Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P012

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>12</title>








ke la angla lingvo

estas dominanta je internacia nivelo kaj sekve, lernenda. Nu tiaj argumentoj dependas de kunteksto kaj mem interagas kun ĝi, pro tio ke tiu forta socia demando kaj tiu geopolitika domino ne estas sendependaj de la strategiaj elektoj faritaj de la edukaj aŭtoritatoj, en Francio aŭ aliloke. Sekve, la analizo de tiuj elektoj ne povas preterlasi kritikan ekzamenon de la kunteksto en kiu ili estas faritaj, nek de ilia kapablo ŝanĝi tiun kuntekston, kio povas konduki al la rekonsidero de tiuj samaj elektoj. Tio postulas prilumi la fortojn kiuj agas en la lingvo-dinamiko, kaj pri tio plej gravas analizi la kapablon de formi reton, 

karakterizo tiom tipa por lingvo.
Oni bone komprenas, pro tiuj

pluraj motivoj, kial la taksado de politiko pri fremdlingva instruado ne povas kontentiĝi je konsidero pri interna efiko – kaj tio, eĉ se tiuj konsideroj, forlasante la didaktikajn aspektojn, plilarĝiĝas al la ekzameno de la organizaj kondiĉoj de la sistemo, kaj ankaŭ respondas al jena demando: kiel funkciigi klasojn kaj lernejojn ene de la sistemo. Tial konvenas meti la analizon de instrupolitikoj pri fremdaj lingvoj, sur la nivelon de lingvopolitiko, poste, duavice, reekzameni la edukajn aspektojn laŭ ties angulo; laŭ tiu vidpunkto, la edukpolitiko estas instrumento de la lingvopolitiko.

Tio do, estas la vidpunkto de la

nuna studo. Alivorte, en la sekvaj paĝoj, tute ne temos pri interna efiko. Krom la fakto ke tiu lasta jam estis amplekse pritraktita de teoria literaturo (Ellis, 1994 ; Singleton et Ryan, 2004), de priskribaj notoj (Dickson et Cumming, 1996), kaj de diversaj eksperimentaj studoj (inter kiuj la kompara studo de Bonnet kaj al. jam menciita), kiuj jam liveras vastan korpuson de rezultoj, ĉiu pluprofundigo postulos, aŭ tre fokusitan kaj sendube tre sektoran laboron bazitan sur la samaj datumoj, aŭ novan  kolekton de datumoj; ambaŭ  strategioj  superus de  multe  la amplekson de  nuna raporto. Sekve, ni apenaŭ okupiĝos, en nuna studo, pri kio okazas en lernejoj aŭ klasoj, en Francio aŭ aliloke, dum la anglaj, germanaj aŭ hispanaj kursoj. Ni priparolos  nek didaktikon, nek pedagogion, nek organizadon de eduksistemoj. Kvankam multaj demandoj ja postrestas  pri tiu kampo, rilate la instruon de fremdaj lingvoj,  kaj estus tute pravigite plustudi cele al la plibonigo de interna efiko, ni decidis por tiu ĉi studo, nur okupiĝi pri la temo de ekstera efiko, kaj pri la kadro-kondiĉoj kiuj determinas tiun eksteran efikon. Tiuj demandoj ŝajnas al ni same gravaj, kvankam ili ofte restas en mallumo, aŭ estas supozeble jam fintraktitaj.