Fondaĵo Espero

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Fondaĵo Espero konsistas el tri branĉoj, kaj akceptas kontribuojn por la tri branĉoj.

Simple sendu la monon al UEA laŭ la pagmanieroj indikitaj plurloke en la revuo Esperanto kaj en la Jarlibro kaj aldonu la indikon: "solidareco", "lingvo de paco" aŭ "lernejoj por evoluo".

Se vi ne aldonas indikojn la sumo estos dividita inter la tri kontoj de la Fondaĵo.

Eblas ankaŭ laŭ antaŭa interkonsento sendi grandan sumon por la Kapitalo Espero. En tiu kazo nur la rento de tiu kapitalo estos uzata por la tri branĉoj de la Agado, dum la sumo reston en la Kapitalo.