Budhana Ligo Esperantista

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Niaj Celoj

  1. Inspirite de etika kaj religia tradicio 2500 jaraĝa, kune kaj individue agadi por la liberiĝo de ĉiuj estaĵoj el suferado kaŭzita de avidemo, malamo kaj malkompreno, per la praktikado de la instruo de la Budho strebanta al atentoplena kaj respondeca vivo de ĉiu.
  2. Kontribui al la disvastiĝo tiel de Esperanto en la tutmonde etendiĝanta diverstradicia budhana komunumo kiel de la Dharmo (la Instruo) en la Esperanta medio, por la bono kaj feliĉo de la homaro sur paca mondo.

BLE invitas vin viziti nian retpaĝon: http://esperanto.us/budhana.html

BLE unue ekzistis dum la jaroj 1925-1986; ĝi estis refondita dum la UK en Fortaleza 2002, kunsidis ankaŭ en Göteborg kaj venontfoje kunsidos en Pekino. Ĝiaj ĝeneralaj kunsidoj laŭ la statuto akceptita en Gotenburgo okazu dum la ĉiujara UK. En Fortaleza elektiĝis la suba estraro por mandatperiodo de tri jaroj: <p>Gunnar Gällmo, Svedio (prezidanto), gunnargallmo@yahoo.se <p>José Vergara, Ĉilio (vicprezidanto) <p>Yamaguti Sin'iti, Japanio (sekretario), syam-z@wa2.so-net.ne.jp <p>Yamamoto Osama, Japanio (kasisto) <p>Roberto Resende, Brazilo <p>Leon Roijen, Nederlando <p>Ĝan Ŭesli Starling, Usono <p>Stephen Schwichow, Usono