Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P063

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>63</title>





“minimum-maksimumigo” tamen

trudiĝos, se ne al la tuta grupo, almenaŭ al ĉiu granda subgrupo ene de tiu grupo: sufiĉas, ke la lingvo X arigas pli multe da partoprenantoj ol iu ajn alia lingvo Y, por esti elektata: tiukaze ĉiuj parolantoj flanklasitaj pro sia nekompreno de la lingvo X, partoprenos al la grupo pere de interpretado poste farita de iuj grupaj membroj scipovantaj la lingvon X. Denove tiu mekanismo povas alĝustiĝi per iuj aranĝoj: iu lingvo X, kiu garantias la minimum-maksimumigon, sed aliflanke socie malakceptata, povos esti anstataŭigata per lingvo Z malpli «inklusiviga»; sed eĉ kun tiaj aranĝoj la mekanismo de disvastigo, kiun ĝi enkondukas, postrestos kaj estas tiu, kiu gravas, ĉefe dum sia interrilato kun la principo de la lingvoj «utilaj» por la komunikado.

Efektive, la fakto ke iu lingvo

X garantias la minimum-maksimumigon, pligrandigas la nombron da eblaj parolantoj, kun kiuj oni povos ĝin uzi: tie kuŝas forta instigo lerni la lingvon X. Sed, se konsekvence, ju pli da personoj lernas la lingvon X , des pli ofte (laŭformale: en tiom pli oftaj komunikadaj kuntekstoj) ĝi retroviĝos en taŭga situacio por garantii tiun faman minimum-maksimumigon. Ekde tiam, la verŝajneco por ke ĝi estos alprenata kiel komunikadlingvo ene de multlingva grupo pligrandiĝas, kio por aliaj personoj plifortigas la avantaĝon lerni ĝin. La interagado inter la principoj de la minimum-maksimumigo kaj de la uzebleco kreas do ege fortan dinamikon de disvastiĝo de la lingvo X. La forto de tiu dinamiko povas nur pligrandiĝi per la miloj da formoj de la tutmondiĝo: ĉi-tiu multobligas la plurlingvajn komunikadajn kuntekstojn, en kiuj la premoj por trovi efikan formon de komunikado estos

konstante kreskantaj.
La modelo de van Parijs do

proponas al ni, laŭ du simplaj ideoj, koheran kaj intuician teorion de la lingvodinamiko. Sendube eblas diversmaniere aranĝi kaj kompliki lian modelon, ĉerpante el analizoj proponitaj en la literaturo, foje dum pluraj jaroj. Tiel, kiel

motivigoj, eblas: 
◊ anstataŭigi la uzeblecon per

la esperataj rendimentoj, laŭ la logiko de la homa kapitalo (vidu paragrafon 3.2);

◊ enkalkuli, laŭ la rezonado

klarigita en la 3-a ĉapitro, la “nemerkatajn” valorojn (vidu paragrafon 3.3);

◊ konsideri, kiel faras

iuj aŭtoroj inspiritaj de la teorio de la raciaj elektoj aŭ de la ludteorio, la pli malpli altajn kostojn de la lernado de la diversaj lingvoj. Kvankam tiuj aŭtoroj konsideras nur la kostodiferencojn kaŭzitajn de la diferencoj pro la denaskaj kompetentoj de la lernantoj, ili ankaŭ povas deveni de la lingvoj mem, aŭ de la malsimileco inter la gepatra lingvo de la lernanto kaj la cellingvo (Piron, 1994);