Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P055

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>



la 20a jarcento)? Ĉi tiuj

demandoj eksplodigas la norman analizan kadron, kiu kontraŭas la naciajn indiĝenajn lingvojn (kun loka disvastiĝo kaj uzo ene de unu komunumo) al vehiklaj lingvoj (pli larĝe, eble internacie

disvastiĝintaj kaj ĉiukaze interkomunumaj).33
Tiu problemo de makrodinamiko

de la "grandaj" lingvoj ( kontraŭe al la dinamiko de la regionaj aŭ minoritataj lingvoj) estas la temo de relative disaj ektraktoj en aplikataj sociolinvistiko kaj lingvistiko; la plimulto el ili, tamen, ne liveras ĝeneralan klarigon de la fenomeno. La malesto de tia ĝenerala teorio estas montrita de kelkaj aŭtoroj (Appel et Muysken, 1987). Kion oni ĝenerale renkontas, tio estas provoj de respondo, ofte nur priskribaj, aŭ tro fiksitaj en iu specifa realaĵo por ebligi ĝeneraligon. Iuj aŭtoroj ŝajne esperas solvi la analizajn problemojn utiligante, sen plia formalaĵo, siajn proprajn valorjuĝojn, kaj sen provo pravigi ilin per argumentado bazita sur publika bono - dum tiu ekzerco nepre necesas, se oni celas proponi politikojn pri lingvoj aŭ

lingvoinstruado. 
Kompleta recenzo de la

literaturo eliĝus la kadron de nuna studo, sed utilas diri kelkajn vortojn pri ofte cititaj verkoj, kiam temas pri lingvodinamiko, eĉ se estus nur por distingi nin de ili.

Sur la internacia nivelo, unu el

la ĉefaj demandoj estas kompreneble tiu de la disvastiĝo de la angla. Oni ofte citas du studojn, pri tiu temo: la verkon de David Crystal titolitan English as a Global Language (Crystal, 1997) kaj la raporton redaktitan de David Graddol laŭ komisio de la British Council, The Future of English? (Graddol, 1997). La analizo de Crystal estas esence historia kaj priskriba, sed laŭ la kaŭza flanko, ĝi restas multe tro cirkla. Fakte, lia plej forta konkludo estas, ke la disvastiĝo de la angla klariĝus per la fakto, ke tiu lingvo estus troviĝinta, multfoje, «at the right place at the right time» (Crystal, 1997: 110). Tia aserto,



33. La diferenco de

koncepta malfacileco inter la pritrakto de la dinamiko de la regionaj aŭ minoritataj lingvoj unuflanke, kaj de la «gravaj» lingvoj aliflanke, rememorigas pri la distingon faritan de la teorio pri la internacia komerco en la analizo de la komercaj fluoj inter landoj, kaj plej ĝenerale, de la ekonomika analizo de la merkatoj. Fakte la ofta hipotezo en la teorio de la internacia komerco pri la «malgranda malfermita ekonomio» nin tuj situas en relative simpla kazo, en kiu la «malgranda» partnero en la komerca interŝanĝo pro sia modesta graveco havas nenian influon al la kondiĉoj de la monda merkato, same kiel unu izolita konsumanto en merkato laŭ perfekta konkurenco havas nenian influon al la prezo de la varo kiu interŝanĝiĝas en ĝi. Male, la analizo de la komercaj rilatoj inter du «grandaj» landoj starigas novajn demandojn, ĉar la konduto de unu el la du partneroj modifos la nivelon de prezoj sur la monda merkato. Samspecaj motivoj kompleksigas la analizon de la dinamiko de la «gravaj» lingvoj.
34. Notu ke Graddol persone

insistas pri la neceso de la demandosigno en tiu titolo.