Eventoj En Burundio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Unua Kongreso de Esperanto en Burundio


fotoj

http://www.flickr.com/photos/kongresoburundia


raporto

de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@yahoo.fr>


RAPORTO DE LA UNUA NACIA KONGRESO EN BURUNDO

Estas notinde, ke la kongreso okazis de la 7-a ĝis la 11-a de aŭgusto anstataŭ de la 7-a ĝis la 10-a de aŭgusto pro la prezidanta vizito al Rumonge je la 8-a de aŭgusto 2006.

Tiam, je tiu dato, devige ni prokrastis la kongresan tagordon ĝis la posta tago ĉar la vizito de la Prezidanto de la Respubliko estas respektinda.

KONGRESEJO :

Nia kongreso komplete okazis en halo kiu troviĝas flanke de la lago Tanganyika (Tanganjika). Temas pri granda halo enhavanta vastan spacon, kiu servas kutime por la organizado de diversaj renkontiĝoj. Ĝi estas konstruita en la ĉirkaŭo de la Pentakosta hotelo. La kongresanoj loĝis en pluraj konstruaĵoj kun loĝĉambroj en la sama hotelo. La kongreso ne plu okazis ĉe Lycée Rumonge ĉar ĉe tiu lernejo fariĝis iu lerneja festo por disdono de diplomoj al gelernanto, kiuj diplomiĝis tie.

LA UNUA TAGO: Je la 6-a de aŭgusto 2006, la alveno de kongresanoj

La kongresanoj alvenis el diversaj regionoj (Provincoj) de Burundo je la 6-a de aŭgusto vespere.

Estis tempo de la akcepto de nelokaj esperantistoj.Tio okazis de la 16-a ĝis la 18-a vespere ĉar ili alvenis en diferencaj momentoj. Havinte oficialan permeson, la prezidanto de la organizanta komitato, K-do NTUNZWENIMANA Japhet Bayori, tuj prenis iliajn identilojn kaj registigis ilin ĉe la akceptejo de la gastejo. Poste sekvis sinkonatiĝo pere prezentiĝo laŭvice kaj pere de kantoj.


Fine ĉio estis ordo dum tiu vespero post la vespermanĝo.

DUA TAGO : Je la 7a de aŭgusto 2006

Ĝuste post la matenmanĝo, la komunumestro alvenis kaj runde solene malfermis la kongresan aktivecon . En sia parolo, li menciis, ke la nacia asocio de Esperanto en Burundo, kies sidejo estas en Rumonge, estas oficiale agnoskita asocio. Ĝia estraro bonagadas kiam ili instruas tiun gravan lingvon en diversaj partoj de la lando. Ili laboras sen kaŭzi tumulton - ili obeas leĝojn. Plie, li anoncis ke la asocio endas esti aprogata ĉar giaj celoj kaj ideologio estas klare komprenigataj, ĉar nia lando bezonas pacamantojn. Li petis la organizantojn ne labori la postan tagon ĉar estis programita la vizito de la Prezidanto de la Respubliko en Rumonge . Fine, li deziris agrablan kaj fruktedonan kongreson al la partoprentoj kaj li proklamis la kongreson malfermita !

Sekvis la parolo de la ĉefa organizanto de la kongreso, k-do NTUNZWENIMANA Bayori Japhet. Jen lia parolado :

« Unue mi nepre volas danki la komitaton de la organizado de ĉi tiu unua kongreso nacia de Esperanto en nia lando pro la preteco en malfacila tempo organizi kongreson por A.N.E.B .

Due, ĉi tiun tempon mi profitas por prononci la cirkonstancan parolon rilate al ĉi tiu kongeso, kiel estas permesate al mi. Antaŭ kelkaj monatoj, ni apenaŭ kuraĝus imagi, ke tia instanco, A.N.E.B, organizos al ni ĉi tian kongreson en ĉi tiaj kondiĉojn, sed, jen ni !

Ĉi tiu kongreso de ANEB estas aparte agrava. Ĝi estas nia unua kongreso pri asocia temo (loko de Esperanto en la nuna burunda realeco) de pluraj tagoj. Do, ni devas oferi nian forton kaj tempon por diskuti ĉiujn el la paŝoj jam atingitaj kaj tiujn, kiuj kondukos al pli aktiva utiligo de Esperanto fare de esperantistoj burundaj. Ni traktos, do, ĉiujn punktojn laŭ la plano kongresa. Ni povas konsideri tiujn punktojn kiel ŝtupojn, kiuj formas ŝtuparojn. Ĉefe ni prelegos pri diversaj temoj, ni gvidos kursojn al diversaj niveloj : Komencantoj, progresantoj kaj instrukapabluloj.

Tiam, nome de ANEB, ni uzas la okazon bonvenigi ĉiujn ĉeestantojn al ĉi tiu kongreso, organizita kaj financita de la supra instanco tutmonda, UEA. Ni klopodu dum kvin tagoj veni al konkretaj rezolucio kaj rekomendoj. Rekomendu laŭbezone al ANEB kaj ĉiuj kluboj, tio egalas finfine rekomendi al ni mem. La kongreso estas pli grava kaj certe pli valora.

Ni ĝuu kune nian unuan kongreson de esperanto en nia lando, Burundo, ekde ĉi tiu komenco ĝis la fino ! Dankon ! »

Sekvis la salutado de reprezentantoj. Interalie por la ĉefurbaj kluboj salutis k-do Ndizeye Thierry (Bujumbura). K-do Ndihokubwayo Gilbert salutis nome de kluboj de Gisenyi kaj esprimis bedaŭron pro la fopaso de nia samideano de la vilaĝo de Kabezi. S-ro NINZIZA Jean Claude (Bujumbura kampara). Nome de la provinco Ruyiogi salutis k-dino Jeanne-Marie NAHIMANA. El Makamba salutis k-do BIGIRIMANA Pères, kiu komencis sian saluton per citado de poemo dediĉita al UEA. Nome de Gitega provinco salutis k-dino MUNEZERO Aline Aisha. Ŝi deziris sukceson al la kongreso, ...

Post la salutado komenciĝis la unua prelego , kies titolo estas ESPERANTO MOVADO EN LA MONDO de k-do MUGABARABONA Léopold. Tiu prelego konsistis el kvar partoj : Historio, necesaĵo de la universala linvo, elekto de la universala lingvo Esperanto kaj studado de tiu lingvo.

Post la salutado de la preleganto, li tuj startis sian prelegon, en kiu li klarigis al la kongresanoj la kreadon de la internacia lingvo Esperanto; kiu estas la kreinto de tiu lingvo; la neceso de la kreo de lingvo komuna kiu indas kunigi homojn kaj esti ponto inter popoloj de nacioj. Plie, li mencis, ke Esperanto estas tiu komuna kaj universala lingvo ĉar la aliaj kiel franca, angla, runda, … apartenas ĉiuj al landoj aŭ al iu nacio. Pro tio ne eblas konsideri ilin kiel komunajn lingvojn. Pri la studado, li esprimis sin ke estas necese lerni tiun lingvon por faciligi sin en komunikado. Li daŭrigis dirante ke esperanto estas la plej facila lingvo por lerni.

Posttagmeze, la kongresanoj tagmanĝis kaj poste ili iris al la klasĉambroj, kiujn la organizanta komitato luprenis de iu apudlernejo islama. La kursoj daŭris tri horojn kaj duonon.Temis pri instruado je tri niveloj: komencantoj, progresantoj, kaj instrukapabluloj. Kelkaj el tiuj instrukapabluloj partoprenis la lastan seminarion de Kapista en progresanta grupo. Entute, la klasĉambroj estis tri kaj ĉiu havis sian deĵoranton estiel instruisto.

Tamen, la instruado glat-iris kaj ambaŭ gelernantoj kaj instruistoj ĝuis tion.

K-do NTUNZWENIMANA Japhet BAYORI malfermis la diskuton pri strategioj por atingi neesperantistojn.De post tiu malfermo, la kongresanoj grupiĝis kaj proponis jenajn strategiojn : - Daŭrigi la starigon de kluboj en lernejoj, vilaĝoj, urboj….en nia lando. - Plani, organizi, kunordigi kaj kontroli instruadon ĉie, kie troviĝas klubo de Esperanto ; - Interesigi kaj varbi ĉiun kunloĝanton, kulernanton, kulaboranton, kunludanton…. - Multigi la elsendojn ĉe la naciaj kaj privataj radielsendejoj - Komuniki esperante kie esperantistoj renkontiĝas : surstrate, survoje, dum konversacio al lernejo .Tiamaniere aliaj interesiĝos pri Esperanto .

La kongresanoj vespermanĝis. Okazis rakontoj post la manĝaĵo.Tre malboninda estis la Rakonto de SINDAYIHEBURA Emile.Tio estis pri iu Reĝo, kiu reĝis iam en Malavio. Loĝantoj de tiu lando venadis ĉiumatene kaj ĝenuiĝis antaŭ la reĝa pordo. Tiam la reĝo ellitiĝadis kaj eliradis el sia domo. Alveninte antaŭ la pordo, li selektadis iun grasan, dikan viron kaj ponardis lin. Post tiu abomeninda faro, aliaj viroj tuj hejmeniris. Ĉiumatene la reĝlandaj loĝantoj devige sin prezentis kaj la sama faro okazis.

TRIA TAGO : Je la 8-a de aŭgusto 2006: La Prezidanta Vizito

KVARA TAGO : Je la 9-a de aŭgusto 2006

Post la matenmanĝo, okazis la dua prelego pri enlanda movado : kiel E-o estis iniciatita kaj kiel gvidi enlandan movadon por eviti konflikton de K-do NTUNZWENIMANA BAYORI Japhet .

En tiu prelego, li unue rakontis kiel oni iniciatis E-on en Burundo ĝis kiam CBE estis kreita kaj poste ANEB estas starigita oficiale.

K-do NTUNZWENIMANA Japhet menciis, ke li alvenis en Rumonge en 1999 el Rifuĝejo en Tanzanio. Dum tiu tempo li ne havis iun libron de E-o.Li elpensis kontakti eksterlandajn esperantistoj interalie Van Damme Emile de Belgujo, kiu fine sendis lernolibron « Metodo dekunu ».

De post tiu sendo de libro, K-do BAYORI Japhet interesigis du aliajn: S-ro Diallo kaj Léoplold MUGABARANOGA kiuj ege interesiĝis kaj energie eklernis E-on ĝis kiam ili atingis iun kapablecon.Tiuj du viroj varbis aliajn kaj kreis diversajn klubojn ĉe lernejoj en Rumonge .Tiuj kluboj kunlaboris kaj rezultis la kreado de CBE « Club Burundais d’Espéranto ».

Unu el la klubanoj K-do Jérémie SABIYUMVA (la nuna Sekretario de nia landa asocio) iris studi en Bujumbura (ĉefurbo). Tie, li ne li ne faldis manojn. Li varbis aliajn ĉe laga Liceo, kie li ankaŭ estis lernanto.Li poste starigis diversajn klubojn en ĉirkaŭaj lernejoj. Dum la ferioj, alveninte ĉe la vilaĝoj kaj urboj, la lernantoj interesigis la kunlongantojn kaj instigis ilin lerni E-on .

Pro la kreskanta nombro de kluboj starigitaj en diversaj regionoj sub la kontrolo de CBE esperantistoj elpensis pri la kreo de la nacia asocio de E-o en nia lando. Esperantistoj de Rumonge (CBE-anoj) kontaktis kelkajn esperantistojn, kiuj estis en Bujumbura kaj diris al li pri la kreo de la nacia asocio sed kelkaj de Bujumbura elĵetis la ideon.

Esperantistoj kiuj akceptis la ideon oficiale starigis ANEB, la supra nuna instanco de E-o en Burundo.

Jen unu jaro jam pasis de la kreo ĝis nun.

Sekvas punkto en tiu prelego, kiu estis klarigo de la kongresa temo: LOKO POR ESPERANTO EN LA NUNA BURUNDA REALECO.

Temis pri la klarigo de E-o geografie, sociale, ekonomie kaj pri la instrua nivelo.Tiel K-do Japhet klarigis ĝin.


- Geografie: Estas E-o konata nun en preskaŭ ĉiu regiono (provinco) de Burundo danke al starigo de diversaj kluboj en diversaj lernejoj, danke al la inta seminario gvidita de la internacia instruistino Tereza Kapista, danke al pluraj elsendoj ĉe diversaj radioj. Jen ni estas kune ĉi tie en Rumonge el diversaj naciaj regionoj. Ni iĝas unu, sen diferenco de regionoj, ni formas Esperantujon ĉar ni ĉiuj esprimas niajn opiniojn esperante. Alude al tiuj, kiuj sin prezentis ke ili venis el la plej fora regiono de ĉi tie, ili ĝuas la restadon en Rumonge kun rumonganoj. - Sociale: Esperantistoj estas pacamantoj. Ili devas esti viglaj kaj havantaj bonajn rilatojn inter si kaj kun aliaj. Do necesas montri al ili ke ni estas pacamantoj kaj tio kontribuos en nia lando . Kunlaboru kaj ĉio estos en ordo kaj via amo, kunlaboro ni ŝanĝos nian landon. Se vi estas de iu aŭ de alia provinco kaj ni de ĉi tiu provinco ni estas de la sama provinco kiu nomiĝas esperantujo. Tiam, ni serĉu pacon kune ĉiuj. Nia gvido estas la grava celo kaj la grava ideologio de la universala lingvo E-o. - Ekonomie: Pere de malgrandaj kontribuaĵoj, kiujn ni liveras, ni provas starigi etajn projektojn laŭ niaj financaj rimedoj. Alude al nia unua projekto de bredado de kaproj, ĝi helpos nin en niaj ontaj projektoj kiel starigo de malsanulejo. Ĉiuj projektoj, kiujn ni starigis helpos nin dum la disvastigo de la lingvo .Oni ĉiam bezonas instrumaterialojn kiel kretojn, kajerojn, skribilojn, biciklojn uzitaj por vojaĝo al la kluboj, kie ni devas instrui E-on. La retumado ege kostas kaj tio necesas havi mono. Tamen, ni devas oferi nin materiale, energie kaj morale por disvastigi la lingvon. Paŝoj jam faritaj estas motivantaj. Ni kuraĝiĝu. Bonvolu malfermi viajn manojn kaj doni kontribuaĵojn al la asocio, anoj de ANEB. - Instrunivelo: Tiu punkto koncernas strategioj por la instruado de E-o. Plie, tiu punkto estas pli grava kaj pli valora ĉar ĝi estas la ĉefa rimedo de la disvastigo de la lingvo. Danke al UEA, kiu pensis sendi la internacian instruistinon Tereza Kapista, kiu trejnis burundanojn dum la inta seminario. Je la fino de ĉi tiu kongreso kelkaj de gelernantoj diplomiĝos. Bonvolu serioze labori. Instruu aliajn kiel oni instruis vin. Bonan diskutrondon rilate al ĉi tiu prelego. Dankon

Kutime, la dua kurso okazis je la planita tempo.La instruistoj faris sian laboron bone.

Post la kursoj, la kongresanoj tagmanĝis. La instruistoj kaj gelernantoj reiris al la klasĉambroj por la tria parto de instruado. Tio estis la lasta kurso. Fine, ĉio estis en ordo kun la instruado. Nur gelernantoj atendis sian ekzameniĝo la sekvantan tagon.

Ĝuste poste la vespermanĝo, la kongresanoj pridiskutis pri la antaŭtagmeza prelego.

Dum tiu diskuto, la kongresanoj gratulis K-don BAYORI Japhet, kiu iniciatis Esperanton ĝis kiam E-o iĝis disvastigita en Burundo. Ili precizigis ke la starigo de kluboj en preskaŭ ĉiuj lernejoj estus bona strategio ĉar lernantoj trairas la tutan landon kaj ili ĉie varbas, interesigas kaj instruas aliajn.Tiamaniere la lingvo disvastiĝos malmultkoste .

Kelkaj fakultatanoj, kiuj partoprenis apogis la ideon kaj ankaŭ akceptis starigi klubojn en universitatoj, kie ili studas.

Aldone al tiu strategio, ili proponis ke estus bone se oni organizus multajn seminariojn en kiuj, kolektiĝos esperantistoj el diversaj regionoj de nia lando por diskuti pri la movada evoluo. Krome,tiuj seminarioj kunigos esperantistojn loĝantajn en samlimaj landoj kun enlandanoj.

Fine la kongresanoj aprezis K-don Japhet la iniciatino de tiu lingvo en la lando promesante ke ili devige laboros energie por atingi la realan kaj kompletan diskonigon de la lingvo internacia.

KVINA TAGO : Je la 10-a de aŭgusto 2006

Post la matenmanĝo, sekvis la ekzameniĝo de gelernantoj ĉar ili antaŭe petis ekzameniĝi frumatene kiam memoroj estas ankoraŭ freŝaj, antaŭ iu tagordo.

Okazis la ĝenerala asambleo post ekzameno.Tiu asembleo renovigis la estraron de ANEB. Dum la ekskurso, ili unue vizitis la kaprinan bredejon de la asocio. Ekster- rumonganoj ekmiris pri la bredejo ĉar estas nun la dekon de kaproj kaj kaprinoj. De post la vizito de la bredejo, la kongresanoj rekte iris al la futbala grundo, kie okazis futbalmaĉo de rumonganoj kontraŭ ekster-rumonganoj (ĉiuj esperantistoj ). Tiel fariĝis la maĉo .

Futbalmaĉo

En Rumonge estas multaj esperantistaj sportemuloj kaj dum la kongreso organiziĝis maĉo. Laŭ la programo ni devis okazigi 2 ludojn (eksterrumonganoj kontraŭ rumonganoj kaj junuloj kontraŭ maljunuloj) sed ni nur okazigis unu amikan ludon (eksterrumonganoj kaj rumonganoj).

La ludo okazis en la stadiono de Rukinga, je 3 kilometroj de la kongresejo.Ni profitis tiun distancon por informi kaj varbi homojn. Junuloj prenis la flagrubandon (sur kiu estis skribita: la Unua Nacia Esperanta Kongreso en Burundo de la 7 ĝis la 11 de aŭgusto) kaj esperantan flagon. Ni grup-iris al la stadiono kantante esperantajn kantojn. Piedpilkantoj sekvis la grupon kaj neesperantistoj sekvis nin demandante pri kio temas. Kelkaj esperantistoj klarigis al ili pri kio temas kaj multaj el ili petis rendevuon por ke oni profunde klarigu al ili. En nia kantado, ni uzis laŭtparolilon kaj tio ege helpis konigi al ĉiuj (eĉ al ne interesiĝintaj) pri nia afero.

Kiam ni alvenis en Rukinga stadiono, la ĉirkaŭaj loĝantoj multnombre venis informiĝi pri kio temas kaj petis al ni klarigi kaj helpi ilin koni la lingvon. Nia celo ne estis piedpilki sed informi al neesperantistoj kaj al tiuj, kiuj kredas ke Esperanto ne estas grava afero. Antaŭ la ludado, la Prezidanto longe parolis klarigante al tiuj neesprantistoj pri Esperanto, ĝia celo...Multaj neesperantistoj konvikiĝis kaj decidis ĝin lerni .

Poste la parolado, ni ekis nian ludon (je la 9-a kaj duono), kiu estis ege bona. Ĝi estis vera esperantista ludo ĉar oni ludis esperante (amike) kaj parolante Esperanton. En unua parto, lokaj esperantistoj (Rumonganoj) montris bonan kaj teknikan ludomanieron. Je la 15-a minuto, Venant Hakizimana (la Prezidanto de la sporta sekcio) markis la unuan golon. Eksterrumonganoj ŝanĝis sian ludmanieron sed tio estis vana ĉar en la 36-a minuto, rumonganoj ricevis alian golon. La unua parto de la ludado, rumongeanoj ĝin gajnis kun 2 kontaŭ 0 de eksterrumonganoj.

En la dua parto, la ludo tute ŝanĝiĝis kaj la ludo finiĝis kun 3 de rumonganoj kontraŭ 2 de eksterrumongeanoj.

Mi informas vin ke ĉiuj, kiuj deziris ludi, ludis. Ni filmis kaj surbendigis la parton de la ludo, ĉar tio estas nia grava evento.

Tiu parto estis grava por nia movado ĉar eĉ tiuj, kiuj ne konis kio estas Esperanto kaj ĝia celo, tion konis.

Reveninte al la kongresejo, k-do Japhet uzis la okazon por proklami la rezultojn al tiuj, kiuj faris sian ekzameniĝon:

LA UNUA NIVELO: KOMENCANTOJ

Entute : 8 Sukceso :6 Malsukceso :2


1.NDAYIZEYE Jimmy 49/50 :98% 2.HAKIZIMANA Odette 45/50 : 90% 3.NDUWAYEZU Audace 45/50 :90% 4.NIYONIZIGIYE Anaclet 42/50 :85% 5.NAHIMANA Amuri 25/50 :50% 6.NDAYIRORERE Samuel 25/50:50%


7.NIZIGIYIMANA Fride 17/50:36% 8.HAKIZIMANA Wisberg 14/50:28%


LA DUA NIVELO: PROGRESANTOJ

Entute : 17 Sukceso :17 Malsukceso :0

1.IRAKOZE Ferdinand 21/30: 70% 2.NIGARURA Emmanue 21/30 : 70% 3.BAHATI Pamphile 20/30: 66,6% 4.BIKIRANTANGANWA Twalibu 20/30 : 66,6% 5.NKURUNZIZA Libère 20/30 : 66,6% 6.NYABENDA Mechack 20/30 : 66,6% 7.NIJIMBERE Jacqueline 18/20 : 60% 8.NKURUNZIZA Jean Marie 18/20 : 60% 9.BIGIRIMANA Gilbert 17/30  : 56,6% 10.KAGOMA Tunda 17/30 : 56,6% 11.MLOSI Saidi 17/30 :56,6% 12.NDAGIJIMANA Patrick 17/30  : 56,6% 13.NDUWAYEZU Aloys 17/30  : 56,6% 14.NDUWAYO Laurant 17/30 : 56,6% 15.MPAWENIMANA Fitina 15/30 : 50% 16.NIMUBONA Alexis 15/30 : 50% 17.NSHIMIRIMANA Joseph 15/30 : 50%


LA TRIA NIVELO : INSTRUKAPABLOJ

Entute : 26 Sukceso : 26 Malsukceso :0

1.MANIRAKIZA Aimé-Patrick 4,5/5 : 90% 2.HARERIMANA Etienne 4/5 : 80% 3.IRAKOZE Espoir 4/5 : 80% 4.MAHIRWE François 4/5 : 80% 5.MUKWIYE Spoti Emmanuel 4/5 : 80% 6.NINZIZA Jean Claude 4/5 : 80% 7.SINDAYIHEBURA Emile 4/5 : 80% 8.DUSABE Bonaventure 3,5/5 : 70% 9.NTAKIRUTIMANA Saleh 3,5/5 : 70% 10. NZIKWIKIZA Japhet 3.5/5 :70% 11 IRANKUNDA Bernard 3/5 :60% 12MUCO Patrick 3/5 :60¨% 13MUNEZERO Aline Asïsha 3/5: 60% 14 NDIKUMANA Vincent 3/5 :60% 15 NDIKUMASABO Gérard 3/5 : 60% 16 NDIKUMWENAYO Benjamin 3/5 60% 17 NIJIMBERE Jean 3/5 :60% 18 NIYOMWUNGERE Eddy 3/5 : 60% 19NIYONGERE Jean 3/5 : 60% 20NIYONKURU Privat 3/5 : 60% 21 NIYUBAHWE Dany 3/5 : 60% 22 NIZIGIYIMANA Patrice 3/5: 60% 23 CIZA Amissi 3/5 : 60% 24 UWIMANA Mariane 3/5 : 60% 25BIGIRIMANA Pérès 2.5/5: 50% 26 IRAMBONA Christophe :2.5: 50%


K-do NTUNZWENIMANA BAYORI Japhet sin ekskuzis pri la nealveno de atestiloj el Eŭropo por tiuj, kiuj sukcesis. Tion oni disdonos kiam ili alvenos.

Aldone, li informis ke nun estas 48 instruistoj: 22 trejnitaj de TEREZA Kapista kaj tiuj trejnitaj dum la kongreso.

SESA TAGO : Je la 11-a de Aŭgusto 2006

Dum la ferma ceremonio, K-do Japhet rememorigis al la kongresanoj rekomendojn pri la bona funciado de la movado evitante konflikton kaj eventualajn problemojn sociajn. Li precize menciis ke esperantistoj devas esti homoj de paco, de egaleco, de amo kaj de frateco. Li speciale rememorigis ke ĉiu esperantisto devas porti la verdan stelon ĉar ni estas verdstelanoj. Li deziris bonan hejmeniron al ĉiuj kongresanoj.

SABIYUMVA Jérémie,
La raportanto.

SABIYUMVA Jérémie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Télephone (+257)733052



RUMONGE.

Rumonge troviĝas en sudo de Burundi. Ĝi estas en la provinco de Bururi, je 72 km de la ĉefurbo (Bujumbura). Rumonge situas suda-orienta (de Burundi),ĉe la limo de Burundi ,Kongo kaj Tanzanio, kaj pro tio en Rumonge troviĝas multaj personoj el kongolando, kaj tanzanio.Ĝi estas apud lago Tanganyika. Rumonge havas ĉirkaŭ 50 000 loĝantojn kaj el ili ĉirkaŭ 300 lernas Esperanton.

RELIGIO

En la urbocentro de Rumonge plej parte de loĝantoj estas kristanoj (katolikanoj kaj protestantoj) kaj kelkaj mahometanoj.


EKONOMIO


Rumonge estas ekonomia regiono de Burundi pro la lago Tanganyika kaj ĝia produktiva tero. Tanganyika(lago) fortikigas Rumonge ekonomie, ĉar oni praktikas fiŝkaptadon, kaj kaptitajn fiŝojn oni vendas en diversaj regionoj de Burundio. Oni kultivas maniokon, kiu estas la ĉefa manĝaĵo en Rumonge kaj en regiono, kie oni parolas Svahila lingvon. Oni kultivas ankaŭ palmjon, kaj tiu planto ege kontribuas en la ekonomio de Rumonge.

Pri la bredado, en Rumonge estas multaj bestoj. En la urbocentro oni bredas kokojn, anasojn, kaprojn, ŝafojn, bovojn, kolombojn,. En tiu loko ne estas porkoj kaj hundoj ĉar mahometanoj ne ŝatas tiajn bestojn.

TURISMO

Rumonge estas turisma regiono. En Rumonge estas multaj plaĝoj , belaj pejzaĝoj, belaj montoj, hoteloj kaj ili igas Rumonge ŝatinda .

Pri la plaĝoj en Rumonge, ni povas citi SAGA RESH (kiu situas ĉe Tanganyika bordo), la plej bona kaj bela plaĝoenBurundi.

Ĝi havis belgan kolonian periodon, kaj post la memstariĝo, burundianoj zorgis pri ĝi.Ĝi estas granda kun granda, bela kaj blanka domo. Ĝia akvo estas ĉiam pura, kaj turistoj, ĉefurbanoj kaj aliaj personoj el diversaj regionoj de Burundi iras tien semajnfine kaj ĝuas la bonan venton de Tanganyika, la naĝadon, muzikon, sunumadon... Aliaj plaĝoj ne estas grandaj, sed bonaj kaj ŝatindaj ĉar ili situas apud lago Tanganyika, kaj tiu lago havas bonan venton kaj belan akvon.

Pri la pejzaĝoj, Rumonge estas la plej bela regiono en Burundi, kiu havas belajn pejzaĝojn. La verdaĵo estas ĉiam bona kaj rigardinda.

La palmoj donas al ĝi bonan aspekton. La montetoj kaj riveretoj ĉirkaŭas ĝin kaj tio beligas Rumonge.

La granda, bela hotelo de la suda parto de Burundi estas en Rumonge. Ĝi estas konstruita laŭ eŭropstilo kun multaj ĉambroj. Multaj turistoj el diversaj landoj loĝas en tiu hotelo. Estas ankaŭ aliaj hoteletoj.

ESPERANTO

Rumonge estas Esperanta regiono de Burundi. Tie ĉiuj loĝantoj jam estas informitaj pri Esperanto kaj multaj lernas ĝin (200 en centrurbo kaj 250 en ĉirkaŭaj regionoj de la urbocentro). Esperantistoj de Rumonge iras tra la teritorio de Burundi por instrui Esperanton. Dank' al nacia asocio (ANEB fondita pasintjare de gravaj Esperantistoj kiel Japhet NTUNZWENIMANA,Jérémie SABIYUMVA, Asumani SADI......) , kiu helpas en la disvastigado de la lingvo. Ŝtatfunkciuloj nun lernas Esperanton kaj tio estas granda sukceso por Esperantistoj kaj evoluo de Esperanto, ĉar ili helpos la movadon finance.

En Rumonge oni instruas Esperanton en multaj liceoj post la studhoroj, kaj esperantistoj planas starigi esperantan lernejon baldaŭ. Nun ĉirkaŭ 100 infanoj lernas Esperanton.