Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P020

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>20</title>









Eble ne estas senutile

rememorigi ĉi-tie la signifon donitan al la vorto «politiko» : ĝi respondas al la sama koncepto kiel la angla "policy", kontraŭe al la angla "politics". Eĉ se tiu diferencigo ne estas tute preciza – kaj eĉ se oni povas citi kelkajn kontraŭajn ekzemplojn – estas tamen klare, ke, kiam oni parolas pri "politics", oni ĝenerale aludas "politiki" (agi kiel politikisto). Tio-ĉi referencas la konfronton de interesoj kaj de valoroj en iu socia kaj institucia kunteksto. Dume, kiam oni parolas pri "policy", oni supozas, ke la politika debato jam findifinis iom da principoj, kaj ke la demando staras pri la aranĝoj plej bone ebligantaj ilian efektivigon. Ĉe tiu etapo ekstaras la problemo de la komparo inter la poro kaj la kontraŭo pri la diversaj ĉeestantaj opcioj, kaj ĉe tiu nivelo, laŭ la bezonoj de tiu studo, ni situigas la lingvan politikon.

Ĉu la lingva politiko tial

resumiĝas en banalan analizon de kosto-profito (AKP) ? Verŝajne ne, konsidere ke  AKP ĝenerale rilatas al projektoj, kies sekvoj estas pli precizaj ol kiam temas pri lingvoj ; la tradicia AKP ĝenerale nur identigas kaj enkontigas sekvojn sufiĉe rekte mezureblajn, kaj poste el ĉi-tiuj ĝi deduktas netan valoron por ĉiu komparota scenaro ; tiam la alprenota scenaro estas tiu, kiu prezentas la plej altan netan valoron (Dum, 1994). En lingva politiko, male, oni ne povas eviti komparon de tre kompleksaj elementoj de taksado, kiuj estas malfacile, aŭ praktike ne mezureblaj : ĉar lingvo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ  vehiklo de kulturo, historio kaj identeco, estas memkompreneble ke konsiderindas simbolaj aspektoj, kiuj foje povas esti plej gravaj. Ĉu tio malvalidas ĉiu pritrakto de la lingva politiko kiu valorigas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn ? Certe ne, ĉar la identigo kaj, laŭeble, la mezurado de tiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas unu el la kondiĉoj de demokratia debato. Tamen tiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estu komprenataj laŭ sia plej ampleksa signifo, por ne banaliĝi kiel valoroj tiel nomataj «merkataj» (vidu sekcion 2.2 kaj 2.3) ; ankaŭ nepras enkalkuli la kriteriojn, ne nur laŭ efikeco, sed ankaŭ laŭ justeco, kaj tiucele nepras enmeti en la analizon la distribuajn konsekvencojn de ĉiu scenaro (vidu sekcion 2.4). Entute temas pri ektrakto de publika politiko, kiu entenas  larĝskalan gamon de elementoj konsiderindaj dum la komparo de konkurencaj scenaroj. 7




7 Tiu

strebo identigi  kaj mezuri la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la eblaj opcioj estas kelkfoje kritikata kiel «materialigema» aŭ «reduktema» ; la riproĉo facilas, des pli ke ankaŭ la riproĉantoj de tiu «reduktismo» ne mankas la okazon antaŭenigi rekomendojn, kaj faras tion surbaze de komparo, ne ĉiam eksplicita, de la poroj kaj de la kontraŭoj. Necesas do fari tiun komparon kun tiom da homogeneco kaj

travideblo kiel eblas.