GrinSAT

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

L'enseignement des langues étrangères comme politique publique

Étude commandée par le Haut Conseil de l’évaluation de l’école, rédigée par le professeur François GRIN*.
Le document intégral de 127 pages peut être téléchargé en PDF sur :
http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf

La instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko

Studo mendita de la Alta Konsilio de la taksado de la lernejo, redaktita de profesoro François GRIN*.
La kompleta 127-paĝa PDF-dokumento estas elŝutebla ĉe :
http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf


Extraits

Dans ce rapport, trois scénarios sont examinés :
le « tout-à-l’anglais » (scénario 1);
le « plurilinguisme » (scénario 2);
« l’espéranto » (scénario 3).

Eltiraĵoj


En tiu raporto estas ekzamenataj tri planoj :
« Ĉio-nur-angle » (plano 1) ;
« Plurlingvismo » (plano 2) ;
« Esperanto » (plano 3).

p.

6-7 — L’accent est mis ici non pas sur les implications de la mise en oeuvre de ces scénarios, mais sur leur comparaison en termes d’efficience et d’équité. Vu la nouveauté du cadre d’analyse et l’absence de données ad hoc, l’estimation ne peut être qu’approximative et elle ne vise qu’à fournir des ordres de grandeur; c’est toutefois, à ma connaissance, la première fois que l’on tente de chiffrer les transferts nets dont bénéficient les pays anglophones du fait de la préséance de l’anglais, et les
économies qui seraient réalisées en cas de passage à un autre scénario. Il va de soi que ce n’est pas la langue anglaise en tant que telle qui est en cause, mais l’hégémonie linguistique, quel que soit le pays ou le groupe de pays qui en bénéficie. Les principaŭ résultats de la comparaison entre scénarios sont les suivants :

p.

6-7 — Emfazitaj estas ĉi tie ne la konsekvencoj de la efektivigo de tiuj planoj, sed nur ilia komparo en la senco de efikeco kaj justeco. Konsiderante la novecon de la kadro de analizo kaj la foreston de sufiĉaj konoj, la taksado povas esti nur proksimuma kaj ĝi celas nur havigi gradon de grandeco ; tio estas tamen, laŭ mia kono, la unua fojo kiam oni provas kalkuli la netajn transdonadojn pri kiuj profitas la anglalingvaj landoj pro la superrangeco de la angla, kaj la ŝparaĵojn, kiuj estus efektivigitaj en kazo de transiro al alia plano. Estas memkompreneble, ke ne estas la angla lingvo kiu kulpas kiel tia, sed la lingva hegemonio, kiu ajn estas la lando aŭ la landogrupo, kiu profitas el tio. La ĉefaj rezultatoj de la komparo inter la planoj

estas la ĉi sekvaj :
1) le Royaume-Uni gagne, à titre

net, au minimum 10 milliards d’Euros par année du fait de la dominance

actuelle de l’anglais ;
1) la Unuiĝinta Reĝolando nete

gajnas minimume 10 miliardojn da eŭroj ĉiujare pro la nuna superrego de

la angla;
2) si l’on tient compte de

l’effet multiplicateur de certaines composantes de cette somme, ainsi que du rendement des fonds que les pays anglophones peuvent, du fait de la position privilégiée de leur langue, investir ailleurs, ce total est de 17 à 18 milliards d’Euros par année;

2) se oni prikonsideras la

multiplikan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj ankaŭ la rendimenton de la kapitaloj, kiujn la anglalingvaj landoj povas investi aliloke pro la privilegiita pozicio de sia lingvo, tiu totalo sumas je 17 ĝis 18 miliardoj da eŭroj jare ;

3) ce chiffre serait

certainement plus élevé si l’hégémonie de cette langue venait à être renforcée par une priorité que lui concéderaient d’autres États, notamment dans le cadre de leurs politiques éducatives

respectives ;
3) tiu sumo estus certe pli alta

se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro prioritato, kiujn koncesius al ĝi aliaj Ŝtatoj, precipe en la kadro de siaj respektivaj

edukpolitikoj ;
4) ce chiffre ne tient pas

compte de différents effets symboliques (comme l’avantage dont jouissent les locuteurs natifs de la langue hégémonique dans toute situation de négociation ou de conflit se déroulant dans leur langue) ; cependant, ces effets symboliques ont sans doute aussi des

répercussions matérielles et financières ;
4) tiu sumo ne enkalkulas la

apartajn simbolajn efikojn (kiel la avantaĝo pri kiuj ĝuas la denaskaj parolantoj de la hegemonia lingvo en ĉiu situacio de intertraktado aŭ de konflikto okazanta en ilia lingvo) ; tamen tiuj simbolaj efikoj

havas sendube ankaŭ konsekvencojn materiajn kaj financajn ;
5) le scénario « plurilingue »

(qui peut, en pratique, revêtir des formes très différentes, dont une est analysée ici) ne réduit pas les coûts, mais les inégalités entre locuteurs ; toutefois, étant donné les forces à l’oeuvre dans la dynamiqube des langues, il présente un risque certain d’instabilité, et exige tout un train de mesures d’accompagnement pour être viable ;

5) la plano « plurlingva » (kiu

povas, praktike, havi tre diferencajn formojn, inter kiuj unu estas ĉi tie analizita) ne reduktas la kostojn, sed la malegalecojn inter parolantoj ; tamen, pro la fortoj manifestiĝantaj en la kunpuŝiĝo de la lingvoj, ĝi prezentas riskon certan de malstabileco kaj postulas tutan aron da antaŭrimedoj por esti vivpova ;

6) le scénario « espéranto »

apparaît comme le plus avantageŭ, car il se traduirait par une économie nette, pour la France, de près de 5,4 milliards d’Euros par année et, à titre net pour l’Europe entière (Royaume-Uni et Irlande

compris), d’environ 25 milliards d’Euros annuellement
6) la plano « Esperanto »

aspektas kiel la plej avantaĝa, ĉar ĝia konsekvenco por Francio estus neta ekonomio proksima al 5,4 miliardoj da eŭroj jare kaj, nete por la tuta Eŭropo (inkluzive la Unuiĝinta Reĝolando kaj Irlando), de ĉirkaŭ

25 miliardoj da eŭroj jare.
Les fréquentes réactions de

rejet à l’égard de l’espéranto rendent impraticable la mise en oeuvre à court terme du scénario 3. Il peut par contre être recommandé dans le cadre d’une stratégie de long terme à mettre en place sur une génération. Deŭ conditions sont toutefois critiques pour son succès : premièrement, un très gros effort d’information, afin de surmonter les préventions qui entourent cette langue — et qui sont en général basées sur la simple ignorance — et d’aider les mentalités à évoluer; deŭièmement, une véritable coordination entre États en vue de la mise en oeuvre commune d’un tel scénario. Quatrevingt cinq pour cent de la population de l’Europe des 25 y a un intérêt direct et évident, indépendamment des risques politiques et culturels que comporte l’hégémonie linguistique.

La oftaj reagoj de rifuzo rilate

al Esperanto malebligas la realigon de tiu plano 3 en mallonga tempo. Ĝi povas, tamen, esti rekomendita en la kadro de strategio longdaŭra efektivigota en unu generacio. Du kondiĉoj estas tamen decidigaj por ĝia sukceso : unue, tre grava informstrebado, cele superi la antaŭjuĝojn, kiuj ĉirkaŭas tiun lingvon – kaj kiuj ĝenerale baziĝas sur la nura nescio – kaj helpi al mensevoluado; due, vera interŝtata kunordigado cele al komuna starigo de tia plano. Okdekkvin procentoj de la loĝantaro de la dudekkvin-ŝtata Eŭropo havas en tio evidentan rektan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj kiujn enhavas la lingva hegemonio.

p.

65-66 — L’hégémonie linguistique (…) en faveur de l’anglais serait une fort mauvaise affaire pour la France ainsi que pour tous les États non-anglophones de l’Union européenne, voire au-delà des frontières de l’Union. Pourquoi ? Parce que cette formule donne lieu à une redistribution des plus inéquitables, à travers cinq canaŭ qui

sont les suivants :
p.

65-66 — La lingva hegemonio (…) favore al la angla estus tre malbona afero por Francio kaj ankaŭ por ĉiuj Ŝtatoj neanglalingvaj de Eŭropa Unio, eĉ preter la landlimoj de la Unio. Kial ? Ĉar tiu formulo estigas plejeble maljustan redistribuadon tra la kvin vojoj kiuj estas

la sekvaj :
1) une position de

quasi-monopole sur les marchés de la traduction et de l’interprétation vers l’anglais, de la rédaction de textes en anglais, de la production de matériel pédagogique pour l’enseignement de l’anglais et de

l’enseignement de cette langue ;
1) pozicio de kvazaŭ-monopolo

sur la merkatoj de la tradukado kaj interpretado al la angla, de la redaktado de tekstoj en la angla, de la produktado de pedagogia materialo por la instruado de la angla kaj de la instruado de tiu

lingvo ;
2) l’économie de temps et

d’argent dans la communication internationale, les locuteurs non-natifs faisant tous l’effort de s’exprimer en anglais et acceptant des

messages émis dans cette langue ;
2) la ŝparo de tempo kaj de mono

en la internacia komunikado, ĉar ĉiuj parolantoj nedenaskaj faras la strebadon esprimiĝi en la angla kaj konsentas akcepti mesaĝojn

dissenditajn en tiu lingvo ;
3) l’économie de temps et

d’argent pour les anglophones, grâce au fait qu’ils ne font plus guère

l’effort d’apprendre d’autres langues ;
3) la ŝparo de tempo kaj mono

por la anglalingvanoj, pro la fakto ke ili ne plu multe strebas por

lerni aliajn lingvojn
4) le rendement de

l’investissement, dans d’autres formes de capital humain, des ressources que les anglophones n’ont plus besoin d’investir dans l’apprentissage des langues étrangères ;

4) la rendimento de la investo,

en aliaj formoj de homa kapitalo, de la monrimedoj, kiujn la anglalingvanoj ne plu bezonas investi en la lernado de la fremdaj lingvoj ;

5) la position dominante des

anglophones dans toute situation de négociation, de concurrence ou de

conflit se déroulant en anglais.
5) la superregata pozicio de la

anglalingvanoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de

konflikto disvolviĝanta en la angla.
L’existence même de ces effets

distributifs est peu connue; il faut dire que les travaŭ qui les signalent (certains effets sont déjà mentionnés, en français, depuis longtemps déjà ; voir par ex. Carr, 1985) sont restés relativement confidentiels. À ce jour, ils n’ont pas fait l’objet d’évaluation détaillée (Grin, 2004a) ; mais les estimations préalables effectuées dans le chapitre 6 indiquent que ces montants se chiffrent en milliards d’Euros annuellement. Dans tout autre domaine de la politique publique, de tels transferts seraient immédiatement dénoncés comme inacceptables.

La ekzisto mem de tiuj

distribuaj efikoj estas malmulte konata ; necesas diri ke la esploroj, kiuj atentigas pri ili (certaj estas fakte jam menciitaj en la franca jam de longa tempo, vd ekzemple Carr, 1985) restis relative konfidencaj. Ĝis nun, ili ne estis objekto de detala taksado (Grin, 2004a) ; sed la antaŭtaksadoj faritaj en la ĉapitro 6 indikas ke tiuj sumoj kalkuliĝas en miliardoj da eŭroj jare. Sur ĉiu alia tereno de la politiko, tiaj transdonadoj estus tuj publike malaprobitaj kiel neakcepteblaj.

p.

70 — C’est pour cela qu’il convient de rappeler l’existence d’une stratégie tierce, à savoir l’investissement sur le long terme, et nécessairement coordonné entre États membres de l’Union, dans l’enseignement de l’espéranto. Le but de ce rapport n’est pas de défendre cette option dans l’absolu, car on sait qu’elle suscite bien souvent des réactions passionnelles ou qu’elle est immédiatement rejetée sans aucun argument, ou sur la base d’arguments

d’une assez étonnante ignorance (Piron, 1994, 2002).
p.

70 — Pro tio necesas rememorigi la ekziston de tria strategio, t.e. la investado je longdaŭra templimo, kaj nepre kunordigita inter Ŝtatoj de la Unio, en la instruado de Esperanto. Tiu ĉi raporto ne celas absolute defendi tiun opcion, ĉar ni scias ke ĝi ofte estigas pasiajn reagojn aŭ ke ĝi estas tuj forpuŝita sen ia ajn argumento, aŭ

surbaze de argumentoj fontantaj el miriga nescio. (Piron, 1994, 2002).
(...) Le recours à l’espéranto

est donc dans l’intérêt évident de plus de 85% des citoyens européens, surtout après l’élargissement survenu en 2004.

(…) La sinturno al Esperanto

estas do en la evidenta intereso de pli ol 85% de la eŭropaj civitanoj, precipe post la plilarĝigo okazinta en 2004.

En cas d'adoption de l'espéranto : En kazo de elekto de Esperanto :
p.

102 — En l’espace d’une génération, des transferts injustes de milliards d’Euros peuvent être éliminés, et à l’échelle de l’Union Européenne, une économie nette de l’ordre de 25 milliards d’Euros annuellement peut être réalisée. À titre de comparaison, l’intégralité des dépenses budgétées pour 2005 par l’Union Européenne est de 116,55 milliards d’Euros. On voit mal au nom de quelle logique 23 des 25 États membres devraient continuer à accorder aŭ deŭ autres un cadeau qui leur coûte, rien qu’au niveau du système éducatif, la bagatelle de 26,7 milliards d’Euros chaque année, d’autant plus que cet effort massif laisse la majorité des citoyens européens en situation d’infériorité. Devant un intérêt si évidemment convergent, et qui plus est parfaitement compatible avec les exigences de la justice sociale, la sagesse devrait donc amener les États à s’entendre pour une mise en place progressive et coordonnée du scénario 3. Naturellement, cette coordination entre États ne doit pas porter que sur la politique éducative ; elle doit aussi se préoccuper de la diffusion d’information et l’évolution des mentalités.

p.

102 — En la tempospaco de unu generacio, maljustaj transdonoj de miliardoj da eŭroj estas elimineblaj, kaj je skalo de Eŭropa Unio, neta ŝparo de pli malpli 25 miliardoj da eŭroj jare estas ebla. Komparcele, la tuto de la budĝetigitaj elspezoj por 2005 fare de Eŭropa Unio sumas je 116,55 miliardoj da eŭroj. Oni malbone vidas pro kia logikeco 23 el la 25 Ŝtatojmembroj devus daŭre favori du aliajn per donaco kiu kostas al ili, nur je la nivelo de la eduksistemo, la « bagatelon » de 26,7 miliardoj da eŭroj ĉiujare, des pli ke tiu masiva strebo lasas la plimulton de la eŭropaj civitanoj en situacio de malsupereco. Antaŭ intereso tiel evidente konverĝa, kaj kiu estas perfekte kongrua kun la postuloj de la socia justeco, la saĝo devus do konduki la Ŝtatojn interkonsenti por progresiva kaj kunordigita starigo de la plano 3. Memkompreneble, tiu kunordigado inter Ŝtatoj ne devas prikonsideri nur la edukpolitikon ; ĝi devas ankaŭ zorgi pri la

disvastigo de informado kaj evoluigo de la mensostatoj.
p.

106 — Conclusion : Dès que le cadre est ainsi élargi, le problème change du tout au tout : s’il n’est pas facile, il devient soluble – pour le plus grand bénéfice du contribuable, de la justice

sociale, et de la diversité des langues et des cultures.
p.

106 — Konkludo : Entute ŝanĝiĝas la problemo tuj kiam la kadro estas tiel plivastigita : se ĝi ne estas facila, ĝi fariĝas solvebla – por la plej granda profito de la impostpaganto, de la socia justeco,

kaj de la diverseco de la lingvoj kaj de la kulturoj.
* François GRIN :
  • Professeur d'économie à l'Ecole de traduction et d'interprétation (ETI) de l'Université de Genève
  • Directeur-adjoint du Service de la recherche en éducation (SRED) du Département genevois de l'instruction publique.
  • Consultant en matière de politique linguistique et de politique de l'éducation pour des organismes officiels suisses ou étrangers, des organisations internationales et des organisations non-gouvernementales.
* François GRIN :
  • Profesoro pri Ekonomiko ĉe la Lernejo de tradukado kaj Interpretado (ETI) de la Universitato de Ĝenevo.
  • Vicdirektoro de la ĝeneva departemento de la publika instruado.
  • Konsultanto pri lingva politiko kaj pri politiko de edukado por la oficialaj organismoj svisaj aŭ eksterlandaj, de la organizoj internaciaj kaj neregistaraj.