Marcelo Casartelli

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Urologio estas la medicina fako, kiu okupiĝas pri la malsanoj de la urogenitala sistemo ĉe la viro kaj tiuj de la urina aparato ĉe la virino.

SIMPTOMOJ DE LA UROGENITALA SISTEMO

Doloro: De ĉi tiu vidpunkto la urina aparato povas esti dividita je du partoj: 1) Tiu kiu troviĝas ekde la reno ĝis la malsupra ekstremo de la uretero; 2) Tiu kiu troviĝas de la urinveziko ĝis la uretra meato. En la unua kazo la doloro ne havas rilaton kun la eligo de la urino. En la dua kazo la doloro havas intiman interrilaton kun la urinado.

Rena doloro: Povas esti: a) senĉesa; b) akuta (rena koliko).

a) senĉesa: ĉi tiu estas obtuza doloro ĉe la angulo inter la vertebra kolumno kaj la 12ª ripo. Ĝi povas etendiĝi al la abdomeno. Tiu ĉi doloro postulas diferencigan diagnozon kun la interripa neŭralgio. En ĉi tiu lasta kazo la doloro ŝanĝas laŭ la pozicio de la paciento. La rena doloro ne ŝanĝas pro la movo de la vertebra kolumno. b) akuta (rena koliko) La rena koliko estas sindromo, kies precipa simptomo estas intensa doloro en la lumba regiono kaj flanko. Tiu doloro estas interrompita, en paroksismoj (spasmoj). Ĝi radias suben laŭlonge de la uretero, povante atingi la testikon. Malgranda kalkuluso en la pielo aŭ uretero plejofte estas la kaŭzo de la koliko, pro la obstaklo kiu okazigas la spasmon. Aldoniĝas gastro-intestaj simptomoj (naŭzoj kaj vomoj). La kialo de tiuj aldonitaj simptomoj estas ke la stomako, intesto kaj uretero estas inervizitaj de la samaj nervoj. Kiam la kalkuluso troviĝas en la meza parto de la uretero, la doloro povas simuli apendiciton.

Oni devas emfazi ke multaj renaj malsanoj ne okazigas doloron.

Vezika doloro

La plej komuna kaŭzo de vezika doloro estas la infekto (cistito), Ĉi-kaze la paciento ne sentas la doloron en la veziko, sed en la malproksima ekstremo de la uretro, kaj dum la urinado, precipe je la fino. La subita dilato de la veziko pro akuta urina reteno kaŭzas intensan doloron en la suprapuba regiono. Tiu doloro postulas urĝan kateteradon aŭ suprapuban punkcion. La paciento kun kronika urina reteno pro obstrukcio en la vezika kolo havas malmultan ĝenon en la suprapuba regiono, eĉ kiam la dilatita veziko atingas la altecon de la umbiliko.

Doloro en rilato kun afekcioj de la prostato.

La inflamo de la prostato (prostatito) povas okazigi ĝenon ĉe la perineo. Ĝi povas ankaŭ estigi simptomojn de cistito.

Testika doloro.

La doloro pro traŭmo, tordo de la spermodukto aŭ infekto estas tre intensa. La tumoroj kaj la hidrokelo ne kaŭzas doloron. La varikokelo povas okazigi obtuzan doloron en la testiko. Ingvena hernio kaj ureteraj kalkulusoj povas ankaŭ kaŭzi doloron en la testikoj.

Doloro de la epididimo.

La epididimito estas ofta kaj tre doloriga afekcio, kiu povas etendiĝi al la ingveno.

                               ------

Simptomoj en rilato kun la urinado.

Polakiurio: La normala kapacito de la veziko estas proksimume 400 mililitroj.

La kaŭzoj de polakiurio povas esti: - Urino restanta en la veziko (se post la urinado restas urino en la veziko, la normala kapacito de tiu organo malpliiĝas): tio okazas pro iu ajn obstrukcio por la eligo de la urino (prostata tumoro, uretra stenozo, ktp.) - Akuta cistito: dum ĉiu urinado la paciento povas eligi nur kelkajn mililitrojn da urino. - Vezika litiazo. - Malsanoj kiuj okazigas fibrozon de la veziko (tuberkulozo, ktp.)

Nokturio:

- Ofte ĝi estas simptomo de rena insuficienco. - En normalaj personoj, kiuj trinkas ekscesajn kvantojn da likvaĵoj (kafo, alkoholaĵoj) dum la vespero aŭ nokto.

Enurezo (litpisado):

Ĝi estas normala ĝis la 2 aŭ 3 jaraĝo. Kiam ĝi persistas post la sesa jaraĝo, oni devas fari urologian ekzamenon. La etiologio de la enurezo estas kompleksa. La urologo devas konstati la ekziston de denaskaj afekcioj en la uretro (stenozo, klapoj).

Simptomoj de prostata obstrukcio:

- Malfacileco kaj fortostreĉo por komenci la urinadon (komenca disurio * ). - Malpliiĝo de la urina kalibro, kiu intensiĝas dum la progreso de la obstrukcio. - Akuta urina reteno (la neeblo por urini povas esti subita; la suprapuba doloro estas neeltenebla, kaj postulas urĝan prizorgon). - Kronika urina reteno: la komenca disurio estas progresiva, samkiel la redukto de la forto kaj kalibro en la fluo de la urino, sed la paciento havas malmultan ĝenon. Povas okazi konstanta gutado de urino pro perdo de la sfinktera deteno.

(*)La vorto "disurio", el la greka "dys", signifas malfacilecon por urini, kaj ankaŭ doloron dum la urinado. Por eviti miskomprenon ni preferas uzi ĝin kun la unua signifo.

Simptomoj de uretra obstrukcio:

Ĉe la viro malrapida, malforta kaj forkiĝanta urina elfluo indikas la eblan ekziston de uretra stenozo. Kelkaj virinoj plendas pri la samaj simptomoj, kaj la kaŭzo estas ankaŭ uretra stenozo. Tamen, se la simptomoj aperas nur dum kelkaj urinadoj kaj ne dum aliaj, la kuracisto devas suspekti spasmojn pro psikaj kaŭzoj.

Urina inkontinenco:

a) Vera inkontinenco: Okazas en denaskaj anomalioj, kiel la vezika ekstrofio, la epispadio, la fistulo inter veziko kaj vagino, kaj la ektopiaj ureteraj aperturoj. Ankaŭ en la neŭrogena veziko.

b) Inkontinenco pro fortostreĉo: La perdo de urino okazas kiam la paciento tusas, ridas, aŭ faras iun fortostreĉon.

c) Inkontinenco pro urĝeco: Okazas en la akuta cistito. Ankaŭ en la neŭrogena veziko, kaj en kelkaj virinoj, pro psikaj kaŭzoj.

d) Paradoksa inkontinenco (pro superfluo): Aperas en pacientoj kun prostata hipertrofio, pro la kronika urina reteno (la interna premo en la veziko fine fariĝas simila al tiu de la uretro, kaj la sekvo estas konstanta perdo de urino pogute).

Hematurio (urino kun sango)

Ĉi tiu estas grava simptomo, kiun la kuracisto ne devas neglekti.

La sango ruĝigas la urinon, kiu perdas sian tipikan koloron.

Falsaj hematurioj: La hemoglobino ankaŭ povas ruĝigi la urinon, sed ĉi-kaze la simptomo havas alian signifon. Kelkaj personoj povas prezenti ruĝan urinon pro manĝo de beto (kiu entenas betabelon). Kelkaj laksiloj, kiuj entenas fenolftaleinon, povas okazigi la saman fenomenon. La industria uzo de kelkaj kolorigiloj en biskvitoj, kukoj kaj trinkaĵoj, povas ruĝigi la urinon.

En ĉi tiuj kazoj la mikroskopa ekzameno de la urina sedimento montros ke ne ekzistas eritrocitoj.

La hematurio, eĉ se ĝi aperas nur unu fojon, postulas precizan diagnozon. Se la urino havas koaguliĝintan sangon, oni povas esti certa ke temas pri hematurio.

La kuracisto devas detale demandi pri la kunekzisto de aliaj simptomoj, pri la rilato kun la urinado (je la komenco, je la fino aŭ dum la tuta urinado). Se la sango ne estas abunda, la komenca hematurio estas kaŭzita de malsanoj en la prostato aŭ uretro. La fina hematurio estas en rilato kun malsanoj en la veziko, kaj la totala hematurio kun malsanoj en la reno aŭ uretero. Ĉi tiu distingo estas senvalora kiam la sango estas abunda.

Kelkaj hematurioj aperas nur en la analizo de la urino ("mikroskopa hematurio").

Etiologio: Kaŭzoj de hematurio povas esti:

1) Glomerulonefrito, pielonefrito, severa hipertensio (ĉi tiujn malsanojn prizorgas la nefrologo).

2) Tumoroj

3) Kalkulusoj

4) Infektoj

5) Traŭmoj

La ofteco de la kaŭzo varias laŭ la aĝo kaj la sekso de la paciento. Ĉe la infanoj estas pli oftaj la glomerulonefrito kaj pielonefrito. Ĉe la oldulo, la tumoroj en la prostato kaj veziko. Ĉe la adolto la diagnozo estas malfacila. Ĉe la virino la plej ofta kaŭzo estas la infekto de la veziko, kaj la diagnozo estas facila.

2) Hematurio pro tumoroj: La tumoroj povas troviĝi: a) en la prostato; b) en la urinveziko; c) en la reno.

a) en la prostato: du tipoj de tumoroj povas troviĝi en ĉi tiu organo: - benigna hipertrofio (adenomo)(la hematurio aperas pro kongesto de la tumoro).

- kancero (la hematurio okazas je la komenco de la urinado).

b) en la urinveziko: la tumoroj povas havi pediklon (benignaj aŭ malignaj polipoj), aŭ ili estas solidaj kaj penetrantaj. Ĉi tiuj tumoroj okazigas hematuriojn kun abunda sango.

c) en la reno: la hematurio estas unu el la precipaj simptomoj, kaj la unua simptomo en pli ol duono el la pacientoj. Ili estas totalaj kaj intermitentaj.

3) Hematurio pro kalkulusoj: La kalkulusoj povas troviĝi en la reno, uretero, veziko, prostato aŭ uretro. Karakteriza trajto de la hematurio en ĉi tiuj kazoj estas ke la perdo de sango pliiĝas kiam la paciento moviĝas, kaj malpliiĝas kiam la paciento ripozas.

Kalkulusoj en la reno: La hematurio, ĝenerale, ne estas tre grava. Aldoniĝas aliaj simptomoj: doloro (obtuza aŭ akuta), kaj piurio (puso en la urino).

Kalkulusoj en la uretero: La doloro estas la precipa simptomo, pro la obstaklo al la fluo de la urino.

Kalkulusoj en la veziko (cistolitiazo): Okazigas finan hematurion. Aliaj simptomoj estas polakiurio kaj doloro. Ĉi tiuj kalkulusoj povas ankaŭ kaŭzi subitan urinan retenon (kiam ili lokiĝas en la uretro).

4) Hamaturio pro infektoj: La infekto povas esti ne specifa (pro diversaj mikroboj), aŭ specifa (tuberkulozo). La ne specifaj infektoj povas esti, siavice, akutaj aŭ kronikaj.

Hematurio pro ne specifa akuta infekto: Karakterizaj simptomoj de la akuta pielonefrito estas, krom la hematurio, la piurio, febro, kaj rena doloro dum la palpado. Ĉi tiu malsano povas kompliki la gravediĝon. Ĉe la viro, la gonoreo kaŭzas infekton de la prostata uretro kaj, poste, cistito kun finaj hematurioj. Ĉe la virino, la mallongeco de la uretro faciligas la infekton pro intestaj aŭ genitalaj mikroboj, kiuj okazigas cistiton.

Hematurio pro ne specifa kronika infekto: La kronika pielonefrito, tio estas, la persisto de la infekto en la reno estas konsekvenco de aldona nenormala afekcio: kalkuluso, denaska anomalio aŭ pieloureteraj lezoj pro antaŭaj infektoj (ekzemple, dum la gravediĝo). La hematurio ne estas la precipa simptomo. Pli gravaj estas la doloro, la febro, la rena ŝvelaĵo kaj la puso en la urino.

Ĉe la infano, la persisto de eritrocitoj en la urina sedimento postulas kompletan urologian esploron, pro la ofteco de anomalioj, precipe obstrukcioj al la libera fluo de la urino.

La kronika infekto de la veziko, kiel tiu de la reno, havas aldonan afekcion, kiu kaŭzas la persiston de la infekto: uretra stenozo, prostataj tumoroj, vezikaj recesoj, kaj ankaŭ kronika pielonefrito, aŭ kronika infekto de la prostato kaj uretro.

Hematurio pro tuberkulozo: En la urina aparato la tuberkulozo troviĝas en du precipaj lokoj: en la reno, kie okazas la primara infekto, kaj en la veziko, kie aperas la sekundara infekto.

Hematurio povas esti la unua simptomo de rena tuberkulozo, sed pli ofte la malsano havas latentan komencon, kun simptomoj malfacile interpreteblaj: poliurio, albuminurio, kun acidaj urinoj kaj leŭkociturio. Kelkfoje aperas la bacilo de Koch en la urino, sed oni devas diri ke, en ĉi tiu etapo, la bacilo estas malfacile trovebla. Kiam la malsano progresas, la paciento prezentas cistiton kaj gravan piurion. La laboratoriaj analizoj montras la ekziston de la bacilo de Koch. Per la cistoskopio, la urologo povas vidi la tipikajn flavajn tuberojn de la afekcio.

5) Hematurio pro traŭmoj: La perdo de sango aperas en la unua urinado post la rena traŭmo. Oni povas observi longajn koagulaĵojn pro la paso de la sango laŭlonge de la uretero. La koagulaĵoj okazigas renan kolikon.

Laŭ la grado de la lezo aperas perirena hematomo, kaj la simptomoj de ŝoko.


                               2ª Ĉapitro

FIZIKA EKZAMENO DE LA UROGENITALA SISTEMO

Tiu ekzameno inkluzivas: 1) Renojn; 2) Ureterojn; 3) Urinvezikon; 4) Uretron; 5) Genitalojn.

1) Renoj: La ekzameno komencas per la observo de ambaŭ lumbaj regionoj, kiuj devas esti komparataj. Tiucele, la paciento devas sidi sur la ekzamena brankardo. En tiu pozicio la lumba regiono estas konkava, precipe ĉe la virino. Kiam ekzistas malsano kiu multe grandigas la renon, aŭ perirena afekcio, la lumba regiono estas plata aŭ konveksa, evidente malsimila en komparo kun la alia lumba regiono.

Kun la paciento en tiu pozicio, la kuracisto povas frapi sur ambaŭ lumbaj regionoj. Se la paciento sentas doloron, tiu montras la lokon de la malsano.

Estante la renoj retroperitoneaj kaj profundaj organoj, la palpado estas malfacila.

Ĉe la normala adolta viro, la renoj estas nepalpeblaj.

Ĉe la virino, se ŝi estas maldika aŭ havas elastajn abdomenajn muskolojn (ekzemple, pro pluraj gravediĝoj), estas palpebla la malsupra poluso de la dekstra reno.

Ĉe la novnaskito kaj la infano ĝis 2 aŭ 3 jaraĝo, la normalaj renoj estas facile palpeblaj.

Por palpi la renojn, oni devas kuŝigi la pacienton sur la dorso, kun ambaŭ kruroj iom fleksitaj. La kuracisto lokas unu manplaton (la maldekstran por la dekstra reno, kaj la dekstran por la alia), sub la lumba regiono. La alian manplaton oni lokas sur la abdomeno, kaj oni ŝovas ĝin sub la 12ª ripo. La kuracisto ordonas al la paciento inspiri, kaj, je la fino de la inspiro, klopodas kapti la renon. Ĉi tiu manovro sukcesas kiam la reno havas nenormalan moviĝemon, kaj en la renaj tumoroj. Se la mano kiu estas sub la lumba regiono puŝas la renon, kaj tiu frapas la manon, kiu estas sur la abdomeno, oni devas suspekti la ekziston de rena tumoro.

La renaj aŭ perirenaj infektoj okazigas intensan doloron dum tiu manipulado, kaj la lumba kavaĵo estas granda kaj dolora.

2) Uretero: Ne estas palpebla, escepte en la malsupra ekstremo, proksime de la veziko, kiam troviĝas tie granda kalkuluso. Ĉe la virino tiu ekzameno eblas per vagina palpado, kaj premo de la abdomeno per la alia mano. Ĉe la viro oni uzas la rektuman palpadon, sed tiu ekzameno estas pli malfacila.

3) Veziko: La normala veziko, se ĝi ne entenas urinon, ne estas palpebla.

La dilatita veziko pro akuta urina reteno, kaj eĉ pli pro kronika urina reteno, estas videbla kaj palpebla.

La palpado per ambaŭ manoj (en la vagino kaj sur la abdomeno aŭ en la rektumo kaj sur la abdomeno), permesas determini la gradon de invado de vezika kancero.

4) Uretro: Ĉe la viro nur la antaŭa parto el la uretro estas ekzamenebla per simpla observado kaj palpado. Oni devas observi la situon kaj formon de la meato. La plej ofta anomalio estas la hipospadio. La epispadio estas multe pli malofta.

La meato povas esti malgranda, kiel denaska anomalio aŭ kiel sekvo de malsanoj (infektoj, cikatroj pro sifilisa ŝankro).

La elfluo de pusa sekrecio estas simptomo de uretrito. En la akuta blenoragio la puso estas abunda kaj flava. Tiukaze la meato estas ruĝa. En la uretrito pro aliaj mikroboj, la sekrecio estas pli fluida. La trikomono povas ankaŭ esti kaŭzo de uretrito.

La mikroskopa analizo de la sekrecio permesas determini la kaŭzon de la uretrito.

La eligo de sango tra la meato okazas kiel sekvo de traŭmoj sur la perineo, aŭ lezoj de la uretro dum la erektiĝo.

Per palpado de la uretro oni povas konstati kalkulusojn kaj nodojn pro uretra stenozo.

La konstanta perdo de urino ĝenerale estas sekvo de operacioj sur la prostato, kun lezo de la sfinktero. La kronika obstrukcio pro prostata hipertrofio kaj neŭrologiaj malsanoj estas ankaŭ kaŭzoj de tiu perdo.

La ekzamenon de la uretro oni faras kune kun tiu de la peniso (vidu poste).

Ĉe la virino la uretraj malsanoj estas malpli oftaj, sed similaj. En la meato oni povas observi polipojn, prolapson de la mukozo; stenozon ĉe maljunulinoj kun diabeto.

La akuta uretrito okazigas la elfluon de pusa sekrecio.

La korektan funkciadon de la sfinktero oni konstatas ordonante al la paciento tusi, kaj observante se estas perdo de urino.

Per vagina palpado oni povas ekzameni la uretron de la vezika kolo ĝis la meato.

La plej ofta afekcio, post la infekto, estas la uretra recezo.

6) Genitaloj:

Ekzameno de la viraj genitaloj

Peniso: Se la prepucio ne estas kuntirebla pro malgranda aperturo (fimozo), la paciento devas esti cirkumcidita.

Oni povas observi ulceron sur la balano aŭ prepucio. La kuracisto devas fari bakteriologian kaj histopatologian analizon por determini ĉu ĝi estas sifilisa ŝankro aŭ kancero (epiteliomo).

Veziketoj aŭ malgrandaj kaj malprofundaj ulceroj estas kaŭzitaj de herpeto. Tiukaze la kuracisto devas trankviligi la pacienton, kiu ofte pensas ke li havas sifilison.

Ankaŭ oni povas observi verukojn (kondilomo).

Per palpado la kuracisto povas konstati malmolaĵojn sur la kavernozaj korpusoj, kiuj estas karakterizaj de la "malsano de La Peyronie".

Skroto: La elefantiazo estas kaŭzita de obstrukcio de la limfa drenado. Tiu malsano ekzistas kiel endemio en tropikaj landoj, kaj parazito estas la kaŭzo de la obstrukcio. Ĝi ankaŭ povas esti la sekvo de la fortranĉo de la limfaj ganglionoj de la ingvenoj.

Testikoj: Devas esti zorge palpitaj per la fingroj de ambaŭ manoj. La konstato de malmola areo devigas suspekti la diagnozon je maligna tumoro. La premo de la tumoro per la fingroj ne okazigas doloron.

Hidrokelo: Estas la akumulado de likvaĵo inter la tavoloj de la tuniko, kiu envolvas la testikon. La trailuminigo (ekzameno farita per lanterno lokita sur la malantaŭa parto de la skroto), permesas vidi la lumon, kaj konfirmas la diagnozon. Oni devas memori ke en 10% el la kazoj la hidrokelo okazas pro tumoroj de la testiko.

Kriptorkidio: La testikoj povas manki en la skroto. Tiukaze, la glando (aŭ glandoj)povas esti palpeblaj en la ingvenoj. Ĉi tiu afekcio devas esti kuracata antaŭ la pubera aĝo, por eviti la atrofion. La kancero estas alia danĝero. La injekto de gonadotrofino povas doni bonan rezulton. En kontraŭa kazo la kuracisto devas preferi la operacion. La lokigo de la testiko en la skroto ne evitas la danĝeron pri kancero. Tial, kelkaj aŭtoroj konsilas la fortranĉon de la glando.

Atrofio de la testiko: Okazas kiel sekvo de infekto (parotidito), aŭ tordo de la deferenta dukto.

Epididimo: Per palpado la kuracisto povas konstati la gradon de grandeco kaj firmeco.

Dum la akuta epididimito la testiko kaj epididimo estas malfacile palpeblaj, kaj la doloro malhelpas la ekzamenon.

La kronika epididimito okazigas pliiĝon de la grandeco kaj firmeco. La afekcio povas esti pro komunaj mikroboj aŭ pro tuberkulozo. En ambaŭ kazoj la epididimo estas sendolora. Kiam la etiologio estas tuberkulozo, la kuracisto trovas simptomojn de tiu malsano en aliaj organoj (en la prostato, sperma veziketo, deferenta dukto, ktp.)

Rektuma palpado ĉe la viro

La kuracisto povas konstati la tonuson de la anusa sfinktero. La malstreĉo de la muskolo permesas suspekti ke okazas la samo kun la urinaj sfinkteroj kaj la vezika muskolo, kio estas simptomo de neŭrogena malsano.

Per ĉi tiu ekzameno oni povas koni la grandecon, konsistencon kaj movilecon de la prostato.

Grandeco: La dimensioj de la normala glando estas proksimume 4 cm. je longeco kaj larĝeco. Kiam estas hipertrofio de la prostato la sulkoj en ambaŭ flankoj estas pli profundaj, kaj la meza sulko de la glando malaperas. Konstati normalan prostaton per ĉi tiu ekzameno, ne permesas konkludi ke la paciento ne havas hipertrofion de la glando. Tiucele, pli gravaj estas la simptomoj kaj la kvanto de restanta urino en la veziko.

Konsistenco: La normala konsistenco estas simila al tiu de la kaŭĉuko. La adenomo pligrandigas la glandon, sed ne la konsistencon. La surfaco estas glata.

La konsistenco povas esti malmola pro la kronika infekto (kronika prostatito).

La kancero okazigas malmolegan, ŝtonan konsistencon. La surfaco povas esti malglata, kun elstaraĵoj. Kiel aliaj afekcioj (tuberkulozo, kalkulusoj) povas estigi la samajn simptomojn, estas necese fari biopsion. La urologo faras tion punkciante la prostaton, per speciala najlo, tra la perineo aŭ la rektumo.

Movileco: En la lastaj stadioj de la prostata kancero la glando ne estas movebla, ĉar la tumoro trapasis la kapsulon.

Masaĝo de la prostato: Ĉi tiu metodo estas utila por la diagnozo de la kronika prostatito, kiu ofte ne havas simptomojn.

La kuracisto devas premi la glandon de la periferio ĝis la centro. La spermaj veziketoj devas ankaŭ esti premitaj. Se per tiu manovro ne estas sufiĉa sekrecio por analizo, la paciento devas urini en flakono. La mikroskopa konstato de granda nombro de piocitoj permesas fari la diagnozon de kronika prostatito. La bacilo de Koch estas ankaŭ serĉenda.

Oni ne devas fari masaĝon de la prostato se la paciento havas akutan uretriton, akutan prostatiton aŭ kanceron de la prostato.

Ekzameno de la limfaj ganglionoj:

La sifilisa ŝankro, la mola ŝankro (ŝankroido) kaj la venera limfogranulomo, okazigas inflamon de la ganglionoj de la ingveno.

La malignaj tumoroj de la peniso, balano kaj la skrota haŭto estas kaŭzoj de metastazo en la ingvenaj ganglionoj.


                              3ª Ĉapitro

RADIOLOGIA EKZAMENO DE LA URINA APARATO

Ĉi tiu ekzameno estas tre grava kaj necesa por la diagnozo de preskaŭ ĉiuj urologiaj malsanoj.

Simpla radiografio de la abdomeno: Ĝenerale ĝi estas la unua plako de la urografio per ekskrecio. Oni devas studi: 1) skeleton; 2) psoaso-muskolojn; 3) renan bildon.

1) skeleto: estas videblaj la du lastaj ripoj, la lumba kolumno, sakro kaj la pelvo. La kuracisto povas konstati ostajn metastazojn pro kancero de la prostato. Ĉi tiu radiografio ankaŭ montras malsanojn de la kolumno (reŭmatismo, skoliozo, ktp.), kiuj povas simuli urologiajn afekciojn.

2) psoaso-muskoloj: la ekstera rando de ambaŭ muskoloj devas esti klare videblaj. La malapero de tiu rando okazas pro perinefrito kaj hematomo.

3) rena bildo: oni devas studi: a) pozicion, b) formon, c) grandecon

a) pozicio: la aksoj de la renoj estas oblikvaj en rilato kun la vertebra kolumno, kaj la malsupraj polusoj estas pli separitaj ol la supraj polusoj. Kiam la aksoj estas paralelaj al la kolumno, oni devas pensi pri la ebleco de "hufoferaj renoj". La pozicio ne estas normala pro ektopia reno, rena ptozo aŭ rena delokigo pro proksimaj tumoroj.

b) formo: estas ŝanĝita pro tumoroj aŭ kistoj.

c) grandeco: la normala reno etendiĝas de la supra parto de la 1ª lumba vertebro ĝis la malsupra parto de la 3ª aŭ 4ª lumba vertebro. La reno povas esti malpli granda pro atrofio, kaj pli granda pro tumoroj aŭ kistoj. Kiam estas nur unu reno, ĝi estas pli granda pro kompensa hipertrofio.

Kalciaj bildoj en la simpla radiografio: Tre ofte oni observas tiajn bildojn. Ili povas troviĝi en la urina aparato aŭ ekster tiu aparato. Kalkulusoj: En la pielo, uretero, veziko, prostato kaj uretro. Oni povas ankaŭ trovi kalciajn aglomeraĵojn en la reno pro pluraj afekcioj (kancero, kistoj, tuberkulozo, ktp.). En la veziko pro tumoroj, kaj en la prostato pro kronikaj abscesoj.

La plej oftaj kalciaj bildoj ekster la urina aparato troviĝas en la pelvo, pro flebolitoj en la pelvaj vejnoj kaj la ileaj arterioj.

Urografio per ekskrecio: Ekzameno kiu baziĝas sur la ekskrecio per la renoj de kontrastigaj substancoj injektitaj en la vejnojn. Ĉi tiu radiologia ekzameno havas la jenajn avantaĝojn: 1) facile realigebla; 2) minimuna danĝero; 3) ĝi donas bonan informon pri la morfologio de la urina aparato, kaj nocion pri la funkciado de la renoj.

La bildoj de la kalikoj kaj pielo aperas proksimume 3 aŭ 5 minutoj post la injekto de la joda substanco. Antaŭ la apero de tiuj bildoj okazas pliiĝo en la denseco de la rena parenkimo ("nefrogramo").

Preparo de la paciento: Por bona videbleco de la radiografio estas necese purigi per laksilo la inteston je gasoj kaj fekaĵo. La klisteroj ne estas rekomendindaj.

Oni devas ankaŭ fari testojn pri alergio al jodaj komponaĵoj.

Tekniko: Estas kutimo fari plakojn je la 5, 15 kaj 25 minutoj post la injekto de la kontrastiga substanco. Nuntempe, dank´al la aldono de modernaj instrumentoj, kiel la televido, oni faras la plakojn laŭ la bildoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj, se estas necese, oni faras plakojn kun la paciento en oblikva aŭ profila pozicio.

Kelkfoje, por eviti la rapidan eliminon de la kontrastiga substanco el la pielo kaj kalikoj, la radiologo faras premon sur la ureteroj per kaŭĉuka bulo.

Kiam la kontrastiga substanco atingas la urinvezikon, oni povas fari plakojn de ĉi tiu organo. Oni povas ankaŭ fari plakojn de la urinveziko post urinado, por konstati la ekziston de restanta urino pro obstrukcio ĉe la vezika kolo.

Urografio per duobla dozo: Kiam la uremio estas alta (ĝis 100 mg./100 ml.) eblas havigi bonajn urografiojn per la injekto de duobla dozo de kontrastiga substanco.

Tiukaze oni povas ankaŭ fari la urografion per engutigo de la kontrastiga substanco en solvaĵo de kloro kun natrio.

Kontraŭindikoj de la urografio: La pacientoj kiuj havas alergion por la jodo, aliajn alergiajn simptomojn aŭ astmon.

Informoj provizitaj de la Urografio: La kuracisto povas konstati ke la renoj bone eliminas la kontrastigan substancon, aŭ estas reno kiu ne funkcias ("silenta reno"). En ĉi tiu lasta kazo ekzistas du eblecoj:

1) oni vidas nefrogramon. 2) oni ne vidas nefrogramon.

1) la reno ne eliminas pro la ekzisto de obstaklo en la pielo aŭ uretero.

2) kiam ne estas nefrogramo, kaj en la simpla plako ne vidiĝas rena silueto, la kuracisto devas pensi pri la manko de tiu reno.

Normala Urografio: La diferencigo inter normala kaj malnormala reno estas tre malfacila.

Kalikoj: Ĝenerale estas 3 grandaj kalikoj kaj 6-8 malgrandaj. Duono el ĉi tiuj lastaj situas en la antaŭa parto el la reno, kaj la alia duono en la malantaŭa parto. Ili havas malsimilajn direktojn, kaj la bildoj estas ankaŭ malsimilaj laŭ la posizio de la paciento kiam oni faris la plakon.

Pielo: Ĝenerale ĝi estas triangula. Tamen, ekzistas diversaj formoj, kiuj estas ankaŭ normalaj.

Ureteroj: Pro la peristalto la ureteroj ne estas videblaj en sia tuta trajektorio, escepte en la kazo kiam ekzistas obstrukcio.

Urinveziko: Kiam ĝi estas plena je kontrastiga substanco, la urinveziko estas ovala. Ĉe la virino ofte vidiĝas la premo de la utero sur la fundo de la veziko.

Malnormala Urografio:

Kalikoj:

- Kun malklaraj, forviŝitaj aŭ eroditaj randoj: rena tuberkulozo.

- Amputitaj: rena kancero aŭ tuberkulozo.

- Plilongigitaj: rena tumoro (kancero aŭ kisto).

- Dilatitaj: ĝenerale kune kun dilatita pielo: obstrukcio.

- Kaliko unuigita kun malnormala kavaĵo (tuberkuloza kaverno aŭ rena absceso).

- Ambaŭ renoj kun kalikoj plilongigitaj, kiuj finiĝas per falĉilforma bildo: polikistaj renoj.

Pielo:

- Manko de plenigado: piela tumoro, kalkuluso ne videbla sur la simpla plako.

- Dilatita: hidronefrozo.

Uretero:

- Delokigo pro tumoroj aŭ adenopatioj.

Urinveziko:

- Delokigo pro pelva tumoro (en utero, ovario aŭ intesto).

- "Laguna bildo" (pro tumoro aŭ kalkuluso).

- Manko de plenigado pro intravezika protuberanco de prostata adenomo.

- Pligrandigita: denaska deformo aŭ obstrukcio je la kolo; en rilato kun la obstrukcio povas esti divertikulo.

- Malgranda veziko: atrofio pro cistito (neespecifika aŭ tuberkuloza)

Pielografio kaj uretero-pielografio: Por ĉi tiu ekzameno estas necese la partopreno de la urologo, kiu, per cistoskopo, lokalizas la ureterajn meatojn, kaj lokas kateteron en unu aŭ ambaŭ ureteroj. La katetero atingas la pielon (pielografio), aŭ nur la ureteron (kiam en tiu organo estas tumoro, kalkuluso, stenozo, ktp.).

La kontrastiga substanco estas la sama joda komponaĵo uzita por la Urografio per ekskrecio. En kelkaj kazoj oni uzas aeron (pneŭmopielografio).

La kapacito de la normala pielo estas proksimume 3-4 ml.

Indikoj: Nuntempe estas malmultaj, ĉar la Pilografio estis anstataŭita de la Urografio per ekskrecio. La precipaj indikoj estas:

1) Reno kiu ne funkcias (laŭ la Urografio per ekskrecio). 2) Kalikoj aŭ pielo ne normalaj, kaj la bildoj ne estas sufiĉe klaraj.

3)Tumoroj en la kalikoj, pielo aŭ uretero, kiuj malhelpas la drenadon de la urino kaj difektas la renan funkcion. Tio okazigas ke la Urografio per ekskrecio estas malklara.

Kontraŭindikoj: Oni devas esti tre prudenta ĉe pacientoj kun hidronefrozo, eĉ pli se ne estas urina infekto.

Komputita Tomografio (KT) de la urina aparato: Ĉi tiu moderna radiologia metodo donas bildojn rimarkinde klarajn kaj ekzaktajn.

Karakteriza ekzameno de la renoj konsistas el serio da transversaj planoj je 10 mm. Kiam oni trovas malgrandajn lezojn, la dikeco de la planoj elektitaj estas je 4 aŭ 5 mm.

Rena kisto kaj kancero: La KT havas grandan ekzaktecon kiam estas necese fari la diferencigan diagnozon inter rena kisto kaj kancero.

Per KT rena tumoro estas konsiderata kiel kisto se ĝi havas homogenan densecon simila al tiu de la akvo, kaj septo nemezurebla. Rena kancero havas densecon simila al la normala rena parenkimo. La nekrozo de rena kancero ne havas homogenan densecon. Kiam la septo de la tumoro estas dika, oni devas pensi pri kancero.

La KT estas ankaŭ tre utila por la diagnozo de tumoroj de la suprarena glando.

KT de la urinveziko, prostato kaj spermaj veziketoj: La KT provizas klarajn bildojn pri tiuj organoj.

Segmento de dika septo en la urinveziko montras kanceron, kaj la KT donas precizan informon pri la grado je invado de tiu septo.

La valoro de la KT por determini la stadion de la prostata kancero ne estas tiel trafa, ĉar multaj el tiuj kanceroj havas similan densecon al tiu de la normala histo aŭ al tiu de prostata hipertrofio.

La KT estas tre utila por detekti la partoprenon de la spermaj veziketoj en la prostata kancero.

Rena Angiografio: Per punkcio de la femura arterio oni lokas kateteron en la aorto, kun la kontrolo de fluoroskopio. Oni injektas kontrastigan substancon en la kateteron, kaj oni faras plurajn radiografiajn plakojn.

Panorama angiografio: Kun la katetero iom pli alta ol la ekesto de la renaj arterioj, oni povas vidi kaj studi 4 etapojn:

1) Ambaŭ renajn arteriojn kaj siajn precipajn branĉojn.

2) La parenkimajn arterietojn.

3) Nefrogramon (la parenkimo estas videbla).

4) Renajn vejnojn.

Selekta angiografio: Per la uzo de speciala katetero kies ekstremo estas kurba, oni povas kateterizi la arterion de reno, kaj studi ĝin pli detale.

Indikoj:

a) Renovaskula hipertensio pro stenozo de la rena arterio.

b) Kiam oni suspektas ke nenormala arterio kaŭzas hidronefrozo pro obstrukcio ĉe la pielouretera zono.

c) Ekzameno de la arterio kaj vejno en renaj anomalioj (ektopia reno, hufofera reno, ktp.).

d) Afekcioj de la renaj vazoj (arteria aneŭrismo, fistulo inter arterio kaj vejno, vejna infarkto, ktp.).

e) Diferenciga diagnozo inter rena kisto kaj kancero (en la kisto estas senvaskula areo; la kancero montras hipervaskulan areon).

Ultrasonografio:


Cistografio: Per katetero oni pasas la uretron kaj atingas la vezikon. Se katetero ne pasas tra la uretro, oni povas fari suprapuban punkcion. La injekto de kontrastiga substanco per la katetero, permesas vidi la urinvezikon. Ĉe la adolto oni devas injekti 250 ĝis 350 ml. da kontrastiga substanco (joda komponaĵo). Ĉe 1-jara infano la normala kapacito estas 75-100 ml.

Divertikuloj estas videblaj kaj, kiam ekzistas malfunkcio de la uretero-vezika "klapo", la uretero estas ankaŭ videbla. La veziko-uretera refluo de la urino estas unu el la plej oftaj kaŭzoj de kronika infekto.

Indikoj: Per cistografio oni povas vidi

a) divertikuloj (oblikvaj radiografioj permesas vidi divertikulojn lokitaj en la malantaŭa parto de la veziko).

b) intravezika protuberanco de prostata hipertrofio.

c) urinvezikaj tumoroj kaj kalkulusoj.

d) fistulo inter veziko kaj vagino aŭ intesto.

e) urinvezika rompo (la cistografio estas la plej bona metodo por pruvi la rompon)(laŭ la loko de la rompo, la eligo de la kontrastiga substanco povas esti intraperitonea aŭ eksterperitonea).

f) inkontinenco pro fortostreĉo ĉe la virino (por ĉi tiu studo la oblikvaj plakoj estas aparte utilaj).

g) studo de la neŭrogena veziko.

Prokrastita cistografio: Estas utila por la diagnozo de la veziko-uretera refluo. Oni faras plakojn ĉiu 15 ĝis 30 minutoj dum 1-3 horoj. La refluo povas aperi nur en unu plako.

La plakoj faritaj dum la fortostreĉo por urini povas ankaŭ montri la refluon.

Uretrocistografio: Per injekto de kontrastiga substanco en la uretra meato estas videbla la uretro, veziko, kaj la jenaj afekcioj:

a) uretraj stenozoj.

b) prostata hipertrofio.

c) klapoj en la malantaŭa uretro.

d) divertikuloj.

e) fistuloj.


                                    4ª Ĉapitro

EKZAMENO DE LA URINA APARATO PER INSTRUMENTOJ


La esploro per instrumentoj perdis la antaŭan valoron por la diagnozo pro la eksterordinara progreso de la radiologio.

Postuloj por ĉi tiu ekzameno:

1) Asepsaj instrumentoj: La sondoj el metalo kaj la kateteroj el plastika materialo devas esti aseptizitaj per aŭtoklavo. La optikaj instrumentoj per gaso. Kontraŭsepsaj solvaĵoj ne estas rekomendindaj.

Pro la ekzisto de mikroboj en la antaŭa parto el la uretro, estas neeble kompleta asepso por ekzameno per instrumentoj.

La glano aŭ la vulvo devas esti zorge lavitaj per akvo kaj sapo, aŭ per kontraŭsepsa solvaĵo.

2) Anestezo de la uretro: La loka anestezo per ĵeleo kun lidokaino samtempe lubrikas la uretron. En aliaj okazoj (biopsio, cistoskopio, ktp.)la loka anestezo ne sufiĉas.

3) La urologo devas preventi la pacienton ke la ekzameno povas estigi ĝenon aŭ iom da doloro.

Kalibro de la instrumentoj: En multaj landoj oni uzas la francan skalon (F). Ĉiu numero de la skalo egalvaloras je 0,33 milimetroj.

Kateteroj: Estas uzataj kun du celoj:

1) diagnozo: por esplori la uretron serĉante stenozojn, kaj restantan urinon en la veziko; por injekti kontrastigan substancon en la vezikon.

2) kuraca celo: por vakuigi la vezikon de paciento kun urina reteno.

Klasoj de kateteroj: Oni devas preferi la molajn kateterojn el plastika materialo aŭ kaŭĉuko, ĉar ili ne okazigas traŭmon. Se lobo de prostata hipertrofio ne permesas la pason de katetero, estas speciala katetero kun fleksita ekstremo.

Por lasi kateteron en la veziko dum kelka tempo, estas memfiksebla katetero, kun balono (Foley), aŭ simpla katetero (Nélaton, Robinson), kiun oni fiksas al la peniso per alglua rubando.

Memfikseblaj estas ankaŭ la keteteroj de Pezzer kaj Malecot.

Elekto de la kalibro de la katetero: Ĉe la viro estas eraro klopodi pasigi kateteron je malgranda kalibro (12 aŭ 14 F.). Estas konsilinde uzi kateteron pli grandan (20 F.), kiu ne okazigas traŭmon.

Sondoj el metalo (Béniqué): Estas uzataj por dilati uretrajn stenozojn. Oni rekomendas grandajn numerojn (20 ĝis 24 F.). Malgrandaj numeroj povas trabori la uretron.

Por stenozoj ne dilateblaj per metalaj sondoj, oni uzas buĵiojn. Estas buĵioj kun diversformaj ekstremoj (fleksitaj, je "korktirilo", ktp.).

Tekniko por pasigi buĵiojn: Post anestezi kaj lubriki la uretron, oni pasigas buĵion. Se ĝi ne trapasas la stenozon, la kuracisto aldonas aliajn buĵiojn, kaj klopodas trapasi la stenozon per unu el ili.

Uretrocistoskopio: La modernaj aparatoj provizitaj de potenca lumo per fibro el vitro permesas precizan ekzamenon de la uretro, prostato kaj urinveziko. En ĉi tiu lasta organo oni povas diagnozi tumorojn, kalkulusojn, ulcerojn, ktp. Tre grave estas ekzameni la ureterajn meatojn kiam oni supektas veziko-ureteran refluon. La urologo povas pasigi kateteron en unu aŭ ambaŭ ureteroj, por injekti kontrastigan substancon kaj fari radiografiojn. Eblas precizigi la gradon de obstrukcio kaŭzita de prostata hipertrofio.

Resektoskopo: Endoskopa aparato per kiu la urologo povas, tra la uretro, fari:

a) biopsion kaj fortranĉon de vezikaj tumoroj.

b) fortranĉon de prostata adenomo (adenomektomio).

Litotrito: Per ĉi tiu aparato la urologo povas pisti, tra la uretro, malgrandajn vezikajn kalkulusojn.


5ª Ĉapitro
            URINA OBSTRUKCIO KAJ STAGNO


Ekzistas urina obstrukcio kiam estas obstaklo por la fluo de la urino ekde la reno ĝis la ekstero. Ĉi tiu estas unu el plej gravaj urologiaj malsanoj.

La obstrukcio al la urina fluso povas esti akuta aŭ kronika. Laŭ la grado povas esti totala aŭ parta, kaj, laŭ la alteco en la urina aparato povas esti infravezika aŭ supravezika.

Kun didaktikaj celoj ni dividos la obstrukciojn en du grandaj grupoj:

1) infravezikaj (malaltaj)

2) supravezikaj (altaj)

Ĉiuj la kronikaj obstrukcioj (altaj kaj malaltaj)en la urina aparatookazigas difekton de la rena funkcio (insuficienco).


            Infravezikaj urinaj obstrukcioj

La obstaklo troviĝas en la segmento de la urina aparato ekde la vezika kolo ĝis la uretra meato.

La kaŭzoj estas malsimilaj:

a) Ĉe la viro

b) Ĉe la virino

c) Ĉe la infano

a) Ĉe la viro la obstaklo estas kaŭzita de:

- prostata adenomo

- prostata kancero

- prostata litiazo

- kronika prostatito

- uretra stenozo

- uretra kalkuluso

Eksterurina patologio povas ankaŭ kaŭzi obstrukcion:

- kancero de la rektumo, kiu invadas la urinan aparaton

- retrovezika hidatida kisto

b) Ĉe la virino la obstaklo povas esti en la urina aparato, sed estas pli gravaj la ginekologiaj kaŭzoj.

La urinaj kaŭzoj estas:

- sklerozo de la vezika cerviko.

- uretra stenozo, precipe ĉe la meato.

- uretraj divertikuloj.

- kancero de la vezika cerviko.

La ginekologiaj kaŭzoj estas:

- kancero de la utera cerviko, kun invado de la vezika cerviko

- cervikaj fibromoj

- grandaj kistoj aŭ kancero de la ovario

- retroversio de graveda utero.

c) Ĉe la infanoj de ambaŭ seksoj la plej ofta kaŭzo de obstrukcio estas la denaska hipertrofio de la vezika kolo, kaj ĉe la virseksa infano la klapoj de la malantaŭa uretro. Alia kaŭzo ĉe la virseksa infano estas la fimozo.

Ĉe ambaŭ seksoj la obstrukcio povas esti kaŭzita de neŭrogena veziko.

Iu ajn el la menciitaj kaŭzoj povas okazigi du klasojn de obstrukcio:

a) akuta.

b) kronika.

Kronika obstrukcio povas subite fariĝi akuta. Ekzemple, ĉe la viro, kalkuluso povas, subite, ŝtopi la malantaŭan uretron kaj, sekve, okazigi neeblon por la urinado.

Simptomoj de la akuta obstrukcio (bv. vidi la 1an Ĉapitron).

                            KRONIKA OBSTRUKCIO

La kaŭzo de la obstrukcio agadas malrapide, kun modifo de la anatomio kaj fiziologio de la veziko. La plej ofta kaj konata kaŭzo estas la benigna hipertrofio de la prostato.

Obstrukcio pro benigna hipertrofio de la prostato: Oni povas distingi tri stadiojn:

- Unua stadio: Simptomoj pro kongesto.

- Dua stadio: Nekompleta kronika reteno kun restanta urino en la veziko.

- Tria stadio: Vezika dilatado kaj inkontinenco pro superfluo (paradoksa inkontinenco).

Unua stadio: La hipertrofio malhelpas la vezikan evakuon, sed la vezika muskolo sukcesas venki la obstaklon per pliigo de la muskola tono.

Simptomoj:


- Komenca disurio: Malfacilo por komenci la urinadon aŭ perdo de la forto de la urina fluso, je la komenco aŭ la fino (urinado po gutoj).

La persisto de la obstrukcio okazigas hipertrofion de la vezika muskolo. Per cistoskopio oni povas vidi la elstaraĵon de la muskolaj faskoj kun deprimoj inter ili, kion oni konas kiel "veziko kun ĉeloj kaj kolonoj".

- Nokta polakiurio.

- Noktaj erektoj de la peniso sen libido (kaŭzitaj pro kongesto).

- Hemoroido.

Dua stadio: Samkiel okazas en aliaj organoj, la persisto de la obstaklo okazigas la dilatadon de la veziko. La evakuo de la urino ne estas kompleta, kaj restas urino en la veziko. La urina stagno faciligas la infekton.

La ĉeloj de la veziko povas pligrandiĝi kaj fariĝi divertikloj. Alia sekvo estas la apero de uretera refluo.

Kiam la restanta urino estas granda, la polakiurio pliiĝas. La paciento ne povas dormi kaj havas urinan inkontinencon.

Tria stadio: Grava vezika dilatado kaj konstanta inkontinenco pro superfluo.

La urina stagno kompromitas la ureterojn kaj la renojn, kun grava difekto de la rena funkcio.

Terapio:

1) Vezika dreno: a) per vezika kateterismo.

b) per cistostomio.

2) Forigo de la kaŭzo de la obstrukcio.

                                 -------------

Supravezikaj obstrukcioj