Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P018

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>18</title>










Ĉi tiu raporto celas starigi la

problemon de instruado de fremdaj lingvoj, komencante distingi, inter la diversaj scenaroj apriore konsiderindaj, tiujn kiuj estas relative dezirindaj kaj kiuj ne.
Kiam scenaro, ŝajne pli probabla,  montriĝas relative malmulte dezirinda, la evidenta demando kiun oni faru tiam estas: : « ĉu tio estas neevitebla? ». Tiu ĉi raporto, ektraktante la politikon pri instruado de fremdaj lingvoj laŭ tiu vidpunkto,  volas proponi analizon kiu diferencas de tiuj, kiujn oni plej ofte trafas, kaj volas kontribui al la unua ĝenerala orientiĝo pri la ekzistantaj demandoj. Tamen, se ĝi utilas, eĉ nur malmulte, por progresigi komprenon de la instruado de fremdaj lingvoj kiel publika politiko, kaj ĉefe faciligi la ekkonscion pri la komplekseco de la rilatitaj interesoj, ĝi atingos sian ĉefan celon.