Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P033

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>33</title>




La identeca aspekto estas tie

ĝenerale fiksita de la gepatra aŭ unua lingvo, kaj la kompetentoj de fremdaj aŭ duaj lingvoj estas vidataj kiel elementoj de la homa kapitalo en kiu la agantoj investas [9]  Paroli pri lingvo kiel homa kapitalo, estas do preterlasi la problemon de la lingvo kiel identec-vektoro (kaj sekve la tutan literaturon bazitan sur la diskriminacio laŭ lingva aparteno) por privilegii la lingvon kiel investadon; alivorte, tio similas al koncentriĝo je fremdlingvoj sen maltrankviliĝi pro la efekto, kiun povas havi la aparteno al iu aŭ alia lingva komunumo.        

 
Tiu klopodo estas trafa, kondiĉe

ke la elekto de la faritaj investoj havas malgrandajn aŭ neniajn konsekvencojn por la rendimento de la gepatra lingvo. Nu, tio ne estas la kazo je longdaŭro, tio egalas aserton, ke la teorio pri homa kapitalo, kiu povas esti sufiĉa gvidilo por la individuaj decidoj pri lernado de fremdaj lingvoj, povas ne plu esti tia por politikaj kaj kolektivaj decidoj pri instruado de tiuj lingvoj. La teorio pri homa kapitalo do povas doni al ni nur utilan,

sed nekompletan klarigon.
3.2 La individuaj

rendimentrilatumoj

La kalkulo de la individuaj

rendimentoj de la fremdlingvaj kompetentoj, povas baziĝi sur la minceraj ekvacioj, kutimaj ĉe la estimado de la edukadaj rendimentoj, laŭ la nomo de la ekonomikisto Jacob Mincer (1974). Oni ofte enkondukas ĝin elirante el la komparo inter la profiloj aĝo-enspezaj de personoj havantaj aŭ malhavantaj tiun trejnon.  Ĉar tiu metodo estas bone konata kaj ofte uzata (Vidu ekzemple Lemelin, 1998; Psacharopoulos kaj Patrinos, 2004), ne necesas detale reekzameni ĝin.14 Kaze de la taksado de la valoro de la fremdlingva kompetento, oni “plivastigu” la minceran ekvacion per almenaŭ unu termo reprezentanta la lingvajn atributojn de la individuoj.

Komencante per la estimo de la

rendiment-rilatumo de unu plua trejnojaro i kiel :
<img alt="" src="Grin02For33.jpg" style="width: 161px; height: 102px;">
eblas skribi la enspezon post s trejnadjaroj kiel :
<img alt="" src="Grin02For34a.jpg" style="width: 496px; height: 44px;">




14 Oni do

preterlasos ĉiun diskuton pri la eblaj ekonometrikaj pliprofundigadoj, precipe tiuj kiuj rilatas al al klasika problemo de mem-selekto, kiun endus priatenti eĉ rilate al la akiro de lingvaj kompetentoj (Chiswick k. Miller, 1995). Ĉar tiuj pliprofundigaĵoj celas taksi la nivelo de la rendimentrilatumoj tiom precize kiel eblas, ili ne unuarange gravas ĉi-tie. Fakte, alĝustigo de kelkaj elcent-poentoj ne havas efekton sur

la demonstro kiun proponas tiun esploron.