Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P041

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>41</title>



Unue, oni jam diris, ĉi tie ne

temas pri nur “komercaj” rendimentoj, kiuj neglektas la profitojn, kiujn povas doni la regadon de fremdlingvoj ekster la partopreno en la labormerkato. Estas apenaŭ dubo, ke tiuj motivoj ankaŭ ĉeestas. Ili nome ligiĝas al la kontentigo, kiun la aktoroj havas pro la rekta aliro al la socio kaj al la kulturoj ligitaj al la lingvo X, kiun ili estos peninta lerni. Sekve estas logike konsideri, ke tiuj nekomercaj valoroj estas enkalkulataj far la individuoj en la propraj lernodecidoj, kaj ke ili devus esti enkalkulataj ĉe la elektoj de lingvoinstrua politiko.

Tamen la ekzisto de tiuspeca

valoro (kaj do de la motivo, kiun ĝi okazigas) estas ĝenerale nur postulata aŭ supozata kiel evidenta. Miascie ĝi neniam estis taksita. La afero estas sendube konsiderebla, nome uzante la metodologion bone disvolvitan en la media ekonomio, de la “hedonismaj prezoj” kaj de la kontingenca  taksado (Rosen, 1974; Hahnemann kaj Knetsch, 1992).

Tamen mi ne plu pritraktos tiun

diskuton. Por la sekvo de la studo ni do kontentiĝos farante la du jenajn hipotezojn: unue, ke la nekomercaj valoroj aldoniĝas al la komercaj valoroj, kaj ke la rilatumoj de komercaj rendimentoj [-piednoto 21-] estas multiplikendaj per termino (1+k), en kiu k≥0; due, ke la valoro de k estas des pli alta, ju pli la rilatumo de komerca rendimento estas malalta. Alivorte, se la rilatumo de komerca rendimento estas alta, la suplemento de la valoro pro nekomercaj efektoj estos malalta, ne absolute, sed relative al la komerca valoro; inverse, se la rilatumo de komerca rendimento estas alta, la suplemento de valoro pro la nekomercaj efektoj emas esti alta, ne necese absolute sed relative al la komerca valoro. Restas do tre ebla, ke la rilatumo de entuta rendimento restas la plej alta por la lingvoj kiuj tuj prezentas altan komercan rendimenton.

Jen la dua limigo, kiu

malfaciligas la uzon de la rendimentaj rilatumoj, ĉu komercaj, ĉu ne

komercaj, kiel bazon de decido pri eduka politiko.
 Unu el tiuj limigoj

esencaj de ĉiu analizo de ekstera efikeco bazita sur la netaj diferencoj aŭ sur la rendimentaj rilatumoj estas, ke ĝi donas ideon pri la mondono de iuj kompetentoj en certa momento, sed ke ĝi diras nenion pri ilia posta evoluo; en la plej taŭga kazo, ĝi validas nur je mallonga aŭ mezlonga daŭro. Tiu ĝenerala limigo validas ankaŭ por la taksado de la kompetentoj pri fremdlingvoj. Tiele la forta rendimento de la angla en Svislando, taksita elirante el datumoj kolektitaj en 1995-1996, tre eble multe plifortiĝis ekde tiam; sed tio ne antaŭdiras tion, kio ĝi estos post dek aŭ dudek jaroj, en la



21 Kiujn oni supozu strikte pozitivaj, eĉ se ege malaltaj.