangheblaj, sed iuj formas estas pli kutimaj ol aliaj; ekz. 'yon juu go', verŝajne ĉar estas pli facile prononcebla ol 'shi ju go'.

Aliaj kauzoj de variado povas esti regiona parolmaniero, formala-neformala, generacio, ...


2. akuzativo

2.1. REKTA OBJEKTO

Interesa al ĉiuj esperantistoj, sendube, ĉar por multaj tikla temo. Nu, en Japanio, anstatau kazoj au prepozicioj, uzatas postpozicioj. Cetere, la tradiciaj _kazoj_ povas esti nenio alia ol ŝanghemaj (kiuj emas ŝanĝi la radikon) _sufiksoj_. Simile por _postpozicioj_. La diferenco estas nur... unu tajp- au skribspaco.

Jen do ekzempla frazo kun lauvorta traduko:

i.

    Hon   o  yomimasu.
    Libro ~n legas.

ii.

    Koohii o nomimasu.
    Kafo ~n trinkas.

Kiel vi vidas, en normalaj kazoj, oni indikas la rektan objekton per la postpozicio 'o'. Por la subjekto de la frazo, la nominativo, oni normale uzas 'wa'.


Ekz.: iii.

    Watashi wa hon o yomimasu.
    Mi  (subjekto) libro ~n legas.

iv.

    Kare wa koohii o nomimasu.
    Li (subjekto) kafo ~n trinkas.

2.2. NUANCOJ:


A. Por esprimi la nocion 'ankau', uzu la postpozicion 'mo'.

Ekz. v.

    Watashi mo hon o yomimasu.
    Mi  ankau  libro ~n legas.

B. Pli komplike estas la uzo de 'wa' kaj 'ga'.

Ĝenerale, 'wa' servas por montri la _subjekton_, sed fakte ĝi pli ĝuste montras la _temon_ pri kiu oni parolas. Simple, estas iom alia pensmaniero ol ni kutimas.

Do, lauvorta traduko de "Watashi wa hon o yomimasu." estas "Se temas pri mi, libron legas."

Kontrastiga frazo:

Ekz. vi.

    Watashi wa sushi ga sukii desu.
    Se temas pri mi, sushio (subj) shatata estas.

(Noto: ĉi tiu ekzemplo estas predikativa frazo, tamen, 'ga' ankau estas uzata en ne-predikativaj frazoj!)


2.3. AKUZATIVO DE DIREKTO

Ekz. vii.

    Tookyoo e ikimasu.
    Tokio ~n iras. (Au, pli moderne, 'Tokien iras'.)


3. KORELATIVOJ

Ankau en la japana, ekzistas sistemo de korelativoj, tamen ne tiel ellaborita kiel en Esperanto kun "kiu-ĉiu-neniu-..."

Ekz.:

    dore = kio?
    kore = tio ĉi
    sore = tio   (for de parolanto, sed proksima al auskultanto)
    are = tio    (for de ambau)
    dono = kiu?
    kono = tiu ĉi
    sono = tiu   (for de parolanto, sed proksima al auskultanto)
    ano = tiu    (for de ambau)
    doko = kie?
    simile: kore, sore, are
    donna = kia?
    simile: konna, sonna, anna
    doo = kiel?
    simile: koo - soo - aa
    dochira = kiu?
    simile: kochira, sochira, achira


La diferenco inter tiuj ĉi lastaj estas nuanca kaj plej bone lerneblas per la uzo en frazoj. Mi pensas ke la dua estas por pli praktikaj aferoj: "kiel mi faru tion?". Kaj la unua pli en la senco 'kiel estas tiu afero'. (do iom simila al 'kia')


4. ESPERANTAJ PREPOZICIOJ

... en la japana estas esprimataj per postpozicioj.

Ekz. i.

    Tookyoo kara Kyooto made ikimasu.
    Tokio   de    Kioto al  iras.

ii.

    Mercedes wa Mitsubishi yori takai desu.
    Mercedes  (temo)  Mitsubishi (kompare al) multekosta estas.
    do: Mercedes (la temo) kostas pli ol Mitusbishi.

Kiel vi vidas, foje oni devas apliki tute - por ni - strangan strukturon por esprimi ion 'simplan'. (Same pri esprimoj kiel 'devas'. Fakte oni uzas tutan ĉirkauvojon: 'se ne faratas, ne estas bone'.)


iii. posedo

    Watashi no hon.        Kare no koohii o nomimasu.
    Mi ~a libro.        Li  ~a  kafo ~n trinkas.   (lian kafon trinkas)

Fakte, kutimego estas forlasi la subjekton kiam ĝi estas konata. Ekz. en Esperanto: Maria envenas. Estas bela. (ne necesas esprimi 'ŝi' tiom longe kiom oni ne ŝanĝas temon - eĉ se oni povas esprimi 'shi' per 'kanojoo'.)


5. VORTFARADO

La japana konas multajn sufiksojn, kiel en Esperanto. Tamen, ne prefiksojn kiel niaj 'bo-', 'ge-', ...


5.1. 'PLURALO'

Ne ekzistas pluralo. Tio ĉiam estas deduktebla el la senco (takusan arimasu = multaj estas), au per numeralo. (san-satsu = tri libroj)

Ekz.:

    Watashi = mi.
    Watashi-tachi = ni.

Sed ankau:

    kodomo = infano
    kodomo-tachi = geinfanoj

Uzo ŝajne tamen estas limigita al personoj.


5.2. VERBOJ

... estas sufiĉe regulaj kaj simplaj. NOTU ke la negacio eniras la verbon, anstatau antaui ĝin kiel en multaj europaj lingvoj.

Ekz.:

TEMPOJ:

    TABERU = manĝi
    TABEMASU = manĝas (afable)
    TABEMASEN = ne manĝas
    TABEMASEN DESHITA = ne manĝis  (lauvorte: nemanĝante estis)
    TABEMASHITA = manĝis (afable)
    TABETA = manĝis (normale)
    TABENAKATTA = ne manĝis (normale)
    TABETE IMASU manĝanta estas
    TABETE IMASEN = manĝanta ne estas
    TABETE IMASHITA manĝanta estis
    TABETE = manĝu! (tamen afable) - malafabla formo estus 'TABERO', sed mi ne certas
    TABETE + alia verbo = manĝinte, ...
    TABEMASYOO = ni manĝu (volitivo)


Notu ke fakte IMASEN estas analoga formo kiel TABEMASEN, do ne devus esti en la tabelo, tamen, por kompleteco, mi gardis ĝin, por ke vi vidu ke la 'help'verbo sammaniere estas konjugaciata.

ALIAJ: (pli interesaj)

    TABETAI = manĝi volas. (manĝ'volas)
    TABETAKUNAI = ne manĝi volas (manĝ'ne'volas) - sama formo aperas ĉe negado de adjektivoj: ATATAKAI - ATATAKAKUNAI (varma - nevarma)
    TABENASAI = bv. manĝi (manĝ'bonvolu)
    TABETAGARI = manĝema  (kiel en esperanto)
    TABEYASUI = facile manĝebla (manĝ'facila)
    TABENIKUI = malfacile manĝebla (manĝ'malfacila)
    TABEHAJIMERU = ekmanĝi (mangh'komenci) - HAJIMERU = komenci
    TABEOWARU = finmanĝi (mangh'fini)
    TABENAGARA = dum manĝas (nuanco:simultaneco)
    TABESASERU = manĝigi  (SURU = fari)
    TABERARERU = manĝiĝi
    TABESASERARERU = manĝigiĝi (ja-ja...)

Plej malfacile estas fari la 'radikon' el la infinitivo, sed eĉ tio estas nenio kompare al la verboj en europaj lingvoj, ĉar ekzistas iuspeca reguleco en la 'esceptoj'.

Ekz. che TABERU, estis sufiche forlasi simple 'RU' por trovi la radikon. Tio ne ĉiam estas same simpla.

Ekz. KAKU (skribi) => KAKIMASU

       YOMU (legi) => YOMIMASU   (vidu regulecon: U fariĝas I, au pli korekte: MU fariĝas MI)(la japana ja estas silaba lingvo!)
       OMOU (pensi) => OMOIMASU

sed: KURU (veni) => KIMASU

       SURU (fari) => SHIMASU  (denove reguleco!)


Substantivoj estas malpli ŝanĝeblaj per afiksoj, sed jes ja kunmeteblaj. Ekz. IKE = vivanta, HANA = floro. IKEBANA = vivantafloro (kontrastu kun la arta termino 'nature morte' )

      (Foje en kunmetoj, HA fariĝas BA, simile, senvoĉaj konsonantoj fariĝas voĉ-havaj. vidu poste.)


5.3. DUOBLIGO de RADIKO

Kiel en esperanto ni havas la vortojn FINFINE, en la japana tiu ripeto estas ankorau pli ofta.

Ekz: TOKI = tempo, TOKIDOKI = fojfoje

                (foje, konsonanto fariĝas voĉ-hava en kunmetoj)
        KAMI = dio,      KAMI-GAMI = dioj
        SUMI = angulo,   SUMI-ZUMI = anguloj


Lode Van de Velde lodchjo(ĉe)yahoo.com