Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P052

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>





Krom la enketoj celantaj la

dimensiojn ekonomiajn kaj komercajn, oni same rimarkigu la ekziston de esploroj celantaj la aĉeton, fare de entreprenoj, de prilingvaj klerigoj (Sabard, 1994) aŭ la etnografion de la lingvaj praktikoj (Lussier, 2004; Lüdi kaj Heiniger, 2005). Iuj verkoj montras neatenditajn rezultojn, kiel tiuj de Cremer kaj Willes (1991, 1994), kiuj montras, ke la gravaj komercaj interŝanĝoj povas sukcese okazi sur la bazo de minimuma komunikado, tio signifas: inter partneroj disponantaj tre malgandan komunan lingvokonon: tiu rezulto estu rilatigata al unu el tiuj de la studo de OFEM, laŭ kiu 76% de la enketitaj entreprenoj ne konstatas lingvobaron por siaj eksportaĵoj. Oni tamen rajtas supozi, ke la ofteco de tiaj situacioj laŭgrade malaperos je malproksima templimo, proporcie al la relativa malpliiĝo de varoj kun malgranda teknologia enhavo, kaj la kresko en la internaciaj

komercaj fluoj entute, de la kvanto de informoj mezume bezonataj.
Konklude oni do rajtas diri, ke

eĉ se ekzistas percepto tre disvastiĝinta, ke la angla lingvo havas fortan gravecon en la funkciado de grandaj entreprenoj kaj ke ĝi povas kontribui al ilia sukceso, oni ne scias multon en tiu kampo. Unue, la efiko de tia avantaĝo ĝenerale situas nivele de la variabloj, kiaj la partoj de merkato, kiuj ne aŭtomate respondas al profitoj; due, oni ne konas la precizajn kaŭzecojn, en terminoj de  procezoj  de produktado kaj distribuado, kiuj generas tiun avantaĝon; trie, plu ekzistas iu malklaro pri la efika utiligo kaj la vera neceso de diiversaj kompetentoj pri fremdlingvo en la ĉiutaga profesia vivo.