Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P014

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>14</title>









fremdaj lingvoj kiujn oni

instruos – pri kiu oni asertas multe en politikaj debatoj kaj

amasmedioj, sed ofte sen bona pravigo.

1.2 Tri ŝlosilaj dimensioj de la problemaro.

La konsiderindaj aspektoj de la

fremdlingva instruado devas esti metitaj en la perspektivo de tri fundamentaj tendencoj, interalie kiam temas pri studo direktita al la specifa kazo de Francio. Sen klopodi detale pridiskuti ilin, mi opinias utile, priparoli ilin, ĉar ili nuancas la sekvon de la analizo.

Unue, la instruado de fremdaj

lingvoj aperas kiel neĉirkaŭirebla elemento de ĉies klerigado.
Dum tio de longe estis memkomprenebla en landoj kiuj taksas sin plurlingvaj (ekzemple Luksemburgio, Svislando, Finnlando), aŭ en landoj kies nacia lingvo estas malgranda je la internacia nivelo (ekzemple Danlando, Svedio, Norvegio, Nederlando, Malto, Ĉeĥio, Baltaj landoj, ktp), tio estas nova sperto por landoj kiel Francio, Germanio aŭ Hispanio, kies lingvoj estas kalkulitaj inter la «grandaj».
Oni povas havi la tendencon atribui tiun evoluon al la konstruo de Eŭropo, inter alie, reference al dokumentoj eldonitaj de la Eŭropa Unio kiel la Blanka Libro (1995), kiuj prezentas Eŭropon kiel socio fondita sur la kono, aŭ la strategio, devenanta de la Lisbona Deklaracio (2000), kio samas al atribui ŝlosilan rolon al la komunikado, kaj konsekvence, al la lingvoj. Oni ankaŭ mencios la multnombrajn politikajn deklarojn de la eŭropa Parlamento pri la graveco de plurlingvismo1 (Podestà, 2001 ; Marí kaj Strubell, 2002 ; Nic Shuibhne, 2005) aŭ al projektoj pli fokusitaj kiel la Agplano de la eŭropa Komisiono pri lingvo-instruado (Eŭropa Komisiono, 2004). Tamen tiu konsekvenco de la eŭropa konstruo eble nur konsistigas flankan kaŭzon : krom la simbola karaktero de multaj deklaroj tiudirekten (Ives, 2004), la alveno antaŭscene, de la problemo pri fremdaj lingvoj anstataŭe  estas konsekvenco de la tutmondiĝo aŭ de certgrada tutmondiĝo.
Ĉiukaze, la problemo de la instruado de fremdaj lingvoj povas esti nek neglektita, nek flankmetita pro espero ke ĝi perdos urĝecon. Tute male, urĝas, kaj kiel mi provis montri en la paragrafo 1.1, ektrakto nur centrita pri la eduksciencoj ne povas sufiĉi por akcepti la defion.

Due, akceliĝas la procezo de

tutmondiĝo, pri kiu oni povas kredi ke ĝi, pli ol io ajn, fundamente modifas la

problemon pri la instruado de fremdaj lingvoj. Sed por bone




1. Vidu interalie la

retejon Internet Europa Diversa : <a href="http://www.europadiversa.org/eng/docs_oficials.html">http://www.europadiversa.org/eng/docs_oficials.html</a>.