Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P100

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



<title>100</title>










Informado kaj evoluo de mensostatoj.

La dua kondiĉo estas venki la

disvastigitaj antaŭjuĝojn. Tio postulas grandan informkampanjon (al la publiko, al la politikistoj, al la amaskomunikiloj, al la decidantoj de la privata sektoro) kaj grandan intelektan fleksecon, por evoluigi la mensostatojn (probable, ĉe la samaj personoj). Por tio sendube necesas lukti kontraŭ multaj antaŭjuĝoj — sed kiel diras Pool: « la lingvo estas kampo, kie tiom la fakuloj kiom la laikoj ŝajnas havi la samajn kredojn  eksterordinare rigidajn » (Pool, 1991a : 7 ; mia traduko). Eble necesas malkovri la agantojn de speco de lingva mensperturbo jam de longe identigita de Gobard (1976). Tion dirite, por proponi politikon pri mastrumado de la diverseco, kiu atribuas al Esperanto centran rolon, ne necesas referenci al la nocio de imperiismo (kiel faras Bernard Cassen en la Diplomatika Mondo de Januaro 2005). Eĉ se la uzo de tiu koncepto povas prilumi la lingvan makrodinamikon kaj certajn instituciajn mekanismojn (kiel montras Phillipson, 1992), ĝi ne necesas, ĉar por alveni al la rekomendo de la tria scenaro, sufiĉas kalkuli la kostojn, kiel oni ĵus faris. La konsidero pri egalrajteco povas nur firmigi tiun konkludon. Tamen, eble ne estas malutile pripensi pri la fascino kaŭzita de povo, kaj relegi la Diskurson pri volontula sklaveco de Étienne de La Boétie.

Tiu fundamenta laboro pri la

informado kaj la mensostatoj povas apogi sin sur la faktoj kaj sur la ciferoj referitaj en ĉi tiu studo kaj en la literaturo kiun ĝi referencas. Tamen necesas konsiderebla laboro de analizo kaj de pritrakto de la faktoj. Ne estas la momento por priatenti nun certajn kutimajn obĵetojn, kiuj estis sufiĉe refutitaj  aliloke (Fettes, 1991 ; Piron, 1994 ; Grin, 2004c)

tamen, je mia kono, oni ne disponas pri argumentaro pri la investoj

jam konsentitaj, ne nur por la lernado, sed ankaŭ por la dokumentoj (en la angla) jam konservitaj sur diversaj materialoj. Efektive, la rebato foje kontraŭmetita, estas ke la tuta investaĵo ĝis nun farita, riskas esti perdita.

Ne estas aparte malfacile refuti

tiun obĵeton, nur uzante certajn analogiojn: ĉu oni estus devinta, pretekste de la kostoj, rezigni pri la metrika sistemo (kiel en Usono, kie oni ankoraŭ uzas la mezursistemon nomitan «imperian»)? Ĉu la transiro al la Eŭro devus esti rifuzita pro la alkutimiĝo de la konsumantoj kaj entreprenoj, aŭ pro la kontolibroj tenitaj en la respektivaj naciaj valutoj? Ĉu oni estus devinta rezigni pri komputiloj, ĉar la skribmaŝinoj fariĝus neutilaj? Efektive, ĉiu novigaĵo, ĉiu ŝanĝo, implicas nerepageblajn kostojn, "sunk costs".  Sekve, por efektivigi la longdaŭran scenaron 3, necesus pretigi tradukojn el la angla al Esperanto.Tio cetere ne estas bezono kiu aperos frue: ĝi akiros veran gravecon nur ekde la momento kiam unu generacio kiu studis, kiel fremdan