Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P015

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>15</title>









raporti pri

la fenomeno, utilas distingi du ĝiajn aspektojn. Unuflanke, ekzistas surfacaj procezoj, nome la monda integriĝo de socioj, kun ĉio kion tio signifas, kiel la disvastiĝo tra la mondo — eble la altrudo al la mondo — de certaj kulturaj modeloj, de certaj vivkutimoj, de certaj lingvoj. Tiun procezon, oni ĝenerale nomas «tutmondiĝon» aŭ samsignife en la angla « globalisation » (Wolton, 2003). Samtempe, oni povas distingi fundamentan transformiĝon, nome la enradikiĝon de logiko propra al modernismo, kun kiel finrezulto, la procezo de individuigo kaj la postulo pri persona aŭtonomio, kiu atestas tiun transformiĝon. Tiu fenomeno akompanas la tutmondiĝon, kaj tial oni povas paroli, citante neologismon de Rossiaud (1997) pri moNdernigo. Sekve, «la akceliĝo»  pri kiu temas ĉi tie, fakte elvokas pli fundamentan evoluon ol simple integradon de socioj kaj tutmondan disvastiĝon de certaj konsumadomodeloj. En la kampo de klerigado kaj de fremdaj lingvoj, tio implicas ke ĉiu politiko devas konsideri, pli ol antaŭe, la motivojn de individuoj, kaj konsenti al certaj postuloj, nome agnoski « la aŭtonomecon » de la partoprenantoj dum iliaj elektoj, ankaŭ kiam temas pri akiro de fremdaj lingvoj kiel elemento de manifestiĝo de ilia individueco kaj kolektiveco. Tio veras, eĉ se la kreoprocezo de personaj  motivoj aŭ celoj treege povas esti influita de  manipulado, tiom komerca, kiom ankaŭ ideologia. Tamen necesas konsideri ambaŭ aspektojn cititajn, ĉar tiu konsidero, kiel ĉiu alia, pravigos ajnan politikon pri linvoinstruado, al la civitanoj.

Trie,

la strategioj la pli progresemaj pri lingvoj (ĉar tiuj klare koncernas la lingvopolitikon, kaj pro tio, situiĝas sur la kampo konvena al nia pritrakto), kiujn ĝis nun Francio aplikis en la kadro de la francparolantaro (Konsilio pri la franca lingvo, 1999 ; Favre d’Echallens, 2004), estas alĝustigataj ekde iom pli ol deko da jaroj 2. Kiel rimarkigas Claude Hagège; «oni ekkonsciiĝas ke la defendo de la franca fare de la francparolantaro aŭ de la franca klubo, ne nur limiĝas al la defendo de la franca, sed de modelo minacita de malpromocio pro la monda disvastiĝo de la angla» (Hagège, in Bourdieu kaj al., 2001 : 57) 3. Oni devas tiri ĉiujn konsekvencojn de tiu alĝustigo kaj apliki ilin al la francia politiko pri instruado de fremdaj lingvoj. Pli precize, evidentiĝas ke la defendo de la franca lingvo, kaj la argumentado kiu ĉirkaŭas la problemaro,  utilas nek kiel spino sur kiu artikiĝus






2. Unu grava evento estas la «

kunveno de la kvar Konsilioj » (Francio, Kebekio, franca Komonumo de Belgio, romanda Svislando) kiu okazis en Kebeko en Novembro 1994.
3. Ankaŭ vidu la intervjuon de Abdou Diouf, ĝenerala Sekretario de internacia Organizon de la franca parolantaro: «Ni batalas kontraŭ unusola lingvo», en Le Figaro

littéraire, 18a de Marto 2004, p. 10.