Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P042

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>42</title>



epoko, kiam eklaboros la junuloj nuntempe plenumantaj aŭ komencantaj sian lernadon.
Estas tre malfacile antaŭdiri

sen pripensi pri la dinamiko de la lingvoj, kiel ni poste detale vidos en ĉapitro 5. Tamen, oni povas skizi diversajn scenarojn kaj diskuti pri ilia kredebleco. Ni nin metu en vidpunkto de longdaŭro kaj supozu, ke ial la angla lingvo iĝis mondona kompetento, kiu al tiuj, kiuj regas ĝin, donas aliron al salajraj diferencoj tiaj, kiajn priskribas tabelo 2 en la sekcio 3.2. Tiu situacio povas esti reprezentata pere de tre klasika grafiko de labormerkato, en kiun oni metas abscise la laborkvanton L (ĉi tie, de kvalifikita laboro en la senco de “kompetenta pri la angla”) kaj ordinate la salajra rilatumo w (oni povintus ordinate meti la salajran diferencon, al kiu la regado de la angla donas aliron). En tiu grafiko (Fig. 3), la menda kurbo D normale estas descenda, kaj la oferta kurbo normale estas ascenda; la valoroj w* kaj L* markas la salajron kaj la nivelon de dungofertoj ĉe la ekvilibro de la labormerkato.

FIG 3: LABORMERKATO KUN

KOMPETENTO PRI LA ANGLA
<img alt="" src="Grin03Fig03.jpg" style="width: 554px; height: 440px;">

Se la dungantoj efektive

postulas de kreskanta proporcio el siaj dungitoj, ke ili scipovas la anglan, tio montriĝas per dekstrenŝovo de la kurbo D en la direkto de D’. El tio sekvos plialtiĝo de la salajra rilatumo sur tiu merkato de w* al w*’, kaj ankaŭ kresko de la dungokvanto kun kompetento pri la angla, de L* al L*’. Tamen la individuoj observante, ke la regado de la angla estas pli bone salajrata, kreskigos sian investadon en la angla –