Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P047

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>








La nune disponeblaj teoriaj studoj en la lingva ekonomio pri la valorigo de la lingvoj en la entreprenoj estas do multe tro partaj kaj tro disaj por vere klarigi la problemon de la elekto de la instruendaj fremdlingvoj.

Koncerne la kontribuojn

rezultantajn el la sociolingvistiko kaj ĝenerale rezultantajn el observolaboro celanta la empirian kontroladon de teoriaj analizoj de la lingvaj praktikoj en plurlingva profesia medio, ili estas tro malproksimaj de la temaro de la ekonomika valorigo (kaj do de la  bezono de kompetentoj pri fremdlingvoj far entreprenoj) por multe helpi (vidu ekz. Cigada, Gilardoni et Matthey, 2001).

Cetere la tipa mikroekonomika

teorio ne ebligas la detalan analizon de la kialoj, kiuj igas tiun aŭ alian fremdlingvon profitdona, kaj apenaŭ disponigas bazon por celi la enhavojn de la instruaj programoj, eventuale proponante adaptitajn ofertojn al malsamaj grupoj da lernantoj. Nuntempe diversaj esploroj pri tiu demando estas planitaj [-piednoto 26-] , kaj se la ekzameno de tiu demandaro ege superas la kampon de la nuna studo, tamen eblas proponi analizan skemon (Fig. 6 ĉi-sube).

La analizo devus komenciĝi per

tipologio de la kuntekstoj, en kiuj la aktiveco de la produktado au distribuado estas esence modifita pro la diverseco de la ĉeestantaj lingvoj. Tiu tipologio siavice, fiksiĝu en certa koncepto de la ekonomia aktiveco.  Apriore, oni do bezonus analizi la influon de la lingva diverseco sur:

1) la ekstera komunikado kun la

klientoj kaj la liverantoj ;

2) la interna komunikado inter

laborantoj rekte okupataj en la produktado, kaj ankaŭ inter la estraro kaj/aŭ proprietuloj unuflanke, kaj laboristoj aliflanke;

3) la gamo kaj la proprecoj de

la produktitaj varoj kaj servoj (lingva diferencigo de produkto ne esence lingva; lingvaj produktoj).

4) la dungopolitiko

(identigo de la lingvaj bezonoj de la entrepreno laŭ la procezoj de tipoj 1, 2 kaj 3 skizitaj ĉi-supre, strategioj pri dungo kaj/aŭ de (re-)lokigo de la laboristoj en la entrepreno laŭ iliaj kompetentoj pri LE/L2 ).






26 Miascie tiaj projektoj

ekzistas nuntempe je svisaj, eŭropaj kaj kanadaj niveloj, kadre

de apartaj programoj.