Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P090

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



<title>90</title>






obteni elspezon je

enloĝanto jare por la instruado de fremdlingvoj, iom pli ol 137 da eŭroj. Cetere, tiu sumo de ĉirkaŭ 8,23 miliardoj de eŭroj samvaloras kiel 10% de la tuta edukada elspezo, ne inkluzive de la tria sektoro. Tiu cifero precize kongruas kun la taksaĵoj faritaj en Svislando antaŭ

deko da jaroj.
Kaze de la brita eduka sistemo,

la malprecizo de la datumoj malebligas, rezerve de studo multe pli detala, liveri vere kompareblajn taksaĵojn. Ĝenerale, la problemo ekzistas pro la fakto, ke la fremdlingvoj iĝis nedevigaj por kreskanta proporcio de la lernantoj en la angla sistemo. Kiel montras Driscoll, Jones et Macrory: « […] 44% de la lernejoj instruantaj en la KS2 [-Key Stage 2: lernantoj aĝantaj inter 7 ĝis 11 jarojn en Anglio proponas fremdlingvojn al siaj lernantoj. 35% de ĉiuj lernejoj proponas lingvan instruadon. Tamen, la oferto de fremdlingvoj estas malpli vasta ol tio ĉi povus kredigi.

Nur 3% de la lernejoj proponas

al ĉiuj lernantoj de ĉiuj gradoj, fremdlingvan kurson de 20 ĝis 30 minutoj, almenaŭ unu fojon semajne. Krome nur 3 el la pridemanditaj lernejoj proponis al ĉiuj lernantoj kursojn de 50 minutoj aŭ pli semajne. La plejofta daŭro de leciono estis 20 ĝis 30 minutoj, kun mezuma frekvenco de unu fojo semajne. La naturo kaj la kvanto de la ofertoj povas ankaŭ varii laŭ la aĝogrupoj ene de la KS2. La pli aĝaj lernantoj ricevis ĝenerale instruadon pli fokusitan kaj pli longdaŭran. 14% el ĉiuj lernejoj respondintaj al la enketo indikis, ke la lernantoj de la sesa jaro [de lernodaŭro] havis lecionojn specife dediĉitaj al la fremdaj lingvoj. 39% de la instruantoj de la baza grado estis favoraj pri plia dediĉo al la instruado de fremdlingvoj. La horaraj postuloj estis konsiderataj kiel grava faktoro por decidi, ĉu la fremdlingvoj envenus en la programo. 27% de la lernejoj, kiuj forigis la fremdlingvojn, motivigis tion pro la manko de tempo.» (Driscoll, Jones et Macrory, 2004: 10, mia traduko).

Surbaze de tiu sama enketo, de

la dokumento Language trends in 2004—KS4 de National Centre for Languages 74 kaj de la datumoj de Eurydice, 75 oni povas fari entutan taksadon de la parto de la fremdlingvoj en la key stages 2 (7 ĝis 11-jaraĝuloj) kaj 4 (14 ĝis 16-jaraĝuloj), sciante cetere ke la key stage 3 (11 ĝis 14-jaraĝuloj) estas la nura, dum kiu la instruado de fremdlingvoj estas deviga — tamen kun dozado ege varia. Tio ĉi ege komplikigas la taksadon de la parto de fremdlingvoj en la horaroj, sen enkalkuli, ke nur la minimuma nombro da horoj en la horaro estas fiksita en la regularo; la konvertado inter horloĝaj horoj kaj instruhoroj estas ankaŭ problema, kvankam mezumo de 50 horloĝaj




74 Fonto:

http://www.cilt.org.uk/key/trends2004survey.pdf.
75 Fonto: http://www.eurydice.org/Eurybase/Application/

frameset.asp?country=UK&language=VO .