Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P056

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>



memkompreneble, simple

alilokigas la problemon: kio igas la anglan regule troviĝi en la taŭga loko je la taŭga momento? Siaflanke Graddol esploris pli proksime la faktorojn ofte makroekonomiajn, kiuj sendube estas strukture ligitaj al la disvastiĝo de anglalingvaj praktikoj ekster la landoj tradicie anglalingvaj. Tamen el tio denove ne eliĝas ajna klarigo pri la disvastiĝo de la angla, kaj ankoraŭ malpli pri teorio de la

lingvodinamiko.35
Koncerne la francan, multaj

studoj ofte menciitaj dum publikaj debatoj pri lingvoj - nome kiam temas pri kiujn lingvojn instrui konsiderinte la Eŭropan kuntekston - emfazas la historian aŭ komparan lingvistikon (de ekz. Walter, 1994; Hagège, 1992), kaj aplikatan lingvistikon aŭ sociolingvistikon (ekz. Calvet, 1993 1999 2002; Hagège, 2000). Tiuj  bonvenaj verkoj proponas al ni fenomenologian enhavon, kaj ofte

helpas malkovri diversajn mekanismojn de la lingvodinamiko. 
Tamen, tiuj verkoj ne sufiĉas

por kunmeti politikon pri lingvoinstruado, laŭ la difino de la ĉapitroj 1 kaj 2 de nuna raporto. Unue, tiuj verkoj nenion opinias pri la lingvodinamiko, kiu povus ĝenerale identigi la eblajn kaŭzarojn. Alivorte, troveblas en tiuj verkoj, nek elementoj kiuj klarigas tiun dinamikon en integrita strukturo, nek sistema esploro pri la naturo de la rilatoj, kiuj ekzistas inter ili, kaj kies interago kaŭzas la kreskon de certaj lingvoj kaj la malkreskon de aliaj. Sekve, la malmultaj ĝeneralaj proponoj, kiuj rezultas el tiuj verkoj, estas refuteblaj (Pool, 1991-a). Plie, ili neniel konsistigas analizan kadron por vera lingva politiko, ĉar ili ne prezentas ĝin kiel publikan politikon, kaj tute ne penas identigi, taksi kaj kompari la respektivajn meritojn kaj malavantaĝojn de diversaj scenaroj. Sekve, la bazo sur kiu estas kunmetitaj diversaj proponoj por instruado de fremdaj lingvoj - en Francio aŭ aliloke - estas neeviteble manka.36

Ekzistas ankaŭ en Francio,

fronto de aktivaj esploroj pri la loko de la angla rilate la francan (Truchot, 2002). Kvankam la lingvodinamiko necese ĉeestas kiel kaŭzo aŭ kiel konsekvenco en tiuspecaj studoj, ĉi-tiuj lokiĝas en sociolingvistika perspektivo kun etnografia metodologio, kiu celas elmontri, kiamaniere la kompetentoj de la agantoj (efektivaj    aŭ atenditaj) estas perceptitaj kaj valorigitaj, iteralie en la profesia vivo, kaj kiu celas eltiri el tio konsekvencojn pri la naturo kaj la nivelo de la kompetentoj




35. Je la momento, kiam

estas skribataj tiuj linioj (aprilo 2005), Graddol estis poluranta iun ĝisdatigon, ankaŭ pro komisio de la British Council.
36. Iuj proponoj de Calvet (1993, 2002) estas kritikitaj en Grin(1997,

2005 respektive)
.