Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P006

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


<title>6</title>











prognozi la evoluon de

tiuj profitoj. Efektive, estas kredeble ke ju pli la lingvaj kompetentoj banaliĝos, des pli la profitoj donitaj pro kono de la angla

malaltiĝos.
La informoj,  kiujn oni

disponas pri  la manieroj mone valorigi la fremdlingvajn kompetentecojn ene de entreprenoj, relative malmultas, kaj ĉefe, estas malprecizegaj; la kaŭzo de tio eble estas, ke manke de analiza referenco-kadro, la surlokaj enketoj arigas informojn sen ajna difinita celo. Nuntempe, eĉ se iuj ciferoj liveras iom  da aldonaj utilaj informoj  pri la uzo aŭ valoriĝo de la lingvaj kompetentecoj en entreprenoj, tio ne permesas difini la celojn kaj la prioritatojn de politiko pri instruado de fremdaj lingvoj.

La analizo  ne povas

limiĝi  al serĉado de tiuj celoj kaj prioritatoj ekde certa situacio, ĉar la orientiĝoj de eduko-politiko daŭre ŝanĝas la kadron kie la diversaj fremdaj lingvoj riveliĝas pli malpli utilaj. Sekve, ne eblas kontentige pritrakti la problemon kaj proponi rekomendojn, sen alfronti la malfacilan temon de la lingvo-dinamiko. Malgraŭ la fakto ke ĝenerala teorio pri lingvo-dinamiko ne ekzistas hodiaŭ, tamen ekzistas pri tio gravajn elementojn en faka literaturo. Bedaŭrinde, tiuj verkoj ofte estas ege teknikaj kaj abstraktaj, ekzemple uzante la ludteorion. Por klarigi la procezo de lingvo-dinamiko, oni povas uzi simplan kaj efikan modelon, kiu kombinas du agpovoj (« uzebleco » kaj « minimum-maksimumigo »). Tiu modelo antaŭvidas, en la nuna eŭropa kunteksto, rapidigita konverĝo al lingva hegemonio de la angla. Tamen, tia evoluo montriĝas malefika pri atribuo de rimedoj, maljusta pri distribuo de rimedoj, danĝera por la lingva kaj kultura diverseco, kaj zorgiga pro ĝiaj geopolitikaj sekvoj. Necesas do, ekzameni la alternativojn al tia

scenaro.
Tri scenaroj estos analizitaj:

la « tutangla » (scenaro 1) ; la « plurlingvisma » (scenaro  2) ; kaj  « Esperanto » (scenaro  3). Tiuj tri scenaroj kompreneble povus esti la celo de pli detala analizo, kaj esti kombinitaj kadre de strategia ektraktado de la lingva politiko. La emfazo ne situiĝas sur la konsekvencoj de la efektivigo de tiuj scenaroj, sed sur ilia komparo laŭ efikeco kaj egalrajteco. Konsiderante la novecon de la analizo-kadro kaj la manko de taŭgaj informoj, la taksado povas esti nur proksimuma kaj nur celas disponigi skalojn de grandeco; laŭ mia opinio, tio tamen estas la unua fojo kiam oni provas kalkuli la netajn transpagojn kiujn la anglalingvaj landoj profitas pro la supero de la angla, kompare al la ŝparoj pro la elekto de alia scenaro. Memkompreneble, ne la angla lingvo