Dializo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Revenu al la libro pri medicino

DIALIZO (historio).Tema aldono de Mediciinal Tribune 40/2006.


En komenco de la disvolvo de dializo la kuracistoj klopodis helpi solvi nur la akutan misfunkcion de renoj, ekestantan ekzemple per vundiĝo. Pri dializo unuan fojon entute versimile provis amerikanoj Abel k. kol. en la jaro l913 en Baltimore en kunikloj, ĉe kiuj ili faris bindon de renaj arterioj. Dek jarojn pli poste faris la unuan bedaŭrinde sensukcesan provon pri la homa hemodializo la germana kuracisto Georg Haas. Li uzis kiel membranon kolodion, malalte nitritan celulozon, tragisitan tra vitraj tubetoj. Alsekigita solvaĵo kreis en tuberoj tre maldikan kaj fragilan membranon. Kiel antikoaguligilon li uzis hirudinon, kiun li gajnis el frakasitaj hirudoj.

En la jaro 1937 uzis Teilheimer la unuan fojon celofanan membranon (maldikan folion el regenerita celulozo) kak kiel kontraŭkoagula materio heparinon, ambaŭ uzataj en diversaj modifoj ĝis hodiaŭ.

Unuan sukceson de hemodializo alportis nur la jaro 1946. kiam la nederlanda kuracisto Wilhelm Kolff savis pacientinon, ĉe kiu evoluiĝis rena akuta misfunkcio, kiam ŝi estis enprizonita pro kulaborado kun nazioj. Li kunmetis t.n.tamburan renon („Drum Kidney“), cilindron el lignaj latetoj, sur kiun li surbobenigis celofanan tubeton, metis ĝin en ujon kun dializato kaj turnadis per ĝi, dum kiu la cirkulanta sango puriĝadis kontraŭ la dializa solvaĵo. Komence de kvindekaj jaroj uzis la aparaton de Kolff en korea milito amerika kuracisto Paul Keshan. La publikigitaj rezultoj pruvis lin pri siaj rajtigo k. kapablo savi homajn vivojn. Ek de tiu tempo komencis evoluiĝi diversaj konstrukcioj de dializatoroj.

La rotacian tamboron de Kolff plibonigis doktoro Alvall el Svedio, kiu la cilindron enlokigis vertikale kaj sen rotacio en kaldronon kun dializato, en kiu helpe de ĉerpilo girlis la antaŭe preparita solvaĵo. La tutan kaldronon li hermetike fermis kaj povis poste surflanke de dializa solvaĵo krei subpreson k per tio produkti pli bonan vakuon k per tio pli bone defiltri el sango superfluan akvon. Tamen en dializato, kiu dum la tuta dializo ne ŝanĝiĝis sinsekve altiĝis la koncentriĝo de la katabolitoj k. efikeco de dializo malaltiĝis. Problemoj ekestis post kelkaj horoj de dializo eĉ kun rapide kreskanta bakteria malpurigo de neŝanĝata solvaĵo. Pro tio oni rapide transiris al la t.n. Unutraflua Sistemo RSP (Recirculation Simple Pass) kiam la dializato fluis el granda tino en la pli malgrandan, kie estis enmuntita bobena dializatoro, en kiu la solvaĵo intensive cirkulis. Pli poste anstataŭ la solvaĵo antaŭe preparita oni trairis al solvaĵo el akvo kaj koncentrato, preparita per propra aparato dum dializo.

La bobena dializatoro montriĝis esti „la blinda strateto“ de la evoluo pro sia granda volumo de sanga vojo kun granda traflua rezisto. Substituis ĝin grandaj tabulaj dializatoroj, kiuj estis kreitaj el mallongaj partoj de celofana tubo, surmetitaj sur sin kaj flanke kunligitaj.. Tiamaniere trafluis la sango inter la tuboj la dializato. Kontraŭ la bobenaj dializatoroj havis la tabulaj dializatoroj multe pli malgrandan trafluan reziston, pli grandan efikon kaj ilia evoluo finiĝis nur en kelkaj jaroj ĉe kelkaj firmaoj.. .

Breĉa invento - permanenta alpaŝo en sangajn tubojn. Nesolvita problemo longe restis ripeta alpaŝo en vejnojn. Estis necese prepari iun kovenan angian ligon kaj serioze restis nur kvar ebloj: en dekstrajn kaj maldekstrajn antaŭbrakojn, ingvenajn kaj tibiajn angiojn (k. vejnojn k. arteriojn). Tiel ĝis kiam ne sukcesis ĉe paciento kun misfunkcio de renoj, ne okazis renovigo de la funkcio post ripetitaj dializoj, paciento mortis, ĉar ne sukcesiĝis ligo al la artefarita reno.

Dislimo okazis en la j.l961, kiam doktoro Belding Scribner kreis angian alpaŝon per transtranĉo de unu el antaŭbrakaj angioj (aŭ vejnon aŭ arterion), enkondukis en ilin teflonajn kanilojn k. elkondukis ilin ekster la korpo. Tiel kreita ekstera kunilo ( ekstera ŝunto), kiam la granda sanga premo enfluas en vejnon k. donas sufiĉe grandan trafluon (200-400 mm Hg) por tio, ke la dializo estu efika. La ekstera ŝunto laŭ Scribner do malfermis vojon al kuracado de rena misfunkcio. Tamen la vivodaŭreco de ĝi estis nur de duonjaro ĝis unu jaro. Ofte okazis infekto de kunilo en loko de elkondukaj lokoj de la kunilo.

Tri jarojn poste du italaj kuuracistoj, transloĝintaj al Usono, Cimino k. Brescia, kreis subderman ligilon, tn. subderman fistulon , kiu la problemojn solvis tuj. En momento, kiam la granda sangopremo eniras en la vejnon, la vejno pligrandiĝas, dilatiĝas k . la trafluo fortiĝas. Post kelkaj semajnoj, kiam la vejno „maturiĝas“, oni povas ĝin ripete enpiki per injekta kudrilo. La jaro 1964 do fariĝis la jaro de masiva disvolvo de kronika rena misfunkcio.

Fine de sesdekaj jaroj kaj post solvo de fabrikado de la membrano en formo de kapilaraj fadenoj estas hodiaŭ malkovrita produktado de kapilaraj fadenoj de dializatoroj, kiuj hodiaŭ estas ĉie uzataj.. Temas při bindaĵo de kelkaj miloj da cavaj fadenoj. kiuj estas hermetike ŝtopitaj per mastiko el poliuretano. Per la kavaĵo fluas la sango k. ĉirkau la muroj de ĝi fluas en renversa direkto dializa solvaĵo. En komencaj jaroj de la nova jarcento oni sukcesis konstrui por aparatokiel memstaran blokon de dializa aparato. Ĝi ebligas forigi el homa plasmo precize distinitan amason de akvo k. tiel pli precize direkti hidratiĝon. Plua teknika disvolvo jam estas kunligata kun mikroprocesora tekniko, kiu alportas prefere altigon de la sekureco de paciento k. plibonigon de komforto de geflegistoj. Hodiaŭ ekzemple oni povas helpe de optika testilo mezuri, kiel pro forigo de akvo en serumo densiĝas la sango dum dializo k. laŭ ĝia trairo la rezulto optimaliĝas. Estas ankaŭ la tuta vico da pluaj alplenigaj reguligaj maŝoj. k testiloj, sed baze temas nur pri kosmetika plibonigo. La principan teknikan progreson de la dializa aparato oni nur atendas.

Sci-fi aŭ vera stato ? Nuntempaj dilatatoroj kapablas substitui eligan funkcion de renoj inkluzive la filtradon de akvo. Tasmen la funkcio de renoj ne estas limigita nur al filtrado de akvo, sed ĝi konstatas eĉselektivan re-resorbon de la materioj el filtrato, kiujn volas la korpo por si konservi. Tio nnuntempa reno ne kapablas, Eĉ ne estas ĝis hodiaŭ konata la tuta spektro de la materioj, kiuj dům la misfunkcioo de renoj amasiĝas en la organismo. Dume el ili estas identifikitaj proksimume cento , k oni povas atendi, ke ilia kvanto kreskos.

Unu el ebloj, kiel la problemon de similigo de la resorbo solvi, estas eluzo de tubulaj ĉelojde la nefrono (nefrona kanaleto) estas parto de nefrono, en kiu okazas re-difuzo jak selekta resorbo de baya konstrua nuo de reno. Temus

do při strukturo kiu estus biologia jak plenus plene biologian funkcion de la reno,kiun tekniko ne povas substitui. En klasika dializatoroproduktita sanga filtrato okazigus plua „dializatoro“, memkomprene sukrskitan per tubulaj ĉeloj, kiuj certigus selektivan resorbon simile, kiel en natura reno. Pluan el la ebloj de evoluo estastn. Regenra medicino , kiu eble iam sukcesos igi „purajn“gentajn ĉelojn enplantitajnen la difejtitan histon al kreo de novaj nefronoj.

En la pure teknika direkto oni povas atendi disvolvo en areo nanoteknologia. Oni jam sukcesis nanoteknologie produkti membranon,kiu havas porojn precize „kudritajn laŭ mezuro“al certa materio k certigas ilian selektan transporton.Tial ĝis estos konata spektro de reno produktitaj materiojinkluzive ilian koncentriĝoj, estos eble krei ian „poran librejon“el diverse grandaj areoj de poroj, responde al la certa tipo de materio.

„ Da direktoj de evoluo do estas multaj, sed la breĉan momenton dializo ankoraŭ atendas, ĉar ek de la tempo de dr Kolffnenio baza ŝanĝiĝis Temi nur pr ĝia plibonigo, tamen ni daŭre substituas funkcion de reno per simplaj neselektaj principoj dedifuzo k filtrado. Selektado ebla jam nun povas alporti menciitaj nanoteknike produktitaj mmbranoj“, diras esplora labortanto doc. D-ro inĝ. Lopota.