Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P099

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>99</title>












La ekzameno de tiuj ampleksaj

demandoj prenos tro da tempo. Surbaze de ektrakto simila al « politikanalizo » de la antaŭaj ĉapitroj,  kies konkludoj kongruas kun la citita literaturo, mi kontentiĝos skizi strategion pri lingvoinstruado, kiu povus postuli longan tempon, tio estas, minimume unu generacion. En la dua paragrafo, mi provos skizi strategion mallongdaŭran. La distingo inter la du estas plej grava. Efektive, ĉiu propono uzi Esperanton, estas tuj flankenmetita, ofte sen ajna pravigo; estus tute vane efektivigi ĝin rapide.

La efektivigo de la scenaro 3

estas nur konsiderebla je tri kondiĉoj. La unua dependas de la rimedoprovizo kaj ne kaŭzas apartajn problemojn; la du liaj estas pli malfacilaj, sed kiel ni vidis, la amplekso de la financaj kaj simbolaj interesoj rilataj al la malfacileco de la defioj.

Klerigado kaj dungado de instruistoj.

Mi nur supraĵe pritraktos la

problemon de klerigado de instruistoj. Se la scenaro estas elpensita  por efektiviĝi ene de unu generacio, oni havas pli ol sufiĉe da tempo por klerigi la bezonatajn instruistojn. Pri tio, mi nur citos  Haszpra, sciante ke la temo eventuale meritos pli detalan pritrakton: « [la Esperanto-instruistoj] povas rapide esti klerigitaj el nunaj [lingvo]-instruistoj. La lingvoinstruistoj jam disponas pri kompetenteco supera al la meza por lerni lingvojn, kaj ili jam estis klerigitaj pri la metodiko de lingvoinstruado. Evidentas ke ducenthora kurso estas por ili  pli ol sufiĉa por akiri la kapablon ekinstrui ĝin [...]. La eksperimentoj faritaj en Orienta Eŭropo, post la politikaj ŝanĝoj ĉirkaŭ 1990, montris ke multaj instruistoj pri la rusa lernis alian lingvon, kaj post relative mallonga tempo, povis instrui la anglan, la germanan aŭ la francan je la postulita nivelo. Krome, unu instruisto povas instrui Esperanton al dekoble pli da lernantoj, ĉar la necesa lernotempo estas dekono de alia lingvo. [oni retrovas ĉi tie la kvocienton 1:10 menciitan en la antaŭa ĉapitro —FG]. Oni povas aserti la samon pri la instruado de Esperanto al plenkreskuloj, kiuj ja povus dediĉi la necesan tempon por lerni Esperanton, dum ili nur pene povus trovi sufiĉe da tempo por lerni naturan lingvon » (2003 : 6 ; mia

traduko).
Eĉ sen kalkuli je tiu citita

kvociento de unu al dek, estas probable ke la klerigado de instruistoj ne obstaklas la trian  scenaron. Ni do transiru al la du aliaj kondiĉoj, klare pli malfacile plenumotaj.