Granda Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

La Granda Esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev estas nova, nesuperite ampleksa vortaro de Esperanto por ruslingvanoj. Ĝi estas ilustrita per ekzemploj kaj agordita kun klasikaj vortaroj de Esperanto kiel PIV kaj NPIV.

Pro sia amplekso la vortaro de Kondratjev apenaŭ estos iam eldonita libroforme, sed ĝi jam estas enkomputiligita kaj konsulteblas en la paĝaro http://EoRu.ru

Neniu el la kvar personoj, laborantaj pri la vortaro, ricevis ian rekompencon pro sia laboro. Kontaktu ilin por fari bonfarajn donacojn aŭ por nur danki.