Umband-O

El UEA-vikio
Revizio de 11:30, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

difino: Religia Sinkretismo naskiĝinta en Rio-de-Ĵanejro (nomo de brazila ŝtato kaj ties ĉefurbo) sojle de la 20-a jarcento - kaj verŝajne deveninta el alia sekreta sekto nomiĝata Kabulao, kiu antaŭis al Umbando - kiu jam en la fino de la 19-a jarcento registris elementojn bantuajn, spiritismajn kaj vortojn de la nuna umbanda ĵargono; hodiaŭ Umbando sin prezentas disigita en dekoj da grupoj kiu kunigas influojn esoterajn, el Kabalo, orientaj kaj katolikaj. Tiel povas esti politeista aŭ monoteista, depende de la linio: ĉu pli proksima de katolikismo aŭ pli proksima de Kankombleo (vidu Angola Umbando).

kunligitasj konceptoj:

• Blanka Umbando.
Umbanda kulto proksima al kardecismo, kiu nur laboras por fari la bonon kies ritualaj vestoj estas ĉiam simplaj kaj blankaj.

• Angola Umbando.
Umbanda kulto kun granda influo de Kandombleo kun angola rito, tiel kiel la kulto Omolokoo.

• Umbando de Blankuloj.
= Blanka Umbando.

• Umbando de “Karitaso” (el “Cáritas”: nomo de spirito kiu subskribis preĝon kiu aperas en libro de Allan Kardec). = Blanka Umbando.

• Umbando el Blanka Linio. = Blanka Umbando