Danlando

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Ĉi tiu dokumento kosnistas el du partoj: la labor-plano kaj la informa strategio de Dana Esperanto-Asocio. Vi trovas ilin sinsekve.

Strategia laborplano de DEA 2003-2005

Surbaze de la plano de UEA por nova kampanjo "al lingva demokratio" sekvas jena laborplano de DEA kiu precizigas konkretajn labortaskojn farendajn dum la periodo 2003 ĝis 2005.

La agado koncernas 3 agadkampoj: · Informado · Instruado · Utiligado

kaj du agad-direktoj: · profesiiĝo · plijuniĝo

Informado

Surbaze de la informa strategio de DEA akceptita de la estraro la 24 de junio 2003, la estraro prioritatas: - kontakto al diversaj amaskomunikiloj per dissendo de artikoloj pri esperanto - priparolo de la aranĝojn en gazetara rubriko "okazas.." - produktado de informmaterialojn pri Esperanto por disvastigi ilin en informcelaj agadoj

Interreto: La estraro prioritatas la retpaĝon esperanto.dk kies redaktoro respondecas pri konstanta ĝisdatigado kun aktualaj informoj pri Esperanto kaj ligiloj al aliaj gravaj retpaĝaroj. Esperanto-Nyt

La estraro apogas la eldonadon de Esperanto-Nyt kaj dissendas ĝin al sia membraro kaj unuopaj interesiĝantoj.

Instruado

La estraro apogu kaj instigu, kaj laŭ la eblecoj helpu ankaŭ ekonomie al aranĝoj de tradiciaj kursoj por komencantoj kaj daŭrigantoj minimume unu fojo jare. La estraro apogas evoluigon de komputil-reta kurso kaj koresponda kurso. La estraro apogas eldonojn de vortaroj kaj lernolibroj Agad-direkto profesiiĝo:

Varbo kaj aktivigo de universitataj instruistoj por ellabori stud-programojn pri Esperanto je universitata nivelo, precipe en RUC.


Utiligado

La estraro instigu la lokajn societojn fari laborplanon kun diversspecaj allogaj aranĝoj por aktivigi la membraron. Organizi jarkunvenon kun alloga programo. Plifortigi la movadon varbante novajn membrojn Agad-direkto plijuniĝo: La estraro apogu aktivigon de UFFE kaj organizu jarkunvenon kaj agadojn allogajn al junuloj.

Plani viziton en lernejoj por informi pri Esperanto.



Informa strategio de Dana Esperanto-Asocio


La plenumado de ci tiu Strategio devas realigi la celon de la Asocio: disvastigi la konon pri kaj la uzadon de esperanto, pere de kontaktema kaj aktiviga informa laboro. La strategio estas ankau kontribuo al la Strategia Laborplano de UEA 2001/2010. (vidu ce la retejo de UEA, pagadreso uea.org/dokumentoj/laborplano)

1. Kampoj kaj niveloj


La Strategio koncernas jenajn agadkampojn:


  • ekstera danlingva informado pri Esperanto al la larga publiko pere de

amaskomunikiloj,

  • informado al lernantoj pri la aktuala stato de la Esperanto-movado

(instruado),

  • la Esperantlingva informfluo de la Asocio al membroj (utiligado)


Ciuj tri kampoj de agado estas gravaj sur ciuj tri el la loka, landa kaj internacia niveloj; tamen ciu agadkampo havas apartan gravecon sur aparta agadnivelo:


  • La ekstera informado al interesuloj koncernas unuavice la landan nivelon

de agado, kaj do estas la plej grava agadkampo de la Asocio. Tiel estas car ne temas nur pri disvastigo de abstrakta, universale valida mesago, sed ankau pri adapto al lokaj konkretaj imagoj pri lingvo kaj internacieco.

  • Je la loka nivelo aparte gravas la informoj pri instruado; leteraj kaj

retaj kursoj estas bona suplemento, sed kursoj kie homoj vive renkontas unu la alian en konata loka medio estas entute la cefa ekzistokialo de lokaj kluboj. La kunlaboro inter la lokaj klubo kaj la Asocio do devas aparte atenti la bezonojn varbi lernantoj.

  • En malgranda, rica kaj libera lando la aplikado de la Internacia lingvo

havas nur limigitan dauran intereson, se gi ne okazas je internacia nivelo. Tial la kunlaboro de la Asocio kun najbarlandaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj precipe koncentrigas al informoj pri eventoj kaj servoj kiuj interesos ankau eksterlandajn esperantistojn.


Estas grave agadi en ciu agadnivelo


2. Celgrupoj kaj kunlaborantoj


La Strategio distingas inter "celgrupoj" kaj "kunlaborantoj". La celgrupoj konsistas el interesuloj, lernantoj kaj membroj. La kunlaborantoj estas tiuj aliaj organizajoj, kaj personoj kiuj helpas realigi la celojn de la Asocio.


Neesperantista organizajo povas aperi kaj kiel celgrupo, kaj kiel kunlaboranto. Se tia organizajo estas celgrupo de la Asocio, la Asocio konsentas esti inter la celgrupoj de tiu organizajo, eksemple per reciproka kolektiva membreco. Celgrupoj


Membroj : pagas kotizon al la Asocio
Kursanoj: aligis al esperanto-kurso
Apogantoj: ne deziras mem lerni la lingvon sed apogas la movadon
Interesuloj: estas pozitivaj pri esperanto, kaj eble volas lerni gin
Similcelaj organizajoj: gis nun nur DUNA (la Dana UN Asocio= FN 

Forbundet)

Amaskomunikiloj

Kunlaborantoj


  • Membroj kaj apogantoj, precipe studentoj, instruistoj, jurnalistoj
  • Aliaj danaj Esperanto-organizoj: DEFA, UFFE, lokaj grupoj
      Najbarlandaj kaj internaciaj Esperanrto-asocioj; SEF, GEA, NEL, 

UEA, TEJO k.a.

      Organizajoj: DUNA


La celgrupoj kaj kunlaborantoj estas listigitaj lau graveco en la informa laboro. Unu el la plej gravaj grupoj estas la individuaj aktivuloj, precipe tiuj kiuj estas en bona pozicio por informi kvalifike al multaj homoj.


3. Komunikaj kanaloj Ciu membro rajtas propranome kontribui al la publika debato, precipe interne sed ankau ekstere de la Asocio. Nome de la Asocio komunikadas kutime nur la prezidanto, au persono delegita de la prezidanto, car la eldiroj devas esti laueble plej kvalifikitaj. Eldiroj okazas sub respondeco antau la Asocia estraro.


Oni povas dividi la komunikajn kanalojn en tri grupojn: personaj (kiuj postulas personan ceeston de aktivulo), surpaperaj kaj elektronikaj (radio, televido, interreto). En aldono al ci tiu strategio trovigas skema superrigardo de la rilatoj inter la plej gravaj komunikaj kanaloj, celgrupoj kaj kunlaborantoj.


      Personaj kanaloj


Insignoj: la Aoscia estraro rekomendas al ciu membro porti sur sia vestajo videblan, sed diskretan esperanto-signon.


Prelegoj: en institucioj, universitatoj, lernejoj, studentaj organizajoj, kunlaborantaj asocioj.


Intervjuoj: en gazetoj, radio, televido. Precipe telefon-programoj en la radio estas facila kanalo por informi pri esperanto.


Ekspozicioj: kun abunda ekspozicia materialo montrantan la kulturan valoron de la internacia lingvo. Taugaj ejoj: institutoj, lernejoj, bibliotekoj k.s.


Surpaperaj kanaloj

Esperanto en Danio (EeD) estas la esperantlingva membroorgano de la Asocio. Gi informas pri klubaj arangoj, iniciatoj de la landa estraro kaj gravaj okazajoj en la internacia Esperanto-movado. Gi estas servo al la membroj kaj funkcias kunlige al la tuta dana Esperanto-movado. Krome gi estas informfonto al alilandaj esperantistoj pri la Movada evoluo en Danio.

Esperanto-nyt (E-nyt) estas danlingva revuo kun aktualaj informoj pri la esperantaj lingvo, kulturo kaj movado. Gia celgrupo estas unuavice interesitoj kaj komencantoj, krom organizajoj kun celoj similaj al tiuj de la Asocio.

Gazetaraj komunikoj estas dissendataj al intereseblaj danaj amaskomunikiloj okaze de gravaj danaj Esperanto-kunvenoj, Esperanto-eventoj, deklaroj de UEA k.s.

Generala faldfolio kun enkonduko al la lingvo, uzebla dum jaroj. Eventuale simila al "Opdatering om esperanto", teksto tradukita el Esperanto, gisdatigata de UEA.

Kursa faldfolio kun informoj pri aktualaj kurseblecoj, renovigata ciujare en intima kunlaboro kun la lokaj kluboj.

Libroj: "Esperanto lingvistisk set" de John Wells kaj "Sprog og sprog imellem" de Preben Bagger.

Anoncoj en nacilingvaj gazetoj kaj periodajoj, mallongaj informoj kaj sciigoj, pli longaj en intersango kun similcelaj organizoj. Artikoloj en fakaj revuoj, au en gazetoj kaj magazinoj.

Dokumentado: la Asocio tenas arkivon de gazeteltondajoj kun artikoloj kaj eldiroj pri la internacia lingvo presitaj en danaj gazetoj.


Elektronikaj kanaloj

Ekzistas baze du formoj de retaj informfontoj: hejmpago, per kiu la interesuloj mem elsercas la informojn, kaj retposta dissendolisto (retgrupo), per kiu la abonantoj (membroj de la Asocio kaj aliaj interesuloj) intersangas informojn kaj opiniojn. La respondeco pri la retaj informfontoj de la Asocio estas asignita al unu estrarano, kiu povas kunlabori kun membroj-neestraranoj. La Asocio strebas kiel plej eble, ke revuoj, komunikoj, faldfolioj k.s. estu atingeblaj interrete en la hemoago de la Asocio.

Hejmpago www.esperanto.dk estas la retadreso de la Asocio. Gi posedas la rajton al la domajnomo esperanto.dk kaj principe povas enhavi cion ajn interesan kaj rilatan al Esperanto, sed nepre devas esti simpla, placa kaj dinamika. La informoj devas inkluzivi la adresaron de la Asocio kaj enkondukon en la lingvon, eventuale tutan retkurson. Krome gi funkcias kiel prezentilo al la cetera Esperanto-mondo, kaj ciuj organizaj informoj do devas aperi en dana lingvo kaj en esperanto.

Retkomunumo: la Asocia retkomunumo nomigas esperantodk kaj estas trovebla Ce la adreso http://dk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/. Gastigas gin "Yahoo!", kiu fundamente estas hejmpage bazita retposta servo, sed antau kelkaj jaroj englutis la dissendolistan servon "egroups". Pli detala danlingva priskribo de la retkomunumo trovigas en aldono de ci tiu strategio.