Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P013

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>13</title>









Oni ĉi tie emfazas la

eksteran efikon, do la kuntekston, kiu povas decidigi la edukaŭtoritatojn difini iun instrucelon pri fremdaj lingvoj, kaj tio igos nin atribui apartan gravecon al la eŭropa kunteksto. Tamen, oni ne trovos en la sekvaj paĝoj, priskribon de multlingvismo en Eŭropo, ĉu en la eduksistemoj mem, ĉu en la agmanieroj de la eŭropaj institucioj. Tiaj priskriboj, ofte elstaraj, jam ekzistas (Nacia Asemblejo, 2003), same kiel politikaj konsideroj  (Marí kaj Strubell, 2002) aŭ juraj (de Witte, 2004 ; Nic Shuibhne, 2004a), kaj permesas prijuĝi tiujn agmanierojn; pro tio, ne utilas refari la samon. Sed pli esence, tia ektrakto ne sufiĉos por evidentigi certajn mekanismojn, kiuj gravas por proponi instrupolitikon pri lingvoinstruado, kaj ĝuste pri tio ni atentos: pri la analizo de tiaj mekanismoj.

Oni ankaŭ evitos, en la nuna

studo, ĉiun ĝeneralan diskuton pri la plurlingvismo en Eŭropo, pri la aperanta eŭropa identeco kaj ties rilatitaj grandaj kulturaj kaj sociaj faktoroj. La analizo de tiuj raportoj estas necesa, sed malfacila, kaj foje diluiĝas en ĝeneralaĵoj. Aliflanke evidentiĝas, ke des malpli utilas dediĉi tempon al tio, ju pli vastas la literaturo pri la temo (Coulmas, 1991 ; Smith kaj Wright, 1999 ; Hagège, 2000 ; Ammon, 2001 ; Gubbins kaj Holt, 2002 ; Kraus, 2004 ;

ktp.).
Fine, konvenas substreki ke la

sekvaj paĝoj celas nek inventari, nek resumi la diversajn verkojn pri ekstera efikeco de la fremdlingva instruado. Efektive, miascie ne ekzistas publikaĵoj kiuj klare pritraktas la temon, kaj kiuj provas prezenti ĝeneralan analizon, argumentitan laŭ la vidpunkto de publika politiko, pri la elekto de fremdaj lingvoj, kaj la esploristoj raras en tiu kampo. Tio estas la motivo kial tiu raporto ne komencas per la kutima recenzo de la verkaro, sed tuj malkovras diversajn analitikajn dimensiojn de la problemo, resendante en tiuj diversaj partoj de la raporto, al taŭgaj verkoj. Oni konstatos ke je ĉiu etapo, la raporto ĉerpas el diversaj fakaj kampoj (nome la lingvo-ekonomio, la socilingvistiko kaj la normiga politika teorio). Samtempe, la nuna raporto provas prezenti kompletan pritrakton de la temo, kombinante la kontribuojn de tiuj diversaj verkoj el originala vidpunkto. Pro tio, la nuna studo havas esploran karakteron, kiu tamen nepre necesas pro du motivoj: unue, por kohere prezenti la problemon, sen limiĝi al la ektraktado de tro etaj sektoroj, kio ne permesas koncepti ĝin laŭ ĝia komplekseco;  due, por provi ekzameni kelkajn proponojn vere argumentitajn, pri la temo – la elekto de la