Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P028

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>28</title>






FIG. 2 : Optimuma DIVERSECO.
<img

bstyle="width: 381px; height: 325px;" alt="" src="Grin02Fig02Eo.jpg">b


Kvankam ĝi aspektas ne grava,

la rezulto, laŭ kiu la diverseco socie optimuma, estas pozitiva kaj limigita, havas praktikajn konsekvencojn, ĉar ĝi supozigas, ke, deirante de difinita situacio, la dispozicioj celantaj ŝirmi aŭ devigi lingvan homogenecon - aŭ alidire «maleston de diverseco» - estas malkonsilindaj, ĉar ili subtaksas la avantaĝojn kaj supertaksas la kostojn de la diverseco. Inverse la noblaj iniciatoj (ofte inspiritaj de zorgoj kiel «homaj rajtoj») favoraj al senlima lingva diverseco, kaj la starigo de politikoj por kompleta agnosko de ĉiuj lingvoj en la socio - inkluzive de tiuj de enmigrantaj komunumoj, eĉ malgrandaj nombre - enfalas en la mala eraro.

Por proksimume taksi la

avantaĝojn kaj la kostojn, du vojoj estas alpreneblaj. La unua konsistas simple fidi al la politika debato, interalie prezenti detalitajn elekteblecojn al la voĉdonantoj. Teorie la preferoj esprimitaj de la voĉdono spegulos la takson faritan de la voĉdonantoj pri la merkataj kaj ne-merkataj avantaĝoj kaj kostoj. Kaj, eĉ se la laŭmajoritata voĉdono ne solvas la problemon de la eksteraj efikoj, specife de la eksterefiko de retoj (kiel ni vidis antaŭe), la procezo almenaŭ prezentas iajn demokratiajn garantiojn ; eĉ se la rezultoj de laŭmajoritata voĉdono ne interpreteblas kiel garantio de «optimuma» solvo, laŭsence de la ekonomia teorio.

Tamen, por havi pli precizan

ideon pri la ne-merkataj elementoj de iu studata valoro, teorie eblas (kvankam miascie tio ne estis provita) apliki al la prilingvaj elektoj, la taksmetodojn uzatajn en ekonomio de la vivmedio  (Kahnemann kaj Kuetsch, 1992).