Tekstoj Pri Printempo De Porscienca Verkado

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


Printempo de porScienca Verkado 2004

Omaĝe al Paul Neergard


KUN NI ĜUU DISDONADON DE LA SCIENCO EN FORMO PLI FACILE ATINGEBLA

Esploristoj, fakuloj, profesoroj kaj studentoj de la scienco :

Nedubeblas ke nuntempe la scienco havas gravan influon sur nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas fonto de forto, prospero kaj riĉeco. Unu kialo por granda distanco kiu ekzistas inter la evoluintaj kaj evoluantaj landoj estas diferenco kiu estas en iliaj alireblecoj al la scienco. En malpli riĉaj partoj de la mondo studentoj kaj serĉantoj de la scienco penas por akiri guteton de tiu vastega maro apartenanta al la tuta homaro. Samkiale ili malpli trovas okazon por partopreni ĝian progreson. Tio senigas la sciencon je la potencialo kiu povus pli rapidigi ĝian evoluon kaj direkti ĝin al pli humanaj flankoj.

Ni petas vian helpon por iniciatanta programo kies fina celo estas alirebligi la sciencon pli facile por ĉiuj homoj kaj ebligi pli efikan internacian kunlaboron por pli humane kaj pli efike antaŭenirigi ĝin. Helpu nin por ke en mondo de patentoj, industriaj sekretoj, mallojalaj konkuroj por profito kaj multaj aliaj malhelpoj almenaŭ ni neniigu la lingvajn barojn.

Partoprenu nian feston kaj ĝuu plezuron de donacado. Ni demandas malgrandajn kvantojn de via tempo kaj via energio por etendi novajn horizontojn antaŭ la E-movado. Eĉ se vi opinias ke pli bona taktiko por komenci sciencajn agadojn en nia lingvo estas traduko de popularigaj artikoloj jam aperitaj en naciaj lingvoj, por fari tion ni bezonos al Esperantistoj konantaj la sciencon. Por varbi tiajn homojn ni bezonos montri ke nia lingvo estas uzebla en ĉiu tereno ankaŭ altnivelaj sciencaj komunikoj.


Informu nin pri via probabla partopreno en la kampanjo. Bonvolu kompletigi la suban formon kaj rete aŭ letere sendu ĝin al ni.


Mi [Nomo - Behrouz*] [Familia nomo - SOROUSHIAN*] [Titolo - studento por la doktora grado*] pri/en [fako/studfako - la fizika kemio*] partoprenos la Printempon de porScineca Verkado (PpSV) en 2004 kaj provizora titolo de mia kontribuo estas [Solvitaj elektronoj en diversaj solvaĵoj kaj ilia rolo en la kemio*].


  • Anstataŭigu informojn kiuj estas inter [].


Ret-adreso : behrouz_fr@yahoo.fr, Poŝt-adreso: Behrouz SOROUSHIAN, 20 rue Anatole France, 91120 Palaiseau, FRANCUJO

Temoj: La fiziko, kemio, biologio kaj matematiko, Nivelo: Unuaj studjaroj de la Universitato, Limdato: la fino de Marto 2004.