Agado Espero - Ĝeneralaj Klarigoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Nuntempe Fondaĵo Espero konsistas el tri branĉoj, sed origine la fondaĵo celis helpi viktimojn de militoj aŭ aliaj katastrofoj. La milito en Jugoslavio trafis multajn esperantistojn kaj Renato Corsetti mobilizis tiujn membrojn de UEA kiuj sentis ke ili ne povas resti indiferentaj antaŭ la malfeliĉo de la jugoslavaj samideanoj.

La preteco kontribui por la viktimoj estis grandega. Eĉ tiom, ke la fondaĵo povis helpi viktimojn ankaŭ en aliaj kontinentoj, precipe en Afriko. Malsanuloj kaj malsatantoj, viktimoj de sekeco aŭ de ŝtelado, ricevis monhelpon, kutime ne pli ol 100 ĝis 200 usonajn dolarojn.

La branĉo solidareco de fondaĵo Espero daŭrigas tiun tradicion. al ĝi aldoniĝis lastatempe la agado solidareco kun kubo.

La branĉo lernejoj por evoluo helpas lernejojn en la Tria Mondo, kie, apud la ĝenerlaa programo, oni instruas ankaŭ Esperanton kaj edukadon al paco.

La branĉo lingvo de paco okupiĝas pri agadoj de esperantistoj en regionoj kie pro militoj kaj aliaj similaj streĉo-situacioj edukado al paco ŝajnas esenca.