Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P050

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>





kolektendas kaj kiuj demandoj starigendas. Ni trarigardos kelkajn de tiuj rezultoj en la sekvanta

sekcio.

4.2 La enketoj ĉe la entreprenoj

Oni povas distingi du

orientiĝoj en la grandaj enketoj ĉe entreprenoj, celantaj klarigi iliajn lingvajn praktikojn. Unue, ekzistas tradicio enradikitaj en Kebekio (Bouchard, 1993, 2002 ; Vaillancourt, 1993, 1996), kiu pli freŝdate disvastigixis en Katalunion, en Vaskion kaj en Kimrion (Eŭropa Komisiono [DG XXII], s.i.d.). Ĝi interesiĝas pri la fortoproporcioj inter lingvo relative dominata aŭ minacata (respektive la franca, la kataluna, la vaska kaj la kimra) rilate al domina lingvo (ĉi-kaze la angla aŭ la hispana).

Tiu tradicio tamen ne estas la

plej trafa rilate la demandojn diskutatajn ĉi tie, en kiuj pli gravas scii kiujn kompetentojn pri fremdaj lingvoj utilas plibonigi, nome laŭ la bezonoj de la entreprenoj. Tial taŭgas memorigi alian orientiĝon, de aŭstralia deveno  (Stanley, Ingram kaj Chittick, 1990 ; ALLC, 1994

Stanton kaj Lee, 1995). Tiuj studoj starigis jenan demandon
ĉu por

Aŭstralio, enmigrada lando, oportunas favori la konservadon de la kompetentoj de la migrantoj pri iliaj respektivaj originaj lingvoj, enkalkulante la fakton, ke tiuj kompetentoj povas favorigi, por multaj varoj kaj servoj surmerkatigitaj de la aŭstraliaj entreprenoj, la aliron al fremdaj merkatoj?
Tiuj aŭstraliaj studoj tamen ne rezultigas efektojn sufiĉe klarajn. La enketitaj entreprenestroj montras limigitan intereson pri lingvaj kompetentoj ekster la anglalingvaj. La esploro de dungofertoj, de 1980 ĝis 1992 montras tamen plimultiĝon de la nombro de postenoj,  por kiuj la lingvaj kompetentoj estas postulataj, nome pri la japana kaj la ĉina (ALLC, 1994 : 114); tiu evoluo plifortigas la atendoj de la aŭstralia turisma sektoro, kiu antaŭvidis fortan kreskon de la bezono pri personaro lerta pri altaj fremdlingvaj kompetentoj. 
Sendube duonvoje inter ambaŭ tiuj orientiĝoj troviĝas la freŝdataj enketoj en Francio kaj en Kebekio pri la lingvaj bezonoj de la entreprenoj. La  kunigo de ambaŭ tiuj tradicioj cetere estas ilustrata la komparo de studoj realigitaj en diversaj landoj (Sekretariejo pri la lingva politiko, 2004; vidu ankaŭ Cerquiglini, 2004).

La specife francaj enketoj estas

atentigitaj en Raporto 2004 de "Délégation générale à la langue française et aŭ langues de France" (ĝenerala delegitaro pri la franca lingvo kaj pri la franciaj lingvoj)27 en kiu oni povas legi (p. 62), ke «pluraj studoj estis konfiditaj far la ĝenerala delegitaro pri la franca lingvo kaj pri la franciaj lingvoj al teamoj da esploristoj. Temas pri






27 Vidu

http://www.culture.gouv.fr/culture/dglf/rapport/2004/Rapport_au_parlement_2004.doc