Bona Espero

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Bona Espero


http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/8/83/Bona_Espero_03-2003.jpg

estas komunumo kaj bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso, Gojaso, Brazilo, fondita en 1957 de esperantistoj Giuseppe GRATTAPAGLIA kaj Ursula GRATTAPAGLIA. Esperanto estas la komunikilo en ĝi.

Por la sidejo de tiu institucio oni elektis altebenaĵon, kiu troviĝas en la centro de Brazilo. Tiu sidejo situas apud la urbeto Alto Paraíso, en mediprotektata regiono, kie oni starigis la nacian parkon Chapada dos Veadeiros ("Altebenaĵo de cervĉasistoj").

En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn plej ofte sen familioj, aŭ kiuj spertas mizerajn vivkondiĉojn. Ili estas alfabetigataj (ankaŭ pere de Esperanto kaj kun la kunlaboro de limtempaj volontuloj) danke al la ekonomia subteno de esperantistoj el pluraj landoj. La brazila ŝtato limigis sian helpon preskaŭ nur al senpaga livero de elektro. Danke al la sindonemo de la prizorgantoj, jam pli ol 350 geinfanoj estis alfabetigitaj en la daŭro de la jaroj, kaj preskaŭ 20 el ili nun instruas en la najbaraj urbetoj kiel diplomitaj geinstruistoj.

Tie la homoj sin nutras laŭ vegetarana vivmaniero. Tie la ĉefaj bazaj elementoj por pretigi la tagan menuon estas rizo aŭ spagetoj aŭ legoma supo, fazeoloj aŭ sojfaboj kune kun aliaj legomoj, kaj fruktoj. Ankaŭ lakto kaj fromaĝo troviĝas en la ĉiutagaj menuoj por provizi la geinfanojn per plia kvanto da proteinoj. En la lerneja farmo oni memproduktas, malgrandskale nur la necesajn legomojn por la komunumo, ĉar la grundo estas ne taŭga por komerca agrikulturo. Tiu agrikultura aktiveco, kiu preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 50 loĝantoj, estas zorge realigata laŭ ekologiaj kaj mediprotektaj metodoj. La kreskado de la legomoj kaj de la arbofruktoj estas stimulata nur per organikaj produktoj. Kiel kontraŭparazitaj rimedoj oni ne uzas kemiaĵojn. La multnombraj birdoj kiuj vivas en la bieno solvas la problemon, repagataj per la fruktoj kaj de la legomoj kiuj kreskas en la ĝardenoj mem.

En 2004 Aneta UBIK el Germanio instruis la sekretojn de la ĉapelitaj literoj, antaŭe estis Marit BOHR kaj la franca Magali, la argentinano Alejandre kaj la franco Patrick, Katarina el Slovakio, Vitaly el Murmansk, Fernando el Urugvajo, Tobias kaj Gabriella, Krystoph kaj Agnieszka, Riccardo el Italio kaj Giovanna – preskaŭ senfina listo en la lastaj dudek jaroj de spontaneaj deziroj helpi.