Teksto De La Nun Valida Labor-Plano

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010 (kun amendo 2005)

AL LINGVA DEMOKRATIO


  • * *

CEL-DEKLARO DE UEA

UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi liveras tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco ĝenerale.


  • * *


STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001/2010
(kun amendo 2005)


Enkonduko

”Al lingva demokratio” estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la ”Kampanjo 2000 por nova lingva ordo”.

Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri agad-kampoj:

  • informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
  • instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
  • utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).

La organoj de UEA analizos la ĝisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizaĵojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas gravaj sed problemaj, aŭ pri kiuj ili plej kompetentas.

La plano ankaŭ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al ĉiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:

  • profesiiĝo,
  • plijuniĝo,
  • tutmondiĝo/malfermiĝo.

La plano ”Al lingva demokratio” povas servi al ĉiu kunlaboranta Esperanto-organizaĵo kiel komuna bazo por agado. Ĉiu organizaĵo povas analizi sian agadon laŭ tiu ĉi kadro. La baza planpropono estas ĝenerala kaj nur indikas kelkajn ĉefajn gvidliniojn. Ĉiu organizaĵo povas adapti ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.

Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj paŝoj por la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume ĉiun trian monaton. La Komitato post la akcepto ĉiun duan jaron dediĉu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii ĝin aŭ nuligi ĝin por alpreni novan planon.



Plano


1-a agad-kampo: INFORMADO

Informado signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaŭ celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, ĉu al la publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.

Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaŭ la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al ĉiuj organizaĵoj fari la samon en la koncernaj landoj aŭ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu pri la lingvo mem, ĉu pri ĝia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, ĉu pri ĝia historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikiĝis aŭ estas malforta. Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al malfermiĝo la agadkampo entenas atenton al komparado de niaj vid-punktoj kun tiuj de la neesperantista intelektularo kaj publiko . Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.


2-a agad-kampo: INSTRUADO

Instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontiĝoj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, ĉu ekster- ĉu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaĵojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ĝia lingvokomunumo kaj ĝiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.

Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al malfermiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj pri la instruteĥnikoj sekvataj de nuntempaj neesperantistaj instru-fakuloj kaj kunlabore kun ili. Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.


3-a agad-kampo: UTILIGADO

Utiligado signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo. La celoj povas esti plej variaj, de scienca informiĝo al komerco.

Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.


1-a agad-direkto: PROFESIIĜO

Profesiiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo de la asocio (precipe de ĝiaj propraj profesiuloj) al ĉi tiuj fakuloj, por ke ili engaĝiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco.

Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano.

Indas ankaŭ starigi sistemon de aktivula trejnado pri temoj kiel organiza mastrumado, projektplanado, publikaj rilatoj, informado kaj varbado, monakirado kaj teama kunlaborado.

Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano. La nocio ”profesiiĝo” havas implicojn por la tri agad-kampoj:En la kampo ”informado”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

En la kampo ”instruado”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj.

En la kampo ”utiligado”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.


2-a agad-direkto: PLIJUNIĜO

Plijuniĝo signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.

Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.


3-a agad-direkto: TUTMONDIĜO / MALFERMIĜO

Tutmondiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn. Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj. En ĉi tiu agad-direkto ni ankaŭ konsideras malfermiĝon enlandan al ĉiuj sektoroj de la enlanda socio. La Esperanto-movado ne devas resti fermita klubo sed rimarkebla parto de la normala vivo de la ĉirkaŭa socio.

LA PLANO DE UEA -- 2005/2007

STRUKTURAJ ELEMENTOJ

Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:

  • Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.
  • Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.
  • Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.



FINANCAJ ELEMENTOJ

Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de ŝlosilaj projektoj laŭ la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aŭ unuopuloj), per la uzeblaj buĝetaj rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.

UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn.

La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.

Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.

Nepre planindas en ĉiu periodo la agadoj en la sekva periodo.



PLANITAJ AGADOJ en la periodo 2005-2007:


INFORMADO

Pri ĉi tiu agadkampo la rolo de UEA estas komplementa al la rolo de landaj asocioj, lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj esperantistoj. Ĉiuj estas petataj kunlabori laŭ sia kapablo.


  • Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon ankaŭ ekster la kongresa periodo.


  • UEA faru planon por okazigi varbkampanjon kun celo fortigi sin, sian membraron, sian ekonomion, siajn landajn asociojn kaj siajn fakajn asociojn.


  • Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie kunlabore kun la tie ekzistantaj landaj asocioj. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.


  • UEA produktu ĝisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado - kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj... - kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.


  • UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aŭ/kaj aktivigu kunlaboron inter landaj asocioj por interŝanĝo de spertoj kaj planoj pri informado al ekstera publiko en naciaj lingvoj kaj ĝi utiligu tiujn materialojn por aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj.


  • La Estraro de UEA kunlabore kun la estraro de CED instigu landajn Esperanto-organizaĵojn krei sciencajn societojn, institutojn aŭ alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.


  • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.


  • UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo. Samtempe ĝi intensigu siajn rilatojn kun Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.


  • UEA instigu al daŭrigo de informaj agadoj al internaciaj instancoj en Eŭropo kaj, kie ili ekzistas, en aliaj kontinentoj.


  • UEA zorgu pri rilatoj interalie kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo.


  • La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA.


INSTRUADO

  • La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun ĉiuj aliaj esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.


  • La esperantistoj daŭre laboru kun instruaj instancoj je registara kaj aliaj niveloj por ke Esperanto estu instruata je oficiala nivelo en la lernejoj de la unuopaj landoj.


  • Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu emfazo por aparte bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. Oni aparte atentu en ĉi tiu periodo al trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj per la informoj necesaj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon.


  • Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.


  • La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.


  • La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI kaj aliajn projektojn, kiuj celas al instruado de Esperanto kaj ties valoroj.


  • UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la starigata komuna ekzamena branĉo ”Instrukapablo”, klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj kaj helpi al provoj konstantigi aŭ malfermi oficialajn universitatajn kursojn.



UTILIGADO

  • La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.


  • UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indiĝenaj Popoloj, Interkulturo, Lingvo de Paco.


  • Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo, kaj aparte en la turisma kampo, kiu ŝajnas la plej promesoplena.


  • UEA provu subteni pli intense la agadon de la Terminologia Esperanto-Centro, kiu nun ekzistas en virtuala formo.


  • UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por ĵurnalisma informado, kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique aŭ de aliaj ret-pordegoj. Ĝi, krome, subtenu la ekzistantajn radio-staciojn, kiuj dissendas en Esperanto kaj provu instigi pli da tiaj kaj ankaŭ televidaj programoj.


  • UEA subtenu la utiligon de Esperanto en scienco ĉefe per verkado pri sciencaj temoj ankaŭ konsidere de la novaj eblecoj publikigi en la reto, kiel Vikipedio.


  • UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj, ekzemple per stimulo al organizo de prelegvojaĝoj, kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter ĝemelaj urboj kaj al translima kunlaborado, kie la kondiĉoj estas favoraj.


  • UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton.


  • UEA subtenu kulturajn aktivaĵojn, tiajn kies realigo estas aparte malfacila pro la disa karaktero de la esperanto-komunumo, ekz. la laboron de aktoroj kaj teatraj trupoj, kaj stimulu okazigon de kulturaj festivaloj.


  • UEA stimulu eldonadon de verkoj en Esperanto, ĉu originalaj ĉu tradukitaj.


  • Por la diskonigo de la Esperanto-kulturo ne-esperantistaj medioj, UEA subtenu la eldonadon de nacilingvaj tradukoj de la originala Esperanto-literaturo.


  • UEA donu apartan atenton al siaj arkivoj kaj historiaj materialoj, specife ĉe Biblioteko Hector Hodler, por plibonigi la kondiĉojn por fakaj studoj pri Esperanto.