Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P032

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>32</title>







ĈAPITRO 3

LA RENDIMENT-RILATUMOJ DE LA LINGVAJ KOMPETENTOJ


3.1 Aplikebleco de la teorio pri homa kapitalo


Kiam temas pri lingvoinstruado, ŝajnas tute normala afero rezoni, almenaŭ pri la parto de la analizo de la elektotaĵoj, per la bone konata teorio pri la homa kapitalo (Vidu ekzemple Johnes kaj Johnes, 2004). Ni do rememorigu pri ĝiaj principoj, adaptante ilin al la fremdlingvoj:      

◊ la lingvolernado kostas tempon

kaj monon, el ambaŭ vidpunktoj, tiu de la lernanto kaj tiu de la socio;      

◊ la lingvaj kompetentoj de la

agantoj, tamen, ebligas al ili esti pli produktivaj, kreante avantaĝojn por ambaŭ, por la individuoj kaj

por la socio;
    

◊ la individuoj same kiel la socio emos investi en la akiron de fremdlingvaj kompetentoj, se la rilatumo inter la profito kaj la kostoj

estas sufiĉe alta kompare kun ceteraj eblaj investoj.

Tamen tio, kio ŝajnas iom evidenta, kiam temas pri kompetentoj, kiuj kvankam tre postulemaj, restas tre limigitraj (ni diru ekzemple, de la librotenado), ne aplikiĝas al la lingvoj sen alia formo de

proceso.         

La kialo de tio estas, ke lingvoj ne estas nur iloj, kaj ke eĉ kiel iloj, ili estas tre multflankaj. Ili servas ne nur por efektivigi precizan taskon kadre de ekonomika aktiveco laŭ strikta senso; ili krome servas ekster tiu kadro kaj por ege diversaj uzoj. Cetere, lingvo estas ne nur komunikilo, ĉar ĝi rilatas al identeco. Jen punkto, pri kiu sociolingvistoj prave insistas. Kaj kvankam la lingva ekonomio, pri kiu temas la esploroj aplikantaj la teorion pri homa kapitalo al lingvoj, historie traktadis iun aŭ alian dimension, la pli freŝdataj esploroj (kaj ĝenerale ek de Vaillancourt, 1980) traktas la efekton de la lingvaj atributoj de la agantoj, konsiderataj samtempe kiel elemento de homa kapitalo kaj kiel identec-markilo.