Gotenburgo 2003 Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Rezolucio de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto

La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Gotenburgo, Svedujo, de la 26-a de julio gis la 2-a de augusto 2003, en cheesto de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte la temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj"

atentigas pri la pluraj iniciatoj kaj deklaroj de Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la konservado de lingva pluralismo ene de statoj kaj en la rilatoj inter statoj, kaj pri la rolo, kiun la Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj neutrala ponto inter la diversaj lingvoj;

notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago (1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);

konstatas,

— ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj ne nur kiel iloj de komunikado sed ankau kiel manieroj por esprimi sian identecon;

— ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj richajoj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankau liveras la lingvajn rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed ankau inter la socioj;

— ke lingvaj rajtoj—nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco en plurlingvaj situacioj—estas esenca sed tro ofte neglektata elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;

— ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura sed ankau morala, en kiu chiu havas respondecon partopreni;

— ke tiuj rajtoj aplikighas, au devus aplikighi, je chiuj niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj tra la protektado de lingvaj malplimultoj ghis lingva egaleco en la rilatoj inter statoj;

— ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko, char tio ebligas maksimuman socian partoprenon de chiuj civitanoj;

— ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;

— ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en intershtataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele al realigo de neutrala multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas dominan rolon;

atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva komunumo kiel modelo de egalrajta komunikado en multlingva socio kaj pri la preteco de tiu lingvo por ludi multe pli aktivan rolon kiel pontolingvo en la rilatoj inter shtatoj kaj en multilingvaj sistemoj de komunikado,

petas la diversajn Esperanto-organizajojn, je internacia, nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke ghi plej bone ludu sian rolon kiel transponta lingvo en multlingvaj situacioj,

kaj alvokas al chiuj internaciaj organizajoj registaraj kaj neregistaraj, al registaroj kaj aliaj instancoj, al fakuloj kaj sciencaj organizajhoj, kaj al chiuj civitanoj, kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je chiuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter lingvoj kaj popoloj chie en la mondo kaj apliki ties lingvajn rimedojn.