Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P051

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>



 “centre

de recherche pour l’étude et l’observation des conditions de vie” (Esplorcentro por la studado kaj observado de la vivokondiĉoj) (CREDOC), de “laboratoire de recherche en management” (laboratorio de esploro pri estrado) de la universitato de Versailles-Saint Quentin en Yvelines, de “observatoire de la formation, de l’emploi et des métiers de la Chambre de commerce et d’industrie de Paris” (observatorio de la klerigo, de la enpostenigo kaj de la profesioj de la Ĉambrego pri komerco kaj industrio de Parizo), de “services des études de l’Agence française pour le développement international des entreprises” (Studoservoj de la franca Agentaro por la internacia disvolvo de la entreprenoj) kaj de “Forum francophone des affaires” (Franclingva Forumo de la negocoj). Sinjorino Catherine Tasca

ankaŭ redaktis raporton pri tiu temo en julio 2003
».
Tiuj diversaj enketoj kaj la

analizoj rezultantaj el ili estas tre malsimilaj laŭ sia metodaro, sia miestrogrando kaj sia reprezenteco. Oni rajtas taksi la ĝeneraligeblon de la kolektitaj informoj,  altranga, en la kazo de la studoj kun grava efekto (nome tiu de “Observatoire de la Formation, de l’Emploi et des Métiers” ; vidu ĉi-sube), sed malgraŭ ĉio la reprezenteco ne estas garantiita, ĉar la partopreno al la enketo estis libervola. Kontraŭe la amplekso de alia enketo (Pigeyre et Crétien, 2003) estas tre limigita, ĉar ĝi koncernis nur du entreprenojn.

Pluraj rezultoj de la studo

realigita de OFEM (« Les pratiques linguistiques des entreprises travaillant à l’international » (la lingvaj praktikoj de internacie funkciantaj entreprenoj)28, estas rekte trafaj pri la demandoj, kiuj okupas nin ĉi tie. Tiu enketo celis 501 entreprenojn, telefone pridemanditaj en junio 2003. Ĝi estas riĉa je kvantaj donitaĵoj indikantaj nome, ke la angla estas la ĉefa lingvo parolata de la klientaro nefranclingva (89%), sekvata de la germana (44%), la hispana (36%), la itala (17%), la araba (6%), la ĉina (4%) kaj la japana (4%). La regado de la angla estas taksata sufiĉe grava, por ke triono de la enketitaj entreprenoj (nome inter la plej grandaj) organizu aŭ financu klerigadon pri la angla. Ĉar proksimume 52% de la enketitaj entreprenoj realigas almenaŭ 50% de siaj vendosumoj ĉe klientaro nefranclingva, la lingvoj povas estigi ĉefan atuton por la disvolvado kaj mastrumado de la kontaktoj kun tiu klientaro. Entute 51% de la entreprenoj asertas ke la angla estas forta konkurenca avantaĝo.

Miascie tamen neniu el la kvar

enketoj donas indikon pri la specifaj procezoj, per kiuj la fremdlingvaj kompetentoj estas uzitaj kaj interpleksiĝas kun la procezoj vere ekonomiaj de produktado kaj distribuado de la bienoj kaj servoj 29 – en la logiko skizita de la Fig. 6 de la antaŭa sekcio. Ekirante el tiuj du tipoj da studoj, restas do malfacile preterpasi la konstaton kaj eltiri el ĝi rekomendojn por politiko de instruado de fremdlingvoj.




28 Vidu

http://www.ofem.ccip.fr/documents/Linguistiques.pdf.
29 Ni menciu, ke la aŭtoro de ĉi tiuj linioj ĉeestis la prezentadon de la rezultoj de tiuj kvar studoj dum kolokvo organizita la 23an de junio 2004 en Chambre de Commerce et d’Industrie de Paris.