Bibliotekoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png

Navigado tra Konsciigo

Aliloken :

  • CED havas projekton labori pri komuna katalogo de diversaj E-bibliotekoj.


  • Dank' al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizis ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA. La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitis tiun ŝancon unuafoje. La libroj estis prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.
    Esperantistoj estis invititaj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazis la 13-an de marto kaj daŭris ĝis la 10-a de majo, kiam okazis la Malferma Tago de la CO en Roterdamo, kaj estis vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko en Amsterdamo (GK 536).


  • Menciindas aktivecoj de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), fako de la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, Svislando, kiu (kun la Esperanto-Muzeo en Vieno) estas unu el la du specialigitaj (esperantologio kaj interlingvistiko) publikaj bibliotekoj de la mondo. CDELI estas ankaŭ grava organizanto de esperanto-kursoj, seminarioj, eventoj.