Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P038

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>38</title>



ktp. kaj, aliflanke, la tiel

nomataj nerektaj kostoj, aŭ foroferitaj profitoj. Eblas flankenlasi la rektajn kostojn pro la sekvaj kialoj. En plejmultaj landoj, kiam edukado estas efektivigata de la publika sektoro kaj la lingvoj instruataj kadre de la eduka sistemo, la rektaj elspezoj far la studantoj por lernadaj aferoj, eĉ se ne nulaj estas relative malaltaj kaj povas esti ignorataj (se oni enkalkulus ilin, tio ne kondukus al gravaj diferencoj en la taksataj rendimentrilatumoj). Pri la foroferitaj profitoj, ili estas proksimume nulaj por studantoj ne ankoraŭ atingintaj la leĝan aĝon por labori (ĉar ili ne rajtus vendi sur la labormerkato la tempon, kiun ili ne trapasas en la lernejo); krome, eĉ preter la minimuma leĝa aĝo por pagata aktiveco, estus kvazaŭ neeble negoci pri salajro por la tempo libervole ĉerpita el la semajna horaro de lingvokurso.

La individuaj elspezoj enhavas

ankaŭ ceterajn elementojn, kiel la aliĝkostojn por la vesperaj kursoj kadre de la trejnado de plenkreskuloj. Ĝenerale, tamen, trejnado de plenkreskuloj aŭ permanenta trejnado restas individua decido, ne ŝtata decido, kaj sekve ne estas enkalkulata en la kostoj de la publika edukada politiko. Ili do ne inkludendas en la takson de la individuaj rendimentrilatumoj de kompetentoj akiritaj de la plejmulto de la populacio per la publika edukado-sistemo.

3.3 La sociaj rendimentrilatumoj

La sociaj rendimentrilatumoj

transponas la kalkulon de la individuo al la socio. Oni principe uzas averaĝajn valorojn por la profitoj unuflanke kaj por la kostoj aliflanke, sciante ke temos pri la kostoj konsentitaj de la publikaj administracioj por la instruado de fremdlingvoj.

La taksado de la kostoj levas

certan nombron da malfacilaĵoj: la datumoj pri tiu parto de la tuto de la edukaj elspezoj plejofte ne ekzistas aŭ estas ege disaj, ĉar la librotenadaj  praktikoj en la instruada kampo ne ankoraŭ uzas la analizan librotenadon, kaj do ne donas laŭfakajn ciferojn de la elspezoj .
La kostoj de difinitaj lernejaj programoj karakterizataj far la uzo de specifa lingvo kiel kurslingvo estas foje taksitaj (ekzemple Patrinos k. Velez, 1996); miascie la sola ekzemplo de ĉi-tipaj taksadoj eksplicite derivitaj el la entutaj elspezoj troviĝas en esploro pri la lingvoinstruado en Svisio (Grin k. Sfreddo, 1997).
Laŭ tiu esploro, la entuta elspezo je studanto kaj je jaro por la instruado de la tuto de ĉiuj duaj lingvoj estas 1 500 svisaj frankoj (proksimume € 1 000). Ege skeme, eblas diri ke averaĝe, 10% de la entutaj edukadaj elspezoj estas dediĉataj al la instruado de duaj lingvoj. Tiuj nombroj ne enkalkulas la postabiturientan instruadon. Oni

tamen povas uzi