Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P098

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



<title>98</title>














Ĉapitro 7:

Kiuj strategioj?

7.1 Longtempa strategio.

La scenaro 1 (« nur la

angla») prezentas konsiderindajn riskojn de uniformigo kaj ne povos preventi la malpromocion de la franca lingvo kaj de la aliaj lingvoj de Eŭropo, escepte de la angla.

La scenaro 2 («

plurlingvismo») estas apogita — almenaŭ je la nivelo de la ĝeneralaj principoj kaj en multe pli nebula versio — de la tuta diskursaro de la eŭropaj oficialuloj. Tamen, krom tio ke la diskursoj ne multe kongruas kun la faroj, tiu scenaro estas nur kredinda se ĝi inkluzivas serion de dispozicioj kiuj normigas sufiĉe strikte la komunikajn kuntekstojn. Tio supozigas subtilan politikon, ĉar la scenaro nur povas funkcii se ĝi kapablas inversigi por sia propra profito, la duoblan logikon de uzebleco kaj de minimuo-maksimigo (aŭ almenaŭ kapablas nuligi tiujn fortojn, en la kazoj kiam ĝi profitus al la angla);  la demarŝo estas des pli delikata, ju pli la dispozicioj necesaj al la sukceso de la dua scenaro povas aperi kiel artefaritaj kaj devigaj.

Ne estas dubebla ke la scenaro 3

estas la plej bona solvo, el ĝenerala analiza vidpunkto, pro la antaŭaj motivoj, kaj eĉ pli se oni konsideras la rolon de la historiaj kaj simbolaj dimensioj, kiujn ĝi ne inklusivas.

Kelkaj verkoj provas ekzameni,

ofte per tre teknikaj ektraktoj, kiuj ankriĝas en la teorio de la raciaj elekteblecoj, kial tia evidenteco ankoraŭ ne estas efektivigita en la edukpolitikoj (Pool, 1991b ; Selten kaj Pool, 1997 ; Güth, Strobel kaj Wickström, s.i.d.), malgraŭ ĝia trafeco je la pedagogia nivelo (Mullarney, 1999). Oni povas serĉi psikologiajn klarigojn (Piron, 1994) aŭ historiajn (Forster, 1982

Ministerio pri publika edukado [Italio], 1995). Fettes (1991) kombinas plurajn nivelojn de analizo en rimarkinde nuancita teksto.