Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P079

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



<title>79</title>






interpretado. La tradukado

kaj interpretado konservas do, en ĉi-scenaro, unuarangan gravecon, ĉar ili venas kompensi la komunikadajn maleblojn, kiujn oni ĵus menciis, kaj precipe garantii al ĉiu

civitano la aliron al iuj tekstoj.
Do, enkalkulante la avantaĝojn

proprajn al la plurlingvismo (vidu ĉi-postan paragrafon) kaj la eblon daŭre liveri tradukajn kaj interpretajn servojn inter la tri lingvoj de la triopo, tiu manko rilata al la rekta komunikado en ĉiuj situacio ne estas ĉefa. Estas pro tiu motivo, ke ni daŭrigas la rezonadon supozante, por emfazi la diferencojn inter la kostoj, ke la netaj profitoj de la tri scenaroj estas kompareblaj.

Fakte, alia ĉi tie substrekenda

punkto estas, ke tio, kio diferencigas la scenarojn “tutanglan” de la plurlingvismo aŭ de Esperanto, estas, ke laŭ la scenaro kiun oni sekvas, oni evidente ne konstruas la saman Eŭropon. La plurlingva scenaro estas tiu, kiu apriore plej bone respegulas la idealon de protekto de la eŭropa lingva diverseco, ĉar ĝi garantias (pere de kelkaj adaptoj, al kiuj ni revenos poste) daŭran uzon de pluraj lingvoj kaj ĉiutagan konfrontadon de ĉiu, kun la diverseco de la lingvoj kaj kulturoj;  laŭ tiu scenaro, neniu, eĉ denaske anglalingva, franclingva aŭ germanlingva, rajtas resti unulingva. La scenaro “Esperanto” tiurilate venas kiel la dua, ĉar per la fakto mem de sia neaparteno al ajna lingva aŭ kultura sfero, ĝi lasas pli da libereco al la esprimado de ĉiuj, kaj tion samnivele. La “tutangla” alvenus kiel tria, ĉar ĝia disvastigo ne ĉesas forte premi la aliajn lingvojn, eble malprofite al ilia kreativeco scienca (Durand, 2001) aŭ intelekta.58

Ĉiuj tiuj konsideroj tamen

dependas , kiel dirite supre, de dimensioj nekomercaj de la lingvaj situacioj. Eĉ se oni povis, en ĉapitro 2, skizi manieron por alproksimiĝi al tiuj valoroj, la totala manko de datumoj malebligas nin inklusivi ilin en nia identigo de la profitoj de diversaj scenaroj.

6.4 La instruaj politikoj kaj iliaj kostoj

Por la tri konsideritaj

scenaroj, oni supozos, ke Francio instruas du fremdlingvojn: en la unua scenaro, la anglan kaj lingvon K ; en la dua scenaro, lingvon J kaj lingvon K  (la unua de tiuj du lingvoj estu la angla aŭ la germana, se, kiel oni hipotezis, la plurlingvismo favoras





58 Tiurilate Bourdieu (Bourdieu

kaj aliaj, 2001: 46 ss.) observas: « Kiam oni parolas lingvojn, simple dirite, ĉiam ankaŭ temas pri io alia. La lingvo estas ne nur ilo de komunikado [...] La simbolaj sistemoj estas ne nur simplaj iloj por esprimi la realon, sed ili kontribuas al la konstruo de la realo [...] Kaj indas pripensi [...] por vidi ĉu kaj kiel eblas akcepti la uzon de la angla sen risko de angliĝi siajn mensajn

strukturojn, sen lavigo de la cerbo per lingvaj rutinoj».