Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P059

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>





nesufiĉa por atingi kontentigan nivelon de lernado de la « granda » lingvo far

la anoj de la « malgranda » lingvo.
Tamen, la “Aĥila tendeno” de

tiuj modeloj estas la relative mallarĝa vidpunkto, kiun ili alprenas pri la lingvoj kaj iliaj funkcioj. Esence, ili difinas la lingvon nur kiel komunikilon kaj la komunikado ŝajne reduktiĝas al interŝanĝo de informoj. Tio kondukas al troa simpligo de la nocio - pli ĝenerala - de valoro de la lingvo menciita en la 2-a ĉapitro, al la nekonsidero de la ekzisto de nekomercaj valoroj, kaj al la preterlaso

de ĉiuj distribuaj efikoj.
Pli kompleksaj, la studoj de

Selten kaj Pool (1991, 1997) esploras la strategiajn konsekvencojn, kiuj por la agantoj ( interalie la lernantoj, kiuj devas elekti kiujn fremdajn lingvojn studi, kaj ĝis kiu nivelo), dependas de la karakterizo de multaj retoj specifaj al la lingvo. Selten kaj Pool uzas la ludteorion, por esplori tiujn problemojn. Ni ne plue analizos tiujn studojn. Krom la fakto, ke tio postulus alĝebraĵojn, kiuj ege superus la kadron de tiu raporto, tiuj modeloj restas, miaopinie, malmulte uzeblaj en ilia nuna stato, pro ilia ege teoria karakterizo. Grava laboro restas farota por rilatigi tiujn modelojn al la praktiko, kaj tiel

pliigi ilian utilon por orienti la publikajn politikojn.
La lingvodinamiko estis antaŭ

nelonge honorigita de la revuo "Nature", en artikolo de Abrams kaj Strogatz (2003). La esenca rezulto de tiu artikolo estas, ke ĝi prognozas la malstabilecon de la dulingveco, kaj tiu prognozo ŝajnas konfirmata de la malkresko de lingvoj kiel la kimra, la skotgaela aŭ la keĉua. Tamen, ilia modelo estas samtempe tre mekanikeca kaj tre makronivela, kio speguliĝas en la minimuma karakterizo (laŭ la vortoj de la aŭtoroj mem ) de la konsideritaj motivigoj. 38 La daŭra ekzisto de komunumoj plejparte dulingvaj, kiel en Katalunio, Luksemburgio aŭ Andoro, dubigas pri la praveco de ilia esploro . Tamen du fizikistoj, Mira kaj Predes (2005), substrekis, ke tiu prognozo ankaŭ baziĝas sur la hipotezo, ke la lingvoj ege malsimilas. Aliflanke, se la koncernitaj lingvoj estas similaj (kio estas la kazo en Galegio, kie loĝas la du aŭtoroj, kaj kie la galegia kaj la kastilia grandskale kunvivas tra la plimulto de la sociolingvaj "kampoj"    de la ĉiutaga vivo), estas multe pli verŝajne, ke dulingveco konsistigas stabilan solvon. Tamen, malgraŭ sia eksplicita referenco al specifa kunteksto, la analizo de Mira kaj Paredes restas tre malproksima de vera teorio pri aganto vivanta en iu socia kaj politika kunteksto.

Laste, inter la studoj kiuj

konsideras tiujn retefikojn, konvenas mencii la lingvomodelon de De Swaan (2000). Tiu modelo estis specife alĝustigita por konsideri la dinamikon de lingvolernado en internacia kunteksto aplikebla al Eŭropo; tial ĝi





38. Ambaŭ aŭtoroj estas

cetere rilatigitaj al universitata fako pri

teoria kaj praktika mekaniko.