Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P027

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>27</title>












2.3. Diverseco kaj optimumeco.

Ni ĵus eksciis, ke, se oni

deziras bazi la elektojn pri lingva politiko sur ia nocio de «valoro», gravas eviti la facilajn metaforojn kaj gravas analizi la problemon tiamaniere ke la komponantoj de la valoro estu indentigitaj kaj mezuritaj. Nu tiu ekzerco stumblas sur teoriajn kaj empiriajn malfacilaĵojn tiom ampleksajn, ke iu vera takso de la respektiva socia valoro de diversaj lingvaj ĉirkaŭaĵoj, restas ne atingebla. Tio aplikiĝas ankaŭ al la elektoj en politiko pri instruo de fremdaj lingvoj. Tiam, kiuj principoj postrestas por gvidi tian politikon, eĉ nur laŭ ĝeneralaj linioj ?

Ĝenerale, pripenso pri la

valoro de la diverseco estas trafa elemento de la takso de la elektoj pri la instruado de la fremdaj lingvoj, laŭmezure ĝia valoro influas la elekton; kaj eblas ĉi-rilate kalkuli ĝeneralan teorian rezultaton pri la relativaj valoroj en iuj lingvaj situacioj pli malpli diversigitaj. Tiu rezultato pensigas, ke verŝajne ne estas avantaĝe por la socio, lasi diversecon malaperi, nek inverse favori senliman diversecon. La argumento estas jena : la diverseco prezentas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kiujn ni simplige nomu profitoj kaj kostoj, kaj pri kiuj estas klare, ke ili estas ne nur monaj valoroj, ĉar la ne-merkataj elementoj estas konsiderendaj.

La ĝenerala deirpunkto estas la

ideo, ke pli granda diverseco kreskigos la avantaĝojn kaj la kostojn. Sed la avantaĝoj pligrandiĝas laŭ malkreskanta variado, dum la kostoj pligrandiĝas laŭ kreskanta variado.11 Laŭ tiuj kondiĉoj, la kurboj kiuj reprezentas la avantaĝojn kaj la kostojn ĝenerale  havos la formon montritan en la figuro 2, kun optimuma nivelo de diverseco ĉe la punkto d*, kiu egalas nek nulon nek infiniton.






11. La legantoj, spertaj pri la

ekonomia teorio, rekonos tie la konceptojn pri malkreskanta marĝena utileco en la konsumado kaj pri kreskanta marĝena kosto en la produktado.