Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P022

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>22</title>










finfine  celas

modifi nian lingvan ĉirkaŭaĵon laŭ direkto supozeble

dezirenda (Grin, 2003d).
La pozicio de lingvo rilate

al alia kompreneble dependas de la interagado de tre diversaj agantoj : ne nur de la ŝtatoj, sed ankaŭ de la entreprenoj, de la asocia sektoro, kaj lastvice de la individuoj mem. Tial ni povas paroli pri «lingva politiko» de la grandaj entreprenoj, kaj tiu esprimo troveblas en la franclingva literaturo. Tamen gravas taŭge diferencigi  la agantojn, ĉar ne ĉiuj havas la samajn celojn. Tiel tute eblas, ke iu entrepreno havas prilingvan strategion (ekzemple iu multnacia entrepreno kiu, kvankam francia, dekretas la anglan interna komuniklingvo), sed tiukaze, ĝi agas cele al ekonomia profito. Inverse, publika politiko, inkluzive en sia apliko al la lingvo, supozeble celas la komunan bonon. Kaj cetere, ja tie troviĝas ĝia malfacileco : oni komparu la diversajn scenarojn laŭ iliaj konsekvencoj pri la komuno bono.

Krome la lingva ĉirkaŭaĵo

entenas la klasikajn karakterizojn de la kolektivaj posedaĵoj kaj servoj, aparte tio estas la « nekonkurenco pri konsumo » et « nebleco pri forigo ». Tiuj karakterizoj videble similigas la lingvan ĉirkaŭaĵon al la natura ĉirkaŭaĵo, kaj do la principoj de publika politiko aplikeblaj al la unua, aplikeblos al la dua. Pli precize, la libera funkciado de la merkataj fortoj certe malsukcesos garantii la socie plej dezirindan lingvan ĉirkaŭaĵon. ĉar ne sufiĉas garantii plej taŭgan nivelon de «produkto» de mediamika kvalito. Sekve necesas ŝtata interveno al la lingva ĉirkaŭaĵo, precize laŭ ekonomia logiko. Ni ne eniros en la diskuton pri la formoj de « merkata fiasko », kiuj pravigas la pritraktadon de la lingva ĉirkaŭaĵo kiel formo de publika varo (Grin, 2003a), sed ni reparolos, ĉe la 5-a ĉapitro, pri la neceso de interveno de la publikaj kolektivoj.

Ni krome precizigu, ke tiu studo

intence evitas ian ajn referencon al la nocio de «bona politiko», aŭ al alia simila nocio, ofte popularigita per angla etikedo kiel «good practice» aŭ «best practice». Kvankam ili furoras en la literaturo kiu fontas el organizaĵoj, en kiuj oni taksas la publikajn politikojn, kiel inter multaj aliaj OCDE aŭ OSCE, tiuj esprimoj referencas al ofte malpreciza kolekto da dezirindaj karakterizoj. Finfine ili ĉiuj resumiĝas al efika atribuo kaj justa distribuo de la rimedoj, ĉu materialaj, ĉu simbolaj.