Informado En Hungarujo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Dokumento pri informagado de Laszlo Gados en Hungarujo en la lastaj jaroj

'KIEL FARI, SE NI JAM HAVAS IDEON PRI LA BEZONATA LINGVOPOLITIKO...?'

(Personaj spertoj akiritaj en informagado en Hungarujo dum jardeko.)

Kiel plibonigi la lingvopolitikon en la plivastigita EU? Al la diskuto de tiu temo eble povos esti utiligebla donitaĵo spertoj priskribitaj sube. Kial? La respondo: se ni jam havas ideon pri tio, kian lingvopolitikon devus sekvi EU kaj ĝiaj membroŝtatoj, restas demando, kiamaniere estus eble akceptigi tiun ideon al la decidontoj kaj al tiuj, por kiuj estus favora la lingvopolitiko laŭ nia ideo.

Enkonduke mi memorigas pri la faktoj: a) pri la lingvopolitiko de EU baze decidas politikaj EU-instancoj, tamen ne sendepende de membroŝtataj situacioj kaj klopodoj, kiuj aperas ankaŭ en la opiniado (debato) kaj decido precipe ĉe la Eŭropa Konsilio; b) pri la lingvopolitiko de membroŝtato decidas la regnantaj politikistoj, tamen ne sendepende de opinioj de influhavaj grupoj el la intelektularo, krome de gepatraj kaj junularaj interesoj, klopodoj. El ĉio ĉi por mi sekvas, ke por influi lingvopolitikon per informado oni samtempe devus/as influi ĉiujn ĉi-terene gravajn sociajn faktorojn, tamen per diferencaj manieroj. Krome mi rimarkas: por ke la informadoj estu akceptotaj necesas kompreni kaj konsideri la situacion de la celato(j), kaj interrilate de tio, akiru la informo tiam la celato(j)n, kiam tiu(j) sekve de ia situacio, okazantaĵo/okazintaĵo estas impresiĝema(j) je la akcepto de informo nepetita. Ĉi tiuj pripensoj pruviĝis en mia informada praktiko.

Pri kia informada praktiko temas? En printempo de la jaro 1995, havante la prezidantaran konsenton de la Hungara Esperanto-Asocio (HEA), mi prenis sur min la informagadan taskon pri la lingvoproblemo aŭ lingvodemando de la Eŭropa Unio. Estas evidente, la tasko implicis/as informadon ankaŭ pri Esperanto. Plurajn jarojn mi kunlaboris kun la t. n. laborgrupo pri la lingvoproblemo en EU. Komence ankaŭ mia atento direktiĝis al la lingvoproblemo ĉe EU-instancoj, sed poste, koncerne la informadon, iĝis por mi pli grava la demando de komuna lingvo por la civitanoj (krom la gepatra) de EU.

Laŭ mia konvinkiĝo, en la (membro)ŝtata lingvopolitiko la vicordo de la lingvoj, laŭ graveco, devus esti: a) gepatra lingvo; b) neutrala neetna lingvo (Esperanto); c) plua(j) fremda(j) lingvo(j). En la argumentado estas baza tezo, rekonata de vasta rondo de kompetentaj fakuloj: ĉiu povas plej bone akiri sian progreson helpe de la gepatra lingvo. (Kompreneble ĝis la limo, kiun la evoluebleco de tiu lingvo portas.) Estas rimarkinde: se vasta internacia uzado de Esperanto povas kontribui al la tenado de lingvoj en bona stato, tiukaze ekzistas ankaŭ natura komuna intereso por tiuj, kiuj klopodas teni la gepatran lingvon en bona stato kaj kiuj agadas por la disvastigo de Esperanto.

Antaŭhistorio Antaŭ 1989 en Hungario la Hungara Esperanto-Asocio ĝuis ŝtatan financan apogon, sekve HEA povis realigi sufiĉe vastan informadon pri Esperanto, do el la loĝantaro multe da homoj estis informataj pri la ekzisto de la Internacia Lingvo. Ĉe multaj homoj la interesiĝo al Esperanto fontis el tio, ke tiutempe helpe de Esperanto oni povis iom pli facile vojaĝi eksterlanden. Post 1989 HEA iĝis senhavigita de la ŝtata financa apogo, do la informado HEA-flanke katastrofe malpligrandiĝis, samtempe la pledo por la angla ricevis konsiderinde pli grandan eblon ol pli frue. Sekve de la novaj ebloj, ĉe la homoj la lingva interesiĝo ŝanĝiĝis favore al la angla. El tio sekvas, ke nuntempe la plejparto el la gejunuloj la pli juna ol 20-25-jara eĉ ne aŭdis pri Esperanto, kaj la malpli junaj homoj kiuj iam estis informataj pri Esperanto nun kredas, ke Esperanto jam ne estas uzata.

Cirkonstancoj, celoj kaj rimedoj en la informagado Informoj al politikistoj En 1995 la situacion karakterizis, ke en Hungario nur malmultaj homoj havis informojn, krom ĝia nomo, pri la Eŭropa Unio, pri ĝia konstruo, funkciado ktp. Tiam por Hungario jam estis politika intenco la aniĝo ĉe EU. Pro tio, el esperantista vidpunkto, estis evidente doni informojn pri tiu lingvoproblemo en EU, kiun tie ĉefe esperantistoj malkovris por la publiko kaj prezentis ankaŭ al EU-instancoj. La motivo de hungaraj esperantistoj: se hungaraj politikistoj havos informojn pri la lingvoproblemo kaj koncerne tiun pri la ebla rolo de Esperanto, tiam en la estonto ili eble voĉdonos favore al la utiligo de Esperanto. Tiun ĉi informcelon unuavice servis eldono de hungarlingva periodaĵo (informkajero, kies titolo estas en Esperanto: La Eŭropa Unio kaj la lingva demando), kiun HEA eldonis kaj dissendis (dum dek jaroj) antaŭ ĉio al politikistoj, sed ĝi estis havigita ankaŭ al (kvankam ne tre multaj) fakuloj. Kvankam ne multaj politikistoj sendis opinion pri la kajeroj, tamen, la ricevitaj opinioj estis rekonaj. Pluraj politikistoj, tiutempe informataj, nun estas membroj de la Eŭropa Parlamento. Krome mi mencias, ke en 2004, antaŭ la voĉdonado por elekti EP-anojn, similan informkajeron (kiun eldonis la Humana Eŭropa/Esperanta Asocio) ricevis tiuj, kiuj kandidatis al la Eŭropa Parlamento. Do la hungaraj anoj de la Eŭropa Parlamento estas informataj pri nia opinio koncerne la lingvodemandon en EU. Sed estas grava manko, ke ni ne havas informon pri la influefiko de la senditaj informoj.

Pri rolo de libroj Se oni ne havas TV- aŭ radiostacion aŭ monatrevuon, nek eblojn por dissendi pere de ili koneksajn sciojn de iu tem(ar)o al la publiko, tiam oni povas esperi nur en libro. El tia kaŭzo komenciĝis aŭtune en 1995 verkado de hungarlingva libro, kiu aperis kiel privata eldonaĵo post unu jaro, kaj kies titolo (esperantigita) estas Ĉu konversacii aŭ balbuti en la unuiĝinta Eŭropo? Mallonge mi mencios ĝin: libro (1996). Ĉar estus vana faro paroli pri lingvoproblemo en EU, kiam la legonto eĉ konjekton ne havas pri la esenco de EU, pro tio la unua ĉapitro de la libro sufiĉe vaste konigas la Eŭropan Union. EU-politikistoj plurfoje nebule aludis pri kulturo kaj identeco, kiam ili malakceptis pensojn pri Esperanto, pro tio en la dua ĉapitro la aŭtoro devis detale trakti tiujn nociojn kaj senmaskigi politikistajn argumentojn. Ĉar tiutempe en Hungario jam malmultaj homoj havis ĝustan scion pri Esperanto, tial la tria ĉapitro parolas pri Esperanto (lingvo, motivoj, movadoj, organizaĵoj). Kaj fine, la lasta ĉapitro prezentas esperantistajn agadojn en la tiama EU por malkovri kaj klarigi lingvan problemon kaj prezenti Esperanton. La libro eniris en landajn bibliotekojn, en la libraron de gimnazioj, eĉ ankaŭ de la baza libraro de ministerio pri eksterlandaj aferoj. Iom da ekzempleroj akiris politikistojn kaj fakulojn, ĉefe lingvistojn. Ĝi estis aĉetebla en librovendejoj. (Pri la efiko mi mencios kelkajn spertojn en plua, alia parto.)

En 1999 kaj 2000 aperis libroj, kiuj havas lingvajn temojn (lingva situacio, lingvopolitiko k.s.). Ekzemple, en libroserio zorgata de la Hungara Scienca Akademio aperis libroj sub la titolo (esperantigita) La hungara lingvo en la epoko de la informadiko; aŭ estas alia La informa socio. Samtempe ankaŭ en pluraj artikoloj estis temo la formiĝo de la lingva situacio. En tiuj verkoj renomaj fakuloj analizas la ĝeneralan lingvan situacion, konstatas la fakton pri la disvastiĝo de la angla; multaj pensas, ke la sekvaĵo al aliaj lingvoj portas diversspecajn danĝerojn. Sed neniu el la aŭtoroj kapablis pluiri de la etnaj lingvoj al neetna lingvo. En tiu situacio estis kvazaŭ morala tasko malkovri la ne konsekvencon en ilia analizo kaj konkludo. Pro tio fine de 2000 aperis la dua libro (eldonis Humana Eŭropa/Esperanta Asocio) sub la (esperantigita) titolo Sincera parolo – en lingvoafero. (Peticio al la sana prudento). La libro akiris unuavice fakulojn (ĉefe lingvistojn). Ĝin mi mencios: libro (2000).

En la jaro 2004 ankaŭ Hungario iĝis membro de EU. En la sama jaro en (almenaŭ) du sciencaj revuoj aperis artikoloj, en kiuj la aŭtoroj pledis por la angla. Unu el ili okaze de lingvista konferenco ankaŭ en prelego parolis same. Por efike kaj detale fronti kontraŭ iliaj opinioj la samaj forumoj estas ne akireblaj. Kion fari? Dum mallonga tempo naskiĝis manuskripto de nova libro, kiu aperis komence de junio en 2005 sub la titolo (esperantigita) La komuna lingvo de la diverseco. Ĝin eldonis ankaŭ nun la Humana Eŭropa/Esperanta Asocio. Mi mencios ĝin: libro (2005). En la unua parto de la libro temas pri la nuna lingva situacio en EU, kaj kadre de tio ankaŭ pri la supraĵeco, nenidireco koncerne la frazojn pri la respekto de lingvoj kaj kulturoj en la t.n. Eŭropa Konstitucio. Ĉe la fino de la unua parto staras la tezo pri la bezona lingvopolitiko. Ĉar la utiligo de Esperanto kun propedaŭtika celo estas ebla kaj utila ankaŭ en unu lando, tial en la dua parto de la libro tiu temo estas detale pritaktata. En tiu parto temas tre detale pri Esperanto, kadre de tio, la hungara lingvo estas komparata al Esperanto; estas informoj pri la pli fruaj internaciaj lernejaj eksperimentoj koncerne Esperanton; estas lumigata, ke per Esperanto kial eblus pli bone realigi lernejajn edukajn celojn, kiuj estas oficiale preskribitaj ktp. Post la apero en la unua monato la libron ricevis kelkaj politikistoj, inter ili ankaŭ la ĉefministro kaj kelkaj hungaraj anoj de la Eŭropa Parlamento; ricevis ĝin ĉ. 25-30 lingvistoj kaj esploristoj, krome ĝi estis havigita al aliaj personoj, librokomercaj entreprenoj ktp.

En 2001 HEA eldonis la hungarlingvan verzion de la broŝuro Brilu ĉiu lingvo samrajte!, kiu pruviĝis ankaŭ utila informilo. Mi mencios ĝin: broŝurverzio (2001).


Pri rolo de bazaj personoj Doni informojn estas la destino de la libroj ĉi tie menciitaj. Pri la efiko de la informoj oni ĝenerale povas ekscii nur malmulton. Sed krom la realigo de informado helpe de libroj oni povas akiri pluan gajnon. Pri tio sekvu kelkaj ekzemploj. (Antaŭ ol prezenti ekzemplojn mi rimarkas, ke kiam mi komencis verki la librojn, neniam mi sciis, ĉu estos por ili eldonontoj aŭ ne.) Kiam jam estis preta la manuskripoto de la libro (1996), venis la demando: Kiel plu? La demando ne estis facila, jes ja, tiutempe la temon de Esperanto oni tute ne favoris. Mi supozis, ke akademiano d-ro Ferenc GLATZ, direktoro de la Historioscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio, krome direktoro de la Eŭropa Instituto emos helpi min per konsiloj. (Persone mi neniam renkontis lin, sed imponis al mi lia pli frua publika agado kaj lia personeco. Poste li estis dum du periodoj ankaŭ la prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.) Li kontaktigis min kun lia kunlaboranto, d-ro Attila PÓK, kiu samtempe estis ankaŭ la ĉefsekretario de la Hungara Konsilantaro de Eŭropa Movado. Sekve de tiu kontaktiĝo HEA aniĝis ĉe la Konsilantaro, kio donis pluan eblon por la informado.

Okaze de lingvista konferenco en 1999, organizita de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko (Universitato ELTE, Budapeŝto), post diskuto mi interkonatiĝis kun d-ro Géza BALÁZS, lingvisto, universitata profesoro (tiam docento), kiu en la diskuto esprimis sian dubon pri tio, ke Esperanto devus havi ian rolon en la lingvopolitiko. Mi proponis al li studadon de la libro (1996) kaj aliaj materialoj, krome mi proponis rezervi nian kontakton. Lin interesis kaj interesas la problemo de la lingvopolitiko, do li finstudis ankaŭ la transdonitajn materialojn, poste li ŝanĝis sian pli fruan opinion koncerne Esperanton kaj vidas ŝancon ankaŭ por Esperanto. Do, en sia lingvopolitika kurso li jam parolas ankaŭ pri Esperanto. Li kreas ofte al mi eblon por disvastigi mian agadon, kaj helpe de li miaj kontaktoj povis plurobliĝi. Pri li oni povas legi en Esperanto (n-ro 1170, Majo 2004).

Kiam iĝis preta la manuskripto de la libro (2000), tiam mi sendis ĝin al Ferenc Glatz petante de li antaŭparolon al ĝi. Respondon mi ne ricevis, la libro aperis sen antaŭparolo. Okaze de la apero de la libro gratulis min Ferenc PUSZTAI, lingvisto, universitata profesoro. De li mi eksciis kio okazis koncerne la antaŭparolon. La manuskripton kiel lingvista kosilanto de Ferenc Glatz li ricevis por doni opinion pri ĝi. Kvankam li proponis doni antaŭparolon, tiun mi ne ricevis, eble pro tempomanko, jes ja, Ferenc Glatz tiam estis ankaŭ prezidanto de la Scienca Akademio. Sed en la sekva jaro li petis artikolon pri Esperanto por scienca periodaĵo ankaŭ de mi.

Per kelkaj ekzemploj mi intencis prezenti kaj emfazi, ke ekzistas personoj, kiuj povas efike antaŭenigi la aferon de Esperanto, do ili estas bazaj personoj en la reto de kontaktoj. Trovi ilin ofte estas hazarda afero, tamen ĝusta, konsekvenca informado, reciproka intereso kaj interesiĝo, honestaj intencoj helpas trovi kunlaborantojn. Mi menciis personojn laŭ nomoj, ne estus honesta se ĉi tie mi ne mencius la nomon de d-ro László DEME, lingvisto, universitata profesoro, kiu ek de pluraj jardekoj konsekvence deklaras, ke Esperanto devus esti dua lingvo por ĉiuj. Li kontribuis ankaŭ al la libro (2005) ne nur per rekomendo, sed ankaŭ per sia reaperinta artikolo.

Pri la komuna intereso La mencio de interrilato kun lingvistikaj rondoj postulas kompletigan klarigon. Pri la rilato de lingvisto al la (gepatra) lingvo troviĝas inter ekstremaj limoj la opinioj de lingvistoj. Laŭ opinioj, troveblaj ĉe la unua limo, la tasko de lingvisto estas nur observi kaj priskibi la lingvon, kiu formiĝu nur laŭ la ĉiutaga, de ekstere ne influata lingvouzo. Kontraŭ fremdlingvaj influoj oni ne agu, pri ili zorgos la ĉiutaga lingvouzo. (Ĉu estas hazarde, ke multaj opiniantoj el tia rondo pledas por la angla?) Laŭ opinioj proksime al la alia limo de opiniaro estas grava socia intereso, ke la lingvo akomodiĝu al la ŝanĝoj de la mondo konservante sian karakteron, kaj tio postulas ankaŭ intencan influon al la lingvo respektive lingvouzo. En eksterlingvistikaj medioj koncerne rilaton al la gepatra lingvo la ekstremajn limojn karakterizas unuflanke: tute spontanea lingvouzo kaj ne pensado pri la rolo de la lingvo; ĉe la alia limo: oni mistifikas la rolon de la propra lingvo, taksante ĝin pli alta valora kontrastige kun aliaj lingvoj; aŭ oni rigore persistas observi ne gravajn aŭ jam preterlasitajn regulojn. Do, mi karakterizis ekstremajn limojn inter kiuj ekzistas diversaj, pli nuancigataj ideoj, opinioj pri la rilato al la gepatra lingvo

Ĉu el la skizita opiniaro al kiuj opinioj povas rilati la ideo, ke ekzistas natura komuna intereso inter la agado por la gepatra lingvo kaj la agado por akceptigi Esperanton? Ĉu ĉi tiu ideo povas rilati al iu ajn tuŝita opinio aŭ ideo? Ne, tute ne. Unuflake nur tiajn opiniojn oni povas preni en konsideron, ĉe kiuj la intenca influado al la lingvo kaj lingvouzo estas akceptita. Jes ja, kiuj havas tian ideon verŝajne estas sentemaj je la nedezirindaj eksteraj efikoj al la lingvo kaj al la lingvokomunumo. Do ĉe ili ekzistas ŝanco al tio, ke ili pli-malpli frue emos konsideri ankaŭ la eblan rolon de Esperanto. Sed tiaj opinioj, ideoj kontraŭas la spiriton de Esperanto, laŭ kiuj la gepatra lingvo estas simbolo de la superkvaliteco de la nacio ktp.

Komunaj interesoj montriĝas plej klare inter porlingvaj kaj poresperantaj klopodoj kaj movadoj tiukaze, kiam la zorgado pri la gepatra lingvo celas certigi por la individuo la disvastigon de siaj kapabloj, kaj tio samtempe estas ankaŭ tutsocia intereso. La esencon de tia koncepto tre bone klarigis en artikolo Jenõ KISS, lingvisto, universitata profesoro, ano de la Scienca Akademio, kiam li konstatis: se novajn ilon, metodon, teknologion ktp. oni kreis en alia lingvokomunumo, tiukaze la novaĵojn ni scias ekkoni pere de tiu alia lingvo, sed estas socia intereso, ke la novaj nocioj pleje plej rapide estu transplantitaj en la gepatra lingvo. La procezo, koncerne la novajn nociojn, konsistas el du partoj: unu estas la kompreno, nome la faka prilaboro, kaj la alia estas la komprenigo, kiel instruado k.s. El tutsocia vidpunkto ĉi lasta estas la plej efika, se ĝi okazas en la gepatra lingvo.

Sed kiel venas al ĉio ĉi la afero de Esperanto? Unue, estas bone konata fakto, ke la efiko de fremdlingva ekspansio aperas ne nur per vortoj de varoj, komercaĵoj sed ankaŭ per pli malbonaj sekvaĵoj. Se lingvo, en kiu aperas la novaj nocioj, vaste funkcias kiel internacia lingvo, tiukaze la afero estas pli komplika, kiun oni jam ne povas kontentige manipuli laŭ la citita procezo, tiu jam ne sufiĉas. Kontraŭ la superregaj influoj mankas taŭgaj rimedoj por tiuj, kiuj volus kontraŭstari al tiu influo. Nur tio helpus, se tia lingvo funkcius vaste kiel internacia lingvo, kiu ne havus kapablon por superrega influo (ĉar kiom ajn potenco estus malantaŭ ĝi, tiu potenco estus monddimensie interdividita, sekve de tio, ke ĝi estas gepatra lingvo de neniu etno). Tia lingvo estas Esperanto. Tial ekzistas natura komuna intereso. Kiu lingvisto (aŭ alia persono) rekonas tiun ĉi interrilaton, tiu iĝas amiko de Esperanto. Mi nomis bazaj personoj tiujn lingvistojn, kiuj jam rekonis tiun ĉi interrilaton, kaj tiu rekono povas disvastiĝi ankaŭ en ilia medio, ĉar sub influo de novaj faktoj, novaj argumentoj la opinioj povas ŝanĝiĝi. Eble tio postulas longan tempon. Pro tio pacienco, konsekvenco, persisto kaj klara argumentado in la informagado estas tre grava.

Pri kunlaborado de esperantistoj en la informagado Ĉi tiu raporto estus tre manka sen mencio de la graveco de la kunlaborado en la informagado inter esperantistoj. Tamen ĉi-okaze mi povas emfazi tiun gravecon nur per mencio de kelkaj ekzemploj.

Kiel mi jam komence menciis, plurajn jarojn mi havis interkontakton kun la laborgrupo pri lingvoproblemo en EU. Kadre de tiu kunlaborado mi havis precipe tre bonan kaj fruktodonan kontakton kun s-ano Germain PIRLOT. Mi ricevis de li multe da informoj kaj materialoj, kies plejparton mi povis utiligi por la informado en libroj kaj en informkajeroj. Kadre de la kunlaboro okazis ekzemple, ke helpe de li mi povis letere reagi al publika letero de Guy VERHOFSTADT ĉefministro de Belgio. Tre utilan kontakton mi havis ankaŭ kun s-ano Umberto BROCCATELLI kaj ankaŭ kun aliaj eksterlandaj esperantistoj.

La realigo de tiu informado pri kiu iom detale temis pli supre supozis kaj postulis ankaŭ enlandan kunlaboradon. Flanke de HEA (ĉef)sekretario Oszkár PRINCZ estis mia kunlaboranto koncerne la redaktadon de numeroj de la jam menciita informkajero. Aparte mi emfazas la tre grandan helpon, kiun donis al la informado la Humana Eŭropa/Esperanta Asocio kaj ĝia estro, Jozefo BAKSA per tio, ke ili eldonis miajn du librojn (en 2000 kaj 2005), kiuj tute ne estas profitdonaj eldonaĵoj, krome ili eldonis ankaŭ la broŝuron Brilu ĉiu lingvo samrajte!

Eventuale alispeca kunlaboro realiĝis per tio, ke esperantistoj en diversaj hungaraj urboj estigis eblecon ĉe loka kultura institucio (biblioteko, muzeo, kulturdomo) por prelegi pri la eŭropa lingvoproblemo (kaj pri Esperanto). Kvankam foje-foje la prelegon aŭskultis nur kelkaj personoj, sed en la loka(j) gazeto(j) preskaŭ ĉiam aperis informoj pri la temo de la prelego.

(Ne)resume Certe estas nekutima trakti temon laŭ praktikaj ekzemploj kaj spertoj. Tamen mi pensas, ke la prezento de konkretaj agoj, okazintaĵoj ebligas (aŭ eĉ postulas) prilumigon de kaŭzoj, cirkonstancoj aŭ teoriaj rilatoj ktp. Kompreneble la trarigardo povas esti nur fragmenta kaj manka, tamen mi esperas, ke ĝi ne estos tute senutila.

László GADOS