Alvoko Al La Esperantistaro Por Plenumo De La Labor-Plano En Septembro 2003

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Al la membroj de UEA, TEJO kaj ILEI
Al ĉiuj esperantistoj


ALVOKO RILATE AL LA LABOR-PLANO

Karaj esperantistoj,

ne vi sed ni bezonas alvokon. Ni bezonas fari alvokon por havi la impreson, ke ni faris nian devon de prezidantoj de tri grandaj kaj kunlaborantaj Esperanto-asocioj.

Vi ne bezonas ĉi tiun alvokon, ĉar vi konscie kaj preter niaj alvokoj faras vian eblon por disvastigi Esperanton kaj vivi en ĝia komunumo.

Tamen kiel ĉiujare ni memorigas al vi la ĉefajn prioritatojn fiksitajn de la komitato de UEA. Ili estas:la labor-kampoj:

- informado, - instruado, - utiligado

en kiuj oni laboru laŭ la labor-direktoj :

- profesiigo, - plijunigo, - tutmondigo/malfermigo.

Pri "informado" kaj "instruado' ni kredas, ke ni ne devas doni klarigojn. La senco de tio, kio estas farinda, estas en tiuj vortoj mem. Se vi kredas, ke vi povas kontribui al la Esperanto-movado kaj pere de ĝi al pli bona mondo, simple informu kaj instruu. Ĉio cetera sekvos. Ankaŭ "utiligado" estas pli mapli klara per si mem: "faru ĉion, kion vi sukcesas fari, per Esperanto. Utiligu ĝin por atingi viajn personajn celojn."

La sola novaĵo ĉi-jara estas "malfermiĝo" en unu el la labor-direktoj. Tio signifas: "Ne timu malfermu vin kaj vian asocion al la ekstera mondo por kunlabori kun ĝi." Ni havas nenion por timi, ni havas nenion por honti, ni havas nenion por kaŝi. Male, la Esperanto-movado dum unu sangoplena jarcento kapablis travivi kaj ĝenerale resti pura en siaj idealoj kaj en siaj praktikaj agadoj. Ni ne mortigis kaj ne malriĉigis homojn. Trovu socion, kiu povas fieri pri la sama atingo.

Do, tute praktike ni ne restu kaŝitaj en nia angulo, sed fiere ni aliru la mondon (de niaj kolegoj, de de la vilaĝa urbestro ĝis Unuiĝintaj Nacioj) kaj ni proponu niajn ideojn kaj nian kunlaboron.

Nur tion diras la nova versio de la labor-plano, kiun ni ĉiuj laŭlaboru, adaptante ĝin al nia loka situacio.

Cetere la nuna momento ŝajnas aparte taŭga por relanĉi la laboron por Esperanto, post sukcesa Universala Kongreso en Litovujo kaj reekkresko de la membrado de UEA kaj TEJO, sukcesa intruagado de ILEI kaj sukcesegaj ret-kursoj de E@I, lernu.net, kaj diversaj aliaj projektoj, ekzemple www.esperanto.net. Mi apenau' povas mencii la sukcesajn projektojn nun plenumatajn. Ekzistas instru-projektoj retaj kiel NESTO kaj la kurso de la Argentina Instituto de Esperanto kaj pluraj naciaj, sed ekzistas ankau' pli g'eneralaj projektoj sukcesaj kiel Interkulturo de ILEI, Lingvo de paco de UEA, ktp. Pardonu nin la nemenciitojn! Ni simple devas imiti tiujn sukcesajn projektojn en niaj landoj kaj fakoj.

Ĉar laŭ la teorio, antaŭ ol labori, ni ĉiuj devos redakti nian labor-planon, eble ni rajtas diri:

Bonan labor-planon!

Amike
Renato Corsetti, UEA
Heming Welde Thorbjørnsen, TEJO
Radojica Petrovic, ILEI
Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA