Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P044

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>44</title>






konfirmante tiun kompetenton en

rolo de ŝlosilo  al sukcesoj profesia kaj financa. Kontraŭe, se la oferta efekto dominas, laŭgrade de la disvastiĝo de la kompetento pri la angla en ĉiam pli larĝaj tavoloj de la populacio, la mondoneco de la angla povas nur descendi; estas la scenaro, kiun priskribas  Fig. 5 ĉi-sube, en kiu la serio x, x’, x’’’, ktp. priskribas la ŝovon de la sinsekvaj ekvilibraj

punktoj de tiu merkato (Grin, 1999b).
En la kazo de tia figuro la

lernado rezultus malpli el libervola investado ol el neceso de socio-ekonomia partopreno. Ĉu tiu evoluo estas kredebla? Sendube maleblas tion diri pro du kialoj. Unue, la donitaĵoj ebligantaj projekcion sur la estontecon ne ekzistas; due, la aktuala formo de la disvastigo de la angla estas sen precedento en la homa historio, kaj la similaĵoj kun la latina antaŭ du jarmiloj estas tre malmulte konvinkaj, ĉar la kondiĉoj teknologiaj, socialaj kaj ekonomiaj ne rilatas al tiuj, kiuj kuraĝigas la nunan ekspansion de la angla. Tamen, nenio malhelpas starigi paralelon al alia kompetento, kiu komence rezervita al maldika tavolo de la socio, etendiĝis en kvazaŭ la tuton de la populacio loĝanta en la disvolviĝintaj landoj: la kapablo legi kaj skribi (sen necese invoki la nocion, pli postulan, de litereco; vidu OCDE, 1999). Kvankam temis pri malofta kaj vendebla kompetento, ĝi iĝis banala, nemalhavebla kaj precipe malsufiĉas por garantii sukceson profesian kaj financan. Tre eblas, ke oni observas je longdaŭro similan evoluon por ĉiu lingvo, de kiu la regado ĝeneraliĝus ĉe la majoritato de la populacio, precize kiel sugestas

Fig.5: SALAJRADO DE LA ANGLA JE

LONGDAŬRO
<img alt="" src="Grin03Fig05.jpg" style="width: 560px; height: 262px;">