Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P092

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



<title>92</title>






Oni faros ĉi tie la

hipotezon, ke kaze de alpreno de la “tutangla” scenaro, la anglalingvaj landoj ne malpliigus plu sian penon pri fremdlingva instruado, dum la aliaj ŝtatoj, inter kiuj Francio estas ĉi tie prenita  kiel referenco, ne pliigus sian; maksimume oni permesus, ke la unua fremdlingvo devige estus la angla (kiel rekomendas la Raporto de la Komisiono de la nacia debato pri la estonteco de la Instrusistemo), sed ke la financa peno ne estus modifita. Tio estas lima hipotezo, ĉar la alpreno de la “tutangla” certe kreskigus la premon por la ĝeneraligo de la frutempa anglalernado. Malgraŭ tio, laŭgrade ke tiu evoluo povus akompaniĝi de malinteresiĝo pri la aliaj fremdlingvoj, ne estas malsaĝe akcepti, por la bezonoj de ĉi-studo, ke la totalo restus neŝanĝita. Oni do konservos kiel (prudentan) takson de la elspezo por la instruado de fremdlingvoj en Francio kaj Britio, kaze de “tutangla” scenaro, la sumojn de

FLK1F € 8,235 md

FLK1UK = € 2,163 md


Kio direblas pri la aliaj

scenaroj? Denove, la komplekseco de la komparado kondukos nin al kelkaj simpligegoj, inter kiuj la ĉefaj estis prezentitaj supre en ĉi-sekcio, nome koncerne la enkondukon de Esperanto kiel unua fremdlingvo. Oni krome akceptos, ke en la scenaro 2 (plurlingvismo), ĉiuj landoj liveras la saman penon por lerni la fremdlingvojn. En scenaro de pura plurlingvismo, oni konsiderus tion la rezulton de egaleca rangigo de ĉiuj membroŝtatoj. Estas iom alie en la speciala formo de plurlingvismo, en kiu ni devis antaŭsupozi, por esti certaj ke la lernado de konvena nombro da fremdlingvoj ĉiam garantias la interkompreniĝon : fakte la personoj kun gepatra lingvo angla, franca aŭ germana povus kontentiĝi lerni ununuran fremdlingvon (nepre apartenantan al tiu triopo) por havi, same kiel la aliaj eŭropaj enloĝantoj, la regadon de du el tri lingvoj de la triopo; tiu kondiĉo garantias rektan interkompreniĝon en ĉiu subgrupo da eŭropanoj hazarde prenitaj, kiu ajn estas ilia nombro kaj iliaj lingvorepertuaroj. Por simpligi oni akceptos, ke la scenaro de plurlingvismo supozigas, ke eĉ Britio, Irlando, Francio, franclingva Belgio, Luksemburgo, Germanio kaj Aŭstrio instruas du fremdlingvojn al siaj loĝantoj laŭ apliko de la modelo « 1+2 », kiun rekomendas Bruselo kaj Strasburgo. Oni do supozos ĉi tie, ke oni studos en tuta Eŭropo almenaŭ du fremdlingvojn, ĉie kun la sama grado de efikeco, tio estas kun la sama elspezo je kapo por la sama rezulto. Oni do obtenos (por du fremdlingvoj, tio estas ignorante la eblon instrui pliajn):