Dua Jardeko De Indiĝenoj De La Mondo - Raporteto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

La Dua Jardeko de la Indiĝenoj de la Mondo

Atikolo de Sally Bolton en la numero decembro 2005-februaro 2006-a de Kroniko de UNo (anglalingve: UN Chronicle). Tradukis Agavo Felker, ano de Projekto Indiĝenaj Popoloj

“Partnereco por agado kaj digno” estis la temo de la Dua Internacia Jardeko de la Indiĝenoj de la Mondo, kiu komencis oficiale en 2005. La Ĝenerala Asembleo unuavoĉe aprobis resolucion pri la Agadprogramo por la Dua Jardeko kiel esprimon de la intencon daŭrigi la klopodojn faritajn dum la Unua Jardeko (1994-2004).

La Agadprogramo konfirmis la interdediĉon de ŝtatoj al la daŭrigo de la progreso de la homaj rajtoj de indiĝenaj popoloj je ĉiuj niveloj, krom progreso koncerne ĉiuj kampoj de kulturo, edukado, sano, vivmedio, kaj socia kaj ekonomia disvolviĝo. Kvankam oni faris gravajn antaŭenpaŝojn dum la Unua Jardeko, inter ili la starigo de la Daŭra Forumo por Indiĝenaj Demandoj kaj la mandato de la Speciala Raportanto pri la homaj rajtoj kaj baza libero de indiĝenoj, la alta Komisiito por Homaj Rajtoj rimarkis ke indiĝenoj en multaj landoj daŭre restas inter la plej malriĉaj kaj marĝenigitaj. Unu el la ĉefaj celoj estas adopti deklaron pri la rajtoj de la indiĝenoj; tio estas demando forte debatita dum pluraj jaroj.

La rezolucio de la Agadprogramo alvokas, ke la internacia komunumo provizu financan subtenon al la Agadprogramo per kontribuoj al la Libervola Fonduso por la Dua Jardeko, kiu provizas financadon por la efektivigo de koncernaj projektoj. Nunaj projektoj inkludas la Programon de Stipendoj por Altaj Studoj por Indiĝenoj, kiu donas al indiĝenoj la okazon lerni kaj labori por homaj rajtoj kaj la sistemo de UNo, kaj provizas kuniĝojn por indiĝenaj instruado kaj lernado pri homaj rajtoj.

Rodolfo Stavenhagen, la Speciala Raportanto, raportis al la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo: socia, homama, kaj kultura pri siaj vizitoj al Kolombio, Kanado, kaj Sud-Afriko, kaj pri sia partopreno dum 2005 je forumoj pri homaj rajtoj kaj indiĝenaj demandoj. Li atentigis ke gravas ke oni certigu ke la Jarmilaj Celoj por Disvolviĝo zorge konsideru la homajn rajtojn de indiĝenoj, ĉefe rilate je la reduktado de malriĉegeco kaj malsatego, la atingo de baza edukado por ĉiuj infanoj, kaj la finigo de diskriminacio kontraŭ virinoj. “Indikoj de la malriĉeco de indiĝenoj ĝenerale superis la naciajn mezvalorojn, precipe por indiĝeninoj,” li diris, kaj “oni bezonas urĝajn kaj kunordigitajn rimedojn por kontraŭbatali la viriniĝon de la malriĉeco.”

La Kunordiganto por la Dua Jardeko, Ĝenerala Sub-Sekretario por Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj, José Antonio Ocampo, kunlaboras kun la Daŭra Forumo por Indiĝenaj Demandoj, la Ofico de la Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj por Homaj Rajtoj, kaj aliaj koncernaj eroj de la sistemo de la UNo por plenumi sian mandaton kaj plifortigi kunordiĝon inter la sistemeroj.