SUGorelo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

orelo

REVO: orelo


Dira en ies orelon (= sekrete). Esti surda je la dekstra orelo, kiel trunko, kiel puto. Glui sian orelon al la pordo, al la serurtruo. Havi malbonan orelon. Klini la orelon al ies parolo. La diablo furiozus, se io simila alvenus al liaj oreloj. La muro havas orelojn (= iu subaŭskultas). Meti la manon tube, konke al la orelo. Ne kredi al siaj oreloj. Ne kredu at orelo, kredu al okulo. Orelo delikata, fajna (de muzikisto). Orelo ekstera (aŭriklo lobo, helikso, konko); meza (ĉeno de la ostetoj maleo, inkudo, stapedo); interna (labirinto, kokleo = heliko, semicirklaj kanaloj). Ruĝiĝi ĝis la oreloj. Senĉese gurdi ion en ies orelon. Streĉi la orelon. Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.


Akustika meato. Aŭskulti sub, malantaŭ la pordo, trans la muro. Misaŭdi. Muta kaj surda de la naskiĝo. Otito. Oto-rino-laringologo. Prediki al surduloj. Resti surda al ies peto. Sciiĝi pri io el onidiroj. Timpano. Tubo de Eŭstakio.


audi auskulti korpo radiofonio